Esther 2

这事以后,亚哈随鲁王的忿怒止息,就想念瓦实提和她所行的,并怎样降旨办她。
Post tiu afero, kiam kvietiĝis la kolero de la reĝo Aĥaŝveroŝ, li rememoris pri Vaŝti, kaj pri tio, kion ŝi faris kaj kio estis dekretita pri ŝi.
于是王的侍臣对王说:「不如为王寻找美貌的处女。
Kaj diris la junuloj de la reĝo, kiuj servadis al li: Oni serĉu por la reĝo belajn junajn virgulinojn;
王可以派官在国中的各省招聚美貌的处女到书珊城(或译:宫)的女院,交给掌管女子的太监希该,给她们当用的香品。
kaj la reĝo starigu en ĉiuj landoj de sia regno oficistojn, kiuj kolektus ĉiujn belajn junajn virgulinojn en la kastelurbon Ŝuŝan, en la virinejon, sub la inspektadon de Hegaj, la reĝa eŭnuko, gardisto de la virinoj, kaj oni donu al ili iliajn beligaĵojn;
王所喜爱的女子可以立为王后,代替瓦实提。」王以这事为美,就如此行。
kaj la junulino, kiu plaĉos al la okuloj de la reĝo, fariĝos reĝino anstataŭ Vaŝti. Kaj la afero plaĉis al la reĝo, kaj li tiel faris.
书珊城有一个犹大人,名叫末底改,是便雅悯人基士的曾孙,示每的孙子,睚珥的儿子。
En la kastelurbo Ŝuŝan estis Judo, kies nomo estis Mordeĥaj, filo de Jair, filo de Ŝimei, filo de Kiŝ, Benjamenido;
从前巴比伦王尼布甲尼撒将犹大王耶哥尼雅(又名约雅斤)和百姓从耶路撒冷掳去,末底改也在其内。
kiu estis transloĝigita el Jerusalem kune kun la transloĝigitoj, kiuj estis forkondukitaj kun Jeĥonja, reĝo de Judujo, kaj kiujn transloĝigis Nebukadnecar, reĝo de Babel.
末底改抚养他叔叔的女儿哈大沙(后名以斯帖),因为她没有父母。这女子又容貌俊美;她父母死了,末底改就收她为自己的女儿。
Li estis prizorganto de Hadasa, kiu ankaŭ estis nomata Ester, filino de lia onklo, ĉar ŝi ne havis patron nek patrinon. La junulino estis belstatura kaj belvizaĝa. Kiam mortis ŝiaj gepatroj, Mordeĥaj prenis ŝin al si kiel filinon.
王的谕旨传出,就招聚许多女子到书珊城,交给掌管女子的希该;以斯帖也送入王宫,交付希该。
Kiam estis aŭdigita la ordono de la reĝo kaj lia leĝo, kaj kiam oni kolektis multe da knabinoj en la kastelurbon Ŝuŝan sub la inspekton de Hegaj, tiam ankaŭ Ester estis prenita en la reĝan domon sub la inspekton de Hegaj, la gardisto de la virinoj.
希该喜悦以斯帖,就恩待她,急忙给她需用的香品和她所当得的分,又派所当得的七个宫女服事她,使她和她的宫女搬入女院上好的房屋。
La knabino plaĉis al li kaj akiris lian favoron, kaj li rapide donis al ŝi ŝiajn beligaĵojn kaj ŝian destinitaĵon, kaj sep knabinojn elektitajn el la domo de la reĝo; kaj li transloĝigis ŝin kun ŝiaj knabinoj en la plej bonan parton de la virinejo.
以斯帖未曾将籍贯宗族告诉人,因为末底改嘱咐她不可叫人知道。
Ester ne diris pri sia popolo nek pri sia patrujo, ĉar Mordeĥaj ordonis al ŝi, ke ŝi ne diru.
末底改天天在女院前边行走,要知道以斯帖平安不平安,并后事如何。
Ĉiutage Mordeĥaj iradis antaŭ la korto de la virinejo, por sciiĝi pri la farto de Ester, kaj pri tio, kio okazas al ŝi.
众女子照例先洁净身体十二个月:六个月用没药油,六个月用香料和洁身之物。满了日期,然后挨次进去见亚哈随鲁王。
Kiam por ĉiu knabino venis la vico iri al la reĝo Aĥaŝveroŝ, post kiam dum dek du monatoj estis farata al ŝi la beligado destinita por la virinoj (ĉar tiel longe daŭris la tempo de ilia beligado: ses monatoj per mirha oleo, kaj ses monatoj per aromaĵoj kaj per aliaj ŝmiraĵoj),
女子进去见王是这样:从女院到王宫的时候,凡她所要的都必给她。
tiam la knabino eniris al la reĝo. Ĉion, kion ŝi diris, oni donis al ŝi, por ke ŝi iru kun tio el la virinejo en la reĝan domon.
晚上进去,次日回到女子第二院,交给掌管妃嫔的太监沙甲;除非王喜爱她,再提名召她,就不再进去见王。
Vespere ŝi eniris, kaj matene ŝi revenis en la virinejon duan, sub la inspekton de Ŝaaŝgaz, reĝa eŭnuko, gardisto de la kromvirinoj; ŝi jam ne plu iris al la reĝo, krom en la okazo, se la reĝo ŝin deziris kaj se ŝi estis vokita laŭnome.
末底改叔叔亚比孩的女儿,就是末底改收为自己女儿的以斯帖,按次序当进去见王的时候,除了掌管女子的太监希该所派定给她的,她别无所求。凡看见以斯帖的都喜悦她。
Kiam por Ester, filino de Abiĥail, onklo de Mordeĥaj, kiu prenis ŝin al si kiel filinon, venis la vico iri al la reĝo, ŝi nenion petis, krom nur tio, kion diris Hegaj, la reĝa eŭnuko, gardisto de la virinoj. Kaj Ester akiris la favoron de ĉiuj, kiuj ŝin vidis.
亚哈随鲁王第七年十月,就是提别月,以斯帖被引入宫见王。
Ester estis prenita al la reĝo Aĥaŝveroŝ en lian reĝan domon en la deka monato, tio estas en la monato Tebet, en la sepa jaro de lia reĝado.
王爱以斯帖过于爱众女,她在王眼前蒙宠爱比众处女更甚。王就把王后的冠冕戴在她头上,立她为王后,代替瓦实提。
Kaj la reĝo ekamis Esteron pli ol ĉiujn edzinojn, kaj ŝi akiris ĉe li simpation kaj favoron pli ol ĉiuj virgulinoj; kaj li metis reĝan kronon sur ŝian kapon kaj faris ŝin reĝino anstataŭ Vaŝti.
王因以斯帖的缘故给众首领和臣仆设摆大筵席,又豁免各省的租税,并照王的厚意大颁赏赐。
Kaj la reĝo faris grandan festenon por ĉiuj siaj princoj kaj servantoj, festenon je la honoro de Ester; kaj li donis ripozon al la landoj kaj disdonis reĝajn donacojn.
第二次招聚处女的时候,末底改坐在朝门。
Kaj kiam oni la duan fojon kolektis junulinojn, Mordeĥaj sidis ĉe la pordego de la reĝo.
以斯帖照著末底改所嘱咐的,还没有将籍贯宗族告诉人;因为以斯帖遵末底改的命,如抚养她的时候一样。
Ester ankoraŭ ne diris pri sia patrujo kaj pri sia popolo, kiel ordonis al ŝi Mordeĥaj; kaj la dirojn de Mordeĥaj Ester plenumadis tiel same, kiel tiam, kiam ŝi estis sub lia prizorgado.
当那时候,末底改坐在朝门,王的太监中有两个守门的,辟探和提列,恼恨亚哈随鲁王,想要下手害他。
En tiu tempo, kiam Mordeĥaj sidadis ĉe la pordego de la reĝo, ekkoleris Bigtan kaj Tereŝ, du korteganoj de la reĝo el la sojlogardistoj, kaj ili intencis meti manon sur la reĝon Aĥaŝveroŝ.
末底改知道了,就告诉王后以斯帖。以斯帖奉末底改的名,报告于王;
Pri tio eksciis Mordeĥaj, kaj li diris al la reĝino Ester, kaj Ester diris tion al la reĝo en la nomo de Mordeĥaj.
究察这事,果然是实,就把二人挂在木头上,将这事在王面前写于历史上。
La afero estis esplorita kaj trovita vera, kaj oni pendigis ambaŭ sur arbo. Kaj tio estis enskribita en la kronikon ĉe la reĝo.