Ecclesiastes 5

你到 神的殿要谨慎脚步;因为近前听,胜过愚昧人献祭(或译:胜过献愚昧人的祭),他们本不知道所做的是恶。
Gardu vian piedon, kiam vi iros en la domon de Dio, kaj estu preta pli por aŭskultado, ol por oferdonado de malsaĝuloj; ĉar ili ne scias, ke ili agas malbone.
你在 神面前不可冒失开口,也不可心急发言;因为 神在天上,你在地下,所以你的言语要寡少。
Ne rapidu kun via buŝo, kaj via koro ne rapidu elparoli vorton antaŭ Dio, ĉar Dio estas en la ĉielo, kaj vi estas sur la tero; tial malmultaj estu viaj vortoj.
事务多,就令人做梦;言语多,就显出愚昧。
Ĉar sonĝo prezentiĝas per multe da agado, kaj parolo de malsaĝulo konsistas el multe da vortoj.
你向 神许愿,偿还不可迟延,因他不喜悦愚昧人,所以你许的愿应当偿还。
Kiam vi faros promeson al Dio, ne prokrastu ĝin plenumi; ĉar malagrablaj al Li estas malsaĝuloj: kion vi promesis, tion plenumu.
你许愿不还,不如不许。
Pli bone estas, ke vi ne faru promeson, ol fari promeson kaj ne plenumi.
不可任你的口使肉体犯罪,也不可在祭司(原文是使者)面前说是错许了。为何使 神因你的声音发怒,败坏你手所做的呢?
Ne permesu al via buŝo pekigi vian korpon, kaj ne diru al la sendito de Dio, ke ĝi estas eraro; kial fari, ke Dio koleru pro via parolo, kaj ke Li detruu la faron de viaj manoj?
多梦和多言,其中多有虚幻,你只要敬畏 神。
Ĉe multo da sonĝoj kaj vantaĵoj estas ankaŭ multe da vortoj; sed vi timu Dion.
你若在一省之中见穷人受欺压,并夺去公义公平的事,不要因此诧异;因有一位高过居高位的鉴察,在他们以上还有更高的。
Se premadon de malriĉulo kaj rompadon de justeco kaj honesteco vi vidas en lando, ne miru; ĉar pli alta kontrolas pli altan, kaj plej altaj ilin kontrolas.
况且地的益处归众人,就是君王也受田地的供应。
Kaj superecon en ĉio havas tiu lando, en kiu la reĝo servas al la tero.
贪爱银子的,不因得银子知足;贪爱丰富的,也不因得利益知足。这也是虚空。
Kiu amas monon, tiu ne satiĝos per mono; kaj kiu amas riĉecon, al tiu ĝi ne donos utilon: ankaŭ ĉi tio estas vantaĵo.
货物增添,吃的人也增添,物主得什么益处呢?不过眼看而已!
Ju pli estas da havo, des pli multaj estas ĝiaj konsumantoj; kaj kian profiton havas ĝia mastro, krom vidi ĝin per siaj okuloj?
劳碌的人不拘吃多吃少,睡得香甜;富足人的丰满却不容他睡觉。
Dolĉa estas la dormo de laboranto, ĉu li manĝas malmulte aŭ multe; sed trosateco ne lasas la riĉulon dormi.
我见日光之下有一宗大祸患,就是财主积存资财,反害自己。
Turmentan malbonon mi vidis sub la suno: riĉecon konservatan por la malutilo de ĝia propra mastro.
因遭遇祸患,这些资财就消灭;那人若生了儿子,手里也一无所有。
Kaj pereas ĉi tiu riĉeco en malfavoraj cirkonstancoj; naskiĝas filo, kaj li nenion havas en la mano.
他怎样从母胎赤身而来,也必照样赤身而去;他所劳碌得来的,手中分毫不能带去。
Kiel li eliris el la ventro de sia patrino, tiel nuda li foriras, kiel li venis; kaj nenion li elportas el sia laboro, kion li povus porti en la mano.
他来的情形怎样,他去的情形也怎样。这也是一宗大祸患。他为风劳碌有什么益处呢?
Kaj ĉi tio estas turmenta doloro, ke kiel li venis, tiel li foriras; kian do profiton li havas de tio, ke li laboras por la vento?
并且他终身在黑暗中吃喝,多有烦恼,又有病患呕气。
Kaj ĉiujn siajn tagojn li konsumis en mallumo, en multe da ekscitiĝo, en malsano kaj malagrablaĵoj!
我所见为善为美的,就是人在 神赐他一生的日子吃喝,享受日光之下劳碌得来的好处,因为这是他的分。
Jen, kion mi vidis: ke estas bone kaj bele manĝi kaj trinki kaj ĝui plezurojn de ĉiuj siaj laboroj, kiujn homo laboras sub la suno dum la tagoj de sia vivo, kiujn donis al li Dio; ĉar tio estas lia apartenaĵo.
 神赐人资财丰富,使他能以吃用,能取自己的分,在他劳碌中喜乐,这乃是 神的恩赐。
Kaj se al iu homo Dio donis riĉecon kaj havon, kaj donis al li la povon konsumi ilin kaj preni sian parton kaj ĝui plezuron de siaj laboroj, ĉi tio estas dono de Dio.
他不多思念自己一生的年日,因为 神应他的心使他喜乐。
Ĉar ne longe li memoros la tagojn de sia vivo; Dio donas al li ĝojon de lia koro.