Ephesians 5

所以,你们该效法 神,好像蒙慈爱的儿女一样。
Estu do imitantoj de Dio, kiel infanoj amataj;
也要凭爱心行事,正如基督爱我们,为我们舍了自己,当作馨香的供物和祭物,献与 神。
kaj iradu en amo, kiel Kristo nin amis kaj sin donis pro ni, donaĵon kaj oferaĵon al Dio por agrabla odoraĵo.
至于淫乱并一切污秽,或是贪婪,在你们中间连提都不可,方合圣徒的体统。
Sed malĉasteco kaj ĉia malpureco kaj avideco ne eĉ estu nomataj inter vi, kiel decas por sanktuloj;
淫词、妄语,和戏笑的话都不相宜;总要说感谢的话。
nek ia hontindaĵo, nek sensenca parolado, nek tro libera babilado, kiuj ne konvenas; sed prefere dankesprimo.
因为你们确实的知道,无论是淫乱的,是污秽的,是有贪心的,在基督和 神的国里都是无分的。有贪心的,就与拜偶像的一样。
Ĉar vi ja scias, ke ĉiu malĉastulo kaj malpurulo kaj avidulo, kiu estas idolano, havas nenian heredon en la regno de Kristo kaj Dio.
不要被人虚浮的话欺哄;因这些事, 神的忿怒必临到那悖逆之子。
Neniu vin trompu per vantaj vortoj; ĉar pro tiuj aferoj venas sur la infanojn de malobeo la kolero de Dio.
所以,你们不要与他们同伙。
Ne estu do partoprenantoj kun ili;
从前你们是暗昧的,但如今在主里面是光明的,行事为人就当像光明的子女。
ĉar iam vi estis mallumo, sed jam vi estas lumo en la Sinjoro; iru kiel infanoj de lumo
光明所结的果子就是一切良善、公义、诚实。
(ĉar la frukto de la lumo estas en ĉia boneco kaj justeco kaj vero),
总要察验何为主所喜悦的事。
provante, kio bone plaĉas al la Sinjoro;
那暗昧无益的事,不要与人同行,倒要责备行这事的人;
kaj ne partoprenu kun la senfruktaj faroj de mallumo, sed prefere refutu ilin;
因为他们暗中所行的,就是提起来也是可耻的。
ĉar estas hontinde eĉ paroli pri tio, kion ili faras sekrete.
凡事受了责备,就被光显明出来,因为一切能显明的就是光。
Sed ĉio, kio estas refutata, estas elmontrata per la lumo, ĉar ĉio elmontrata estas lumo.
所以主说:你这睡著的人当醒过来,从死里复活!基督就要光照你了。
Tial estas dirite: Vekiĝu, dormanto, kaj releviĝu el la mortintoj, kaj Kristo al vi lumos.
你们要谨慎行事,不要像愚昧人,当像智慧人。
Zorgu do, ke vi atente iradu, ne kiel malsaĝaj, sed kiel saĝaj;
要爱惜光阴,因为现今的世代邪恶。
elaĉetante la tempon, ĉar malbonaj estas la tagoj.
不要作糊涂人,要明白主的旨意如何。
Ne estu do senprudentaj, sed komprenu, kio estas la volo de la Sinjoro.
不要醉酒,酒能使人放荡;乃要被圣灵充满。
Kaj ne ebriiĝu per vino, en kio estas diboĉo, sed pleniĝu per la Spirito;
当用诗章、颂词、灵歌、彼此对说,口唱心和的讚美主。
parolante unu al alia per psalmoj kaj himnoj kaj kantoj spiritaj, kantante kaj psalmante en viaj koroj al la Sinjoro,
凡事要奉我们主耶稣基督的名常常感谢父 神。
dankante Dion, la Patron, ĉiam pro ĉio en la nomo de nia Sinjoro Jesuo Kristo;
又当存敬畏基督的心,彼此顺服。
submetiĝante unu al alia en la timo al Kristo.
你们作妻子的,当顺服自己的丈夫,如同顺服主。
Edzinoj, submetiĝu al viaj edzoj tiel same, kiel al la Sinjoro.
因为丈夫是妻子的头,如同基督是教会的头;他又是教会全体的救主。
Ĉar edzo estas kapo de edzino, kiel ankaŭ Kristo estas kapo de la eklezio; kaj li estas la savanto de la korpo.
教会怎样顺服基督,妻子也要怎样凡事顺服丈夫。
Sed kiel la eklezio sin submetas al Kristo, tiel ankaŭ edzinoj al edzoj en ĉio.
你们作丈夫的,要爱你们的妻子,正如基督爱教会,为教会舍己。
Edzoj, amu viajn edzinojn, kiel Kristo amis la eklezion kaj pro ĝi sin donis,
要用水借著道把教会洗净,成为圣洁,
por ke li sanktigu ĝin per akvolavo, kun la vorto,
可以献给自己,作个荣耀的教会,毫无玷污、皱纹等类的病,乃是圣洁没有瑕疵的。
por ke li starigu ĝin antaŭ si glora eklezio, ne havanta makulon, nek malglataĵon, nek ion tian, sed por ke ĝi estu sankta kaj sendifekta.
丈夫也当照样爱妻子,如同爱自己的身子;爱妻子便是爱自己了。
Tiel same devas edzoj ami siajn edzinojn kiel siajn proprajn korpojn. Kiu amas sian edzinon, tiu amas sin mem;
从来没有人恨恶自己的身子,总是保养顾惜,正像基督待教会一样,
ĉar oni neniam malamas sian propran karnon, sed nutras kaj prizorgas ĝin, kiel ankaŭ la Sinjoro la eklezion;
因我们是他身上的肢体(有古卷在此有:就是他的骨他的肉)。
ĉar ni estas membroj de lia korpo.
为这个缘故,人要离开父母,与妻子连合,二人成为一体。
Tial viro forlasos sian patron kaj sian patrinon, kaj aliĝos al sia edzino, kaj ili du estos unu karno.
这是极大的奥祕,但我是指著基督和教会说的。
Ĉi tiu mistero estas granda, sed mi parolas pri Kristo kaj la eklezio.
然而,你们各人都当爱妻子,如同爱自己一样。妻子也当敬重她的丈夫。
Tamen ankaŭ ĉiu el vi individue amu sian edzinon, kiel sin mem; kaj la edzino timu sian edzon.