Deuteronomy 27

摩西和以色列的众长老吩咐百姓说:「你们要遵守我今日所吩咐的一切诫命。
Kaj Moseo kaj la plejaĝuloj de Izrael ordonis al la popolo, dirante: Observu ĉiujn ordonojn, kiujn mi ordonas al vi hodiaŭ.
你们过约旦河,到了耶和华─你 神所赐给你的地,当天要立起几块大石头,墁上石灰,
Kaj kiam vi transiros trans Jordanon en la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi, tiam starigu al vi grandajn ŝtonojn kaj ĉirkaŭŝmiru ilin per kalko;
把这律法的一切话写在石头上。你过了河,可以进入耶和华─你 神所赐你流奶与蜜之地,正如耶和华─你列祖之 神所应许你的。
kaj skribu sur ili ĉiujn vortojn de ĉi tiu instruo, kiam vi transiros, por ke vi venu en la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donis al vi, la landon, en kiu fluas lakto kaj mielo, kiel parolis al vi la Eternulo, la Dio de viaj patroj.
你们过了约旦河,就要在以巴路山上照我今日所吩咐的,将这些石头立起来,墁上石灰。
Kaj kiam vi transiros Jordanon, tiam starigu ĉi tiujn ŝtonojn, pri kiuj mi ordonas al vi hodiaŭ, sur la monto Ebal, kaj ĉirkaŭŝmiru ilin per kalko.
在那里要为耶和华─你的 神筑一座石坛;在石头上不可动铁器。
Kaj konstruu tie altaron al la Eternulo, via Dio, altaron el ŝtonoj; ne levu sur ilin feron.
要用没有凿过的石头筑耶和华─你 神的坛,在坛上要将燔祭献给耶和华─你的 神。
El ŝtonoj tutaj konstruu la altaron de la Eternulo, via Dio, kaj alportu sur ĝi bruloferojn al la Eternulo, via Dio;
又要献平安祭,且在那里吃,在耶和华─你的 神面前欢乐。
kaj buĉu pacoferojn, kaj manĝu tie, kaj estu gaja antaŭ la Eternulo, via Dio.
你要将这律法的一切话明明地写在石头上。」
Kaj skribu tre klare sur la ŝtonoj ĉiujn vortojn de ĉi tiu instruo.
摩西和祭司利未人晓谕以色列众人说:「以色列啊,要默默静听。你今日成为耶和华─你 神的百姓了。
Kaj Moseo kaj la pastroj Levidoj ekparolis al la tuta Izrael, dirante: Silentu kaj aŭskultu, ho Izrael; en la hodiaŭa tago vi fariĝis popolo al la Eternulo, via Dio.
所以要听从耶和华─你 神的话,遵行他的诫命律例,就是我今日所吩咐你的。」
Aŭskultu do la voĉon de la Eternulo, via Dio, kaj plenumu Liajn ordonojn kaj Liajn leĝojn, kiujn mi donas al vi hodiaŭ.
当日,摩西嘱咐百姓说:
Kaj Moseo ordonis al la popolo en tiu tago, dirante:
「你们过了约旦河,西缅、利未、犹大、以萨迦、约瑟、便雅悯六个支派的人都要站在基利心山上为百姓祝福。
Ĉi tiuj stariĝu, por beni la popolon, sur la monto Gerizim, kiam vi transiros Jordanon: Simeon kaj Levi kaj Jehuda kaj Isaĥar kaj Jozef kaj Benjamen.
流便、迦得、亚设、西布伦、但、拿弗他利六个支派的人都要站在以巴路山上宣布咒诅。
Kaj ĉi tiuj stariĝu por malbenado sur la monto Ebal: Ruben, Gad kaj Aŝer kaj Zebulun, Dan kaj Naftali.
利未人要向以色列众人高声说:
Kaj la Levidoj ekparolos, kaj diros al ĉiuj Izraelidoj per laŭta voĉo:
「『有人制造耶和华所憎恶的偶像,或雕刻,或铸造,就是工匠手所做的,在暗中设立,那人必受咒诅!』百姓都要答应说:『阿们!』
Malbenita estu la homo, kiu faros idolon skulptitan aŭ fanditan, abomenaĵon antaŭ la Eternulo, manfaritaĵon de artisto, kaj starigos ĝin sekrete. Kaj la tuta popolo respondos kaj diros: Amen.
「『轻慢父母的,必受咒诅!』百姓都要说:『阿们!』
Malbenita estu, kiu ne respektas sian patron kaj sian patrinon. Kaj la tuta popolo diros: Amen.
「『挪移邻舍地界的,必受咒诅!』百姓都要说:『阿们!』
Malbenita estu, kiu forŝovas la limon de sia proksimulo. Kaj la tuta popolo diros: Amen.
「『使瞎子走差路的,必受咒诅!』百姓都要说:『阿们!』
Malbenita estu, kiu erarigas blindulon pri la vojo. Kaj la tuta popolo diros: Amen.
「『向寄居的和孤儿寡妇屈枉正直的,必受咒诅!』百姓都要说:『阿们!』
Malbenita estu, kiu forklinas la rajton de fremdulo, orfo, kaj vidvino. Kaj la tuta popolo diros: Amen.
「『与继母行淫的,必受咒诅!因为掀开他父亲的衣襟。』百姓都要说:『阿们!』
Malbenita estu, kiu kuŝas kun la edzino de sia patro; ĉar li malkovris la baskon de sia patro. Kaj la tuta popolo diros: Amen.
「『与兽淫合的,必受咒诅!』百姓都要说:『阿们!』
Malbenita estu, kiu kuŝas kun ia bruto. Kaj la tuta popolo diros: Amen.
「『与异母同父,或异父同母的姊妹行淫的,必受咒诅!』百姓都要说:『阿们!』
Malbenita estu, kiu kuŝas kun sia fratino, filino de sia patro aŭ filino de sia patrino. Kaj la tuta popolo diros: Amen.
「『与岳母行淫的,必受咒诅!』百姓都要说:『阿们!』
Malbenita estu, kiu kuŝas kun sia bopatrino. Kaj la tuta popolo diros: Amen.
「『暗中杀人的,必受咒诅!』百姓都要说:『阿们!』
Malbenita estu, kiu kaŝe mortigas sian proksimulon. Kaj la tuta popolo diros: Amen.
「『受贿赂害死无辜之人的,必受咒诅!』百姓都要说:『阿们!』
Malbenita estu, kiu prenas subaĉeton, por mortigi animon, sangon senkulpan. Kaj la tuta popolo diros: Amen.
「『不坚守遵行这律法言语的,必受咒诅!』百姓都要说:『阿们!』
Malbenita estu, kiu ne persistos en la vortoj de ĉi tiu instruo, por plenumi ilin. Kaj la tuta popolo diros: Amen.