Ephesians 6

你们作儿女的,要在主里听从父母,这是理所当然的。
Infanoj, obeu al viaj gepatroj en la Sinjoro, ĉar tio decas.
要孝敬父母,使你得福,在世长寿。这是第一条带应许的诫命。
Respektu vian patron kaj vian patrinon (ĝi estas la unua ordono kun promeso),
a
por ke estu al vi bone kaj por ke longe daŭru via vivo sur la tero.
你们作父亲的,不要惹儿女的气,只要照著主的教训和警戒养育他们。
Kaj patroj, ne kolerigu viajn infanojn; sed nutradu ilin en la disciplino kaj admono de la Sinjoro.
你们作仆人的,要惧怕战兢,用诚实的心听从你们肉身的主人,好像听从基督一般。
Sklavoj, obeu al tiuj, kiuj laŭ la karno estas viaj sinjoroj, kun timo kaj tremo, en simpleco de via koro, kiel al Kristo;
不要只在眼前事奉,像是讨人喜欢的,要像基督的仆人,从心里遵行 神的旨意。
ne laŭ okulservo, kiel homplaĉantoj, sed kiel sklavoj de Kristo, plenumante el la koro la volon de Dio;
甘心事奉,好像服事主,不像服事人。
kun bonvoleco servante, kiel al la Sinjoro, kaj ne al homoj;
因为晓得各人所行的善事,不论是为奴的,是自主的,都必按所行的得主的赏赐。
sciante, ke, kian ajn bonon faras ĉiu, ĉu sklavo aŭ liberulo, tion saman li ricevos de la Sinjoro.
你们作主人的,待仆人也是一理,不要威吓他们。因为知道,他们和你们同有一位主在天上;他并不偏待人。
Kaj sinjoroj, agu tiel same al ili, forlasante minacon; sciante, ke via kaj ilia Sinjoro estas en la ĉielo, kaj ne ekzistas ĉe li personfavorado.
我还有末了的话:你们要靠著主,倚赖他的大能大力作刚强的人。
Cetere, fortiĝu en la Sinjoro kaj en la forteco de lia potenco.
要穿戴 神所赐的全副军装,就能抵挡魔鬼的诡计。
Surmetu la tutan armilaron de Dio, por ke vi povu kontraŭstari al la artifikoj de la diablo.
因我们并不是与属血气的争战(原文作摔交;下同),乃是与那些执政的、掌权的、管辖这幽暗世界的,以及天空属灵气的恶魔争战。
Ĉar nia luktado estas ne kontraŭ sango kaj karno, sed kontraŭ regantoj, kontraŭ aŭtoritatoj, kontraŭ mondpotenculoj de la nuna mallumo, kontraŭ la spiritaroj de malbono en la ĉielejoj.
所以,要拿起 神所赐的全副军装,好在磨难的日子抵挡仇敌,并且成就了一切,还能站立得住。
Tial prenu al vi la tutan armilaron de Dio, por ke vi povu rezisti en la malbona tago, kaj, farinte ĉion, stari.
所以要站稳了,用真理当作带子束腰,用公义当作护心镜遮胸,
Staru do, ĉirkaŭzoninte la lumbojn per vero, kaj surmetinte la kirason de justeco,
又用平安的福音当作预备走路的鞋穿在脚上。
kaj enŝuiginte la piedojn per la pretiĝo de la evangelio de paco;
此外,又拿著信德当作籐牌,可以灭尽那恶者一切的火箭;
super ĉio tenante la ŝildon de fido, per kiu vi povos estingi ĉiujn fajrajn sagojn de la malbonulo.
并戴上救恩的头盔,拿著圣灵的宝剑,就是 神的道;
Kaj ricevu la kaskon de savo, kaj la glavon de la Spirito, kiu estas la vorto de Dio;
靠著圣灵,随时多方祷告祈求;并要在此儆醒不倦,为众圣徒祈求,
per ĉia preĝado kaj petegado en ĉiu tempo preĝante en la Spirito, kaj viglante por tio en ĉia persisteco kaj petego por ĉiuj sanktuloj,
也为我祈求,使我得著口才,能以放胆开口讲明福音的奥祕,
kaj por mi, ke al mi estu donita parolpovo kun malfermo de mia buŝo, por ke mi sciigu kuraĝe la misteron de la evangelio,
我为这福音的奥祕作了带锁鍊的使者,并使我照著当尽的本分放胆讲论。
pro kiu mi estas ambasadoro en kateno, por ke mi parolu kuraĝe en ĝi, kiel mi devus paroli.
今有所亲爱、忠心事奉主的兄弟推基古,他要把我的事情,并我的景况如何全告诉你们,叫你们知道。
Plue, por ke vi sciiĝu pri miaj aferoj, kiel mi statas, raportos ĉion al vi Tiĥiko, la amata frato kaj fidela diakono en la Sinjoro,
我特意打发他到你们那里去,好叫你们知道我们的光景,又叫他安慰你们的心。
kiun mi sendis al vi ĝuste por tio, ke vi sciiĝu pri nia stato kaj por ke li konsolu viajn korojn.
愿平安、仁爱、信心,从父 神和主耶稣基督归与弟兄们!
Paco estu al la fratoj, kaj amo kun fido de Dio, la Patro, kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo.
并愿所有诚心爱我们主耶稣基督的人都蒙恩惠!
Graco estu kun ĉiuj, kiuj sendekliniĝe amas nian Sinjoron Jesuo Kristo.