Deuteronomy 3

「以后,我们转回,向巴珊去。巴珊王噩和他的众民都出来,在以得来与我们交战。
Kaj ni turnis nin kaj ekiris laŭ la vojo al Baŝan. Kaj eliris kontraŭ nin Og, la reĝo de Baŝan, li kaj lia tuta popolo, por batalo apud Edrei.
耶和华对我说:『不要怕他!因我已将他和他的众民,并他的地,都交在你手中;你要待他像从前待住希实本的亚摩利王西宏一样。』
Kaj la Eternulo diris al mi: Ne timu lin; ĉar en vian manon Mi transdonis lin kaj lian tutan popolon kaj lian landon, kaj vi faros al li, kiel vi faris al Siĥon, la reĝo de la Amoridoj, kiu loĝis en Ĥeŝbon.
于是耶和华─我们的 神也将巴珊王噩和他的众民都交在我们手中;我们杀了他们,没有留下一个。
Kaj la Eternulo, nia Dio, transdonis en nian manon ankaŭ Ogon, la reĝon de Baŝan, kaj lian tutan popolon; kaj ni batis lin tiel, ke neniu restis ĉe li.
那时,我们夺了他所有的城,共有六十座,没有一座城不被我们所夺。这为亚珥歌伯的全境,就是巴珊地噩王的国。
Kaj ni militakiris tiam ĉiujn liajn urbojn; ne estis urbo, kiun ni ne prenis de ili: sesdek urbojn, la tutan distrikton de Argob, la regnon de Og la Baŝana.
这些城都有坚固的高墙,有门有闩。此外还有许多无城墙的乡村。
Ĉiuj tiuj urboj estis fortikigitaj per alta muro, per pordegoj kaj rigliloj, krom la tre multaj urboj ne fortikigitaj.
我们将这些都毁灭了,像从前待希实本王西宏一样,把有人烟的各城,连女人带孩子,尽都毁灭;
Kaj ni ekstermis ilin, kiel ni faris al Siĥon, la reĝo de Ĥeŝbon, ni ekstermis en ĉiu urbo la virojn, la virinojn, kaj la infanojn;
惟有一切牲畜和城中的财物都取为自己的掠物。
sed ĉiujn brutojn kaj la rabaĵon el la urboj ni prenis al ni, kiel militakiraĵon.
那时,我们从约旦河东两个亚摩利王的手将亚嫩谷直到黑门山之地夺过来
Kaj ni prenis tiam el la manoj de la du reĝoj de la Amoridoj la landon, kiu estas transe de Jordan, de la torento Arnon ĝis la monto Ĥermon
(这黑门山,西顿人称为西连,亚摩利人称为示尼珥),
la Cidonanoj nomas Ĥermonon Sirjon, kaj la Amoridoj nomas ĝin Senir),
就是夺了平原的各城、基列全地、巴珊全地,直到撒迦和以得来,都是巴珊王噩国内的城邑。
ĉiujn urbojn sur la ebenaĵo, kaj la tutan Gileadon kaj la tutan Baŝanon ĝis Salĥa kaj Edrei, urboj de la regno de Og la Baŝana.
(利乏音人所剩下的只有巴珊王噩。他的床是铁的,长九肘,宽四肘,都是以人肘为度。现今岂不是在亚扪人的拉巴吗?)」
Ĉar nur Og, la reĝo de Baŝan, estis restinta el la resto de la Rafaidoj. Jen estas lia lito, fera lito, jen ĝi estas en Raba de la Amonidoj: naŭ ulnoj estas ĝia longeco kaj kvar ulnoj estas ĝia larĝeco, laŭ la ulnoj de viro.)
「那时,我们得了这地。从亚嫩谷边的亚罗珥起,我将基列山地的一半,并其中的城邑,都给了流便人和迦得人。
Kaj tiun landon ni ekposedis en tiu tempo: de Aroer, kiu estas apud la torento Arnon, kaj duonon de la monto Gilead kun ĝiaj urboj mi donis al la Rubenidoj kaj al la Gadidoj;
其余的基列地和巴珊全地,就是噩王的国,我给了玛拿西半支派。亚珥歌伯全地乃是巴珊全地;这叫做利乏音人之地。
kaj la ceteran parton de Gilead kaj la tutan Baŝanon, la regnon de Og, mi donis al duono de la tribo de Manase, la tutan distrikton de Argob. (La tutan tiun Baŝanon oni nomas lando de Rafaidoj.
玛拿西的子孙睚珥占了亚珥歌伯全境,直到基述人和玛迦人的交界,就按自己的名称这巴珊地为哈倭特‧睚珥,直到今日。
Jair, filo de Manase, prenis la tutan distrikton de Argob ĝis la limo de la Geŝuridoj kaj Maaĥatidoj, kaj li donis al Baŝan laŭ sia nomo la nomon Vilaĝoj de Jair, tiel estas ĝis nun.)
我又将基列给了玛吉。
Kaj al Maĥir mi donis Gileadon.
从基列到亚嫩谷,以谷中为界,直到亚扪人交界的雅博河,我给了流便人和迦得人,
Kaj al la Rubenidoj kaj al la Gadidoj mi donis de Gilead ĝis la torento Arnon, kun la mezo de la valo por limo; ankaŭ ĝis la torento Jabok, limo de la Amonidoj;
又将亚拉巴和靠近约旦河之地,从基尼烈直到亚拉巴海,就是盐海,并毘斯迦山根东边之地,都给了他们。
kaj la stepon, kun Jordan por limo, de Kineret ĝis la maro de la ebenaĵo, la Sala Maro, ĉe la bazo de Pisga en la oriento.
「那时,我吩咐你们说:『耶和华─你们的 神已将这地赐给你们为业;你们所有的勇士都要带著兵器,在你们的弟兄以色列人前面过去。
Kaj mi faris al vi ordonon en tiu tempo, dirante: La Eternulo, via Dio, donis al vi ĉi tiun landon, por ke vi posedu ĝin; armitaj iru antaŭ viaj fratoj la Izraelidoj, ĉiuj militkapablaj.
但你们的妻子、孩子、牲畜(我知道你们有许多的牲畜)可以住在我所赐给你们的各城里。
Nur viaj edzinoj kaj viaj infanoj kaj viaj brutaroj — mi scias, ke vi havas grandnombrajn brutarojn — restu en viaj urboj, kiujn mi donis al vi;
等到你们弟兄在约旦河那边,也得耶和华─你们 神所赐给他们的地,又使他们得享平安,与你们一样,你们才可以回到我所赐给你们为业之地。』
ĝis la Eternulo donos ripozon al viaj fratoj, kiel al vi, kaj ili ankaŭ ekposedos la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al ili transe de Jordan; tiam vi reiros ĉiu al sia posedaĵo, kiun mi donis al vi.
那时我吩咐约书亚说:『你亲眼看见了耶和华─你 神向这二王所行的;耶和华也必向你所要去的各国照样行。
Kaj al Josuo mi ordonis en tiu tempo, dirante: Viaj okuloj vidis ĉion, kion la Eternulo, via Dio, faris al tiuj du reĝoj; tiel la Eternulo faros al ĉiuj regnoj, kiujn vi trairos.
你不要怕他们,因那为你争战的是耶和华─你的 神。』」
Ne timu ilin; ĉar la Eternulo, via Dio, batalas por vi.
「那时,我恳求耶和华说:
Kaj mi preĝis al la Eternulo en tiu tempo, dirante:
『主耶和华啊,你已将你的大力大能显给仆人看。在天上,在地下,有什么 神能像你行事、像你有大能的作为呢?
Mia Sinjoro, ho Eternulo! Vi komencis montradi al Via servanto Vian grandecon kaj Vian fortan manon; ĉar kie estas dio en la ĉielo aŭ sur la tero, kiu povus fari simile al Viaj faroj kaj al Via potenco?
求你容我过去,看约旦河那边的美地,就是那佳美的山地和黎巴嫩。』
Mi dezirus transiri kaj vidi tiun bonan landon, kiu estas transe de Jordan, tiun belan monton kaj Lebanonon.
但耶和华因你们的缘故向我发怒,不应允我,对我说:『罢了!你不要向我再题这事。
Sed la Eternulo ekkoleris kontraŭ mi pro vi kaj ne aŭskultis min; kaj la Eternulo diris al mi: Sufiĉe, ne parolu al Mi plu pri tio.
你且上毘斯迦山顶去,向东、西、南、北举目观望,因为你必不能过这约旦河。
Supreniru sur la supron de Pisga, kaj direktu viajn okulojn al okcidento kaj al nordo kaj al sudo kaj al oriento kaj rigardu per viaj okuloj; ĉar vi ne transiros ĉi tiun Jordanon.
你却要嘱咐约书亚,勉励他,使他胆壮;因为他必在这百姓前面过去,使他们承受你所要观看之地。』
Kaj donu instrukciojn al Josuo kaj fortigu kaj kuraĝigu lin, ĉar li transiros antaŭ ĉi tiu popolo, kaj li posedigos al ili la landon, kiun vi vidos.
于是我们住在伯‧毗珥对面的谷中。」
Kaj ni restis en la valo, kontraŭ Bet-Peor.