Ecclesiastes 4

我又转念,见日光之下所行的一切欺压。看哪,受欺压的流泪,且无人安慰;欺压他们的有势力,也无人安慰他们。
Kaj mi returniĝis, kaj mi vidis ĉiujn premojn, kiuj estas farataj sub la suno: kaj jen estas larmoj de prematoj, kaj ne ekzistas por ili konsolanto; kaj perforteco de la mano de iliaj premantoj, kaj ne ekzistas por ili konsolanto.
因此,我讚叹那早已死的死人,胜过那还活著的活人。
Kaj mi trovis, ke la mortintoj, kiuj jam antaŭ longe mortis, estas pli feliĉaj ol la vivantoj, kiuj vivas ĝis nun;
并且我以为那未曾生的,就是未见过日光之下恶事的,比这两等人更强。
kaj pli feliĉa ol ili ambaŭ estas tiu, kiu ĝis nun ne ekzistis, kiu ne vidis la malbonajn farojn, kiuj estas farataj sub la suno.
我又见人为一切的劳碌和各样灵巧的工作就被邻舍嫉妒。这也是虚空,也是捕风。
Mi vidis ankaŭ, ke ĉia laboro kaj ĉia lerteco en la faroj estas nur konkurado de unu kontraŭ alia; kaj ankaŭ ĉi tio estas vantaĵo kaj ventaĵo.
愚昧人抱著手,吃自己的肉。
Malsaĝulo kunmetas siajn manojn, kaj formanĝas sian korpon.
满了一把,得享安静,强如满了两把,劳碌捕风。
Pli bona estas plenmano da trankvilanimeco, ol ambaŭmano da penado kaj ventaĵo.
我又转念,见日光之下有一件虚空的事:
Kaj denove mi turniĝis, kaj vidis vantaĵon sub la suno:
有人孤单无二,无子无兄,竟劳碌不息,眼目也不以钱财为足。他说:「我劳劳碌碌,刻苦自己,不享福乐,到底是为谁呢?」这也是虚空,是极重的劳苦。
jen estas solulo, kaj neniun alian li havas; nek filon nek fraton li havas; kaj tamen ne havas finon lia laborado, kaj lia okulo ne povas satiĝi de riĉeco; por kiu do mi laboras kaj senigas mian animon de ĝuado? Ĉi tio ankaŭ estas vantaĵo kaj malbona afero.
两个人总比一个人好,因为二人劳碌同得美好的果效。
Pli bone estas al du ol al unu, ĉar ili havas bonan rekompencon por sia laborado.
若是跌倒,这人可以扶起他的同伴;若是孤身跌倒,没有别人扶起他来,这人就有祸了。
Ĉar se ili falos, unu levos la alian; sed ve al solulo, se li falos, kaj se ne estas alia, kiu lin levus.
再者,二人同睡就都暖和,一人独睡怎能暖和呢?
Ankaŭ se du kuŝiĝas, estas al ili varme; sed unu — kiel li varmiĝos?
有人攻胜孤身一人,若有二人便能敌挡他;三股合成的绳子不容易折断。
Kaj se iu montros sin pli forta kontraŭ unu, tiam ambaŭ kontraŭstaros lin; eĉ fadeno triopigita ne baldaŭ disŝiriĝos.
贫穷而有智慧的少年人胜过年老不肯纳谏的愚昧王。
Pli bona estas knabo malriĉa sed saĝa, ol reĝo maljuna sed malsaĝa, kiu jam ne povas akiri scion.
这人是从监牢中出来作王,在他国中,生来原是贫穷的。
Iu el malliberejo eliris, kaj fariĝis reĝo; alia por reĝeco naskiĝis, kaj tamen estas malriĉa.
我见日光之下一切行动的活人都随从那第二位,就是起来代替老王的少年人。
Mi vidis, ke ĉiu vivanto iras sub la suno kun la junulo: ĝi estas la alia, kiu okupos lian lokon.
他所治理的众人就是他的百姓,多得无数;在他后来的人尚且不喜悦他。这真是虚空,也是捕风。
Senfina estas la popolo, antaŭ kiu li estis, kaj tamen la posteuloj ne ĝojos pri li; ankaŭ ĉi tio estas vantaĵo kaj ventaĵo.