Deuteronomy 8

「我今日所吩咐的一切诫命,你们要谨守遵行,好叫你们存活,人数增多,且进去得耶和华向你们列祖起誓应许的那地。
Ĉiujn ordonojn, kiujn mi ordonas al vi hodiaŭ, observu, por plenumi ilin, por ke vi vivu kaj multiĝu, kaj venu kaj ekposedu la landon, pri kiu la Eternulo ĵuris al viaj patroj.
你也要记念耶和华─你的 神在旷野引导你这四十年,是要苦炼你,试验你,要知道你心内如何,肯守他的诫命不肯。
Kaj memoru la tutan vojon, laŭ kiu kondukis vin la Eternulo, via Dio, dum kvardek jaroj tra la dezerto, por humiligi vin, por elprovi vin, por sciiĝi, kio estas en via koro, ĉu vi obeos Liajn ordonojn aŭ ne.
他苦炼你,任你饥饿,将你和你列祖所不认识的吗哪赐给你吃,使你知道,人活著不是单靠食物,乃是靠耶和华口里所出的一切话。
Kaj Li humiligis vin kaj malsatigis vin, kaj nutris vin per manao, kiun vi ne konis kaj kiun ne konis viaj patroj, por montri al vi, ke ne per la pano sole vivas homo, sed per ĉio, kio eliras el la buŝo de la Eternulo, homo povas vivi.
这四十年,你的衣服没有穿破,你的脚也没有肿。
Via vesto ne sentaŭgiĝis sur vi kaj via piedo ne ŝvelis dum ĉiuj kvardek jaroj.
你当心里思想,耶和华─你 神管教你,好像人管教儿子一样。
Kaj sciu en via koro, ke kiel homo instruas sian filon, tiel la Eternulo, via Dio, instruas vin.
你要谨守耶和华─你 神的诫命,遵行他的道,敬畏他。
Observu do la ordonojn de la Eternulo, via Dio, irante laŭ Liaj vojoj kaj timante Lin.
因为耶和华─你 神领你进入美地,那地有河,有泉,有源,从山谷中流出水来。
Ĉar la Eternulo, via Dio, kondukas vin en landon bonan, en landon, en kiu torentoj da akvo, fontoj, kaj lagoj eliras el la valoj kaj el la montoj,
那地有小麦、大麦、葡萄树、无花果树、石榴树、橄榄树,和蜜。
en landon de tritiko kaj hordeo kaj vinberoj kaj figarboj kaj granatarboj, en landon de olivarboj kaj mielo,
你在那地不缺食物,一无所缺。那地的石头是铁,山内可以挖铜。
en landon, en kiu vi manĝos panon sen neceso de ŝparado kaj en kiu nenio al vi mankos, en landon, kies ŝtonoj estas fero kaj en kies montoj vi elhakados kupron.
你吃得饱足,就要称颂耶和华─你的 神,因他将那美地赐给你了。」
Kaj vi manĝos kaj satiĝos, kaj vi benos la Eternulon, vian Dion, pro la bona tero, kiun Li donis al vi.
「你要谨慎,免得忘记耶和华─你的 神,不守他的诫命、典章、律例,就是我今日所吩咐你的;
Gardu vin, ke vi ne forgesu la Eternulon, vian Dion, ne observante Liajn ordonojn kaj instrukciojn kaj leĝojn, kiujn mi ordonas al vi hodiaŭ;
恐怕你吃得饱足,建造美好的房屋居住,
kiam vi manĝos kaj satiĝos kaj konstruos bonajn domojn kaj enloĝiĝos,
你的牛羊加多,你的金银增添,并你所有的全都加增,
kaj kiam viaj grandaj kaj malgrandaj brutoj multiĝos kaj vi havos multe da arĝento kaj oro kaj via tuta havo grandiĝos,
你就心高气傲,忘记耶和华─你的 神,就是将你从埃及地为奴之家领出来的,
tiam ne altiĝu via koro, kaj ne forgesu la Eternulon, vian Dion, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco;
引你经过那大而可怕的旷野,那里有火蛇、蠍子、干旱无水之地。他曾为你使水从坚硬的磐石中流出来,
kaj kiu trakondukis vin tra la granda kaj terura dezerto, kie estis serpentoj, aspidoj kaj skorpioj kaj sekaj lokoj senakvaj; kaj kiu eligis por vi akvon el granita roko;
又在旷野将你列祖所不认识的吗哪赐给你吃,是要苦炼你,试验你,叫你终久享福;
kaj kiu nutris vin en la dezerto per manao, kiun ne konis viaj patroj, por humiligi vin kaj por elprovi vin, por fari al vi bonon en la tempo estonta.
恐怕你心里说:『这货财是我力量、我能力得来的。』
Ne diru en via koro: Mia forto kaj la potenco de mia mano akiris al mi ĉi tiun grandan havon;
你要记念耶和华─你的 神,因为得货财的力量是他给你的,为要坚定他向你列祖起誓所立的约,像今日一样。
sed memoru la Eternulon, vian Dion, ĉar Li estas Tiu, kiu donas al vi forton, por akiri grandan havon, por plenumi Sian interligon, pri kiu Li ĵuris al viaj patroj, kiel vi vidas nun.
你若忘记耶和华─你的 神,随从别神,事奉敬拜,你们必定灭亡;这是我今日警戒你们的。
Kaj mi avertas vin hodiaŭ, ke, se vi forgesos la Eternulon, vian Dion, kaj sekvos aliajn diojn kaj servos al ili kaj kliniĝos antaŭ ili, tiam vi pereos;
耶和华在你们面前怎样使列国的民灭亡,你们也必照样灭亡,因为你们不听从耶和华─你们 神的话。」
simile al la popoloj, kiujn la Eternulo pereigas antaŭ vi, tiel vi pereos; pro tio, ke vi ne obeos la voĉon de la Eternulo, via Dio.