Deuteronomy 25

「人若有争讼,来听审判,审判官就要定义人有理,定恶人有罪。
Se estos disputo inter homoj, ili venu al la juĝo, kaj oni juĝu ilin, kaj oni deklaru prava la pravulon, kaj la malpravulon oni kondamnu.
恶人若该受责打,审判官就要叫他当面伏在地上,按著他的罪照数责打。
Kaj se la kulpulo meritas batojn, tiam la juĝisto ordonu kuŝigi lin kaj bati lin antaŭ li laŭ la grado de lia kulpeco, laŭ kalkulo.
只可打他四十下,不可过数;若过数,便是轻贱你的弟兄了。
Kvardek batojn oni povas doni al li, sed ne pli; oni ne batu lin tro multe, por ke via frato ne estu humiligita antaŭ viaj okuloj.
「牛在场上踹谷的时候,不可笼住牠的嘴。」
Ne fermu la buŝon al bovo draŝanta.
「弟兄同居,若死了一个,没有儿子,死人的妻不可出嫁外人,她丈夫的兄弟当尽弟兄的本分,娶她为妻,与她同房。
Se fratoj loĝas kune, kaj unu el ili mortas, ne havante filon, tiam la edzino de la mortinto ne devas edziniĝi ekstere kun viro fremda; sed ŝia bofrato venu al ŝi kaj prenu ŝin al si kiel edzinon kaj vivu kun ŝi.
妇人生的长子必归死兄的名下,免得他的名在以色列中涂抹了。
Kaj la unuenaskito, kiun ŝi naskos, ricevos la nomon de lia mortinta frato, por ke ne malaperu lia nomo en Izrael.
那人若不愿意娶他哥哥的妻,他哥哥的妻就要到城门长老那里,说:『我丈夫的兄弟不肯在以色列中兴起他哥哥的名字,不给我尽弟兄的本分。』
Sed se tiu viro ne deziros preni sian bofratinon, tiam lia bofratino devas iri al la pordego, al la plejaĝuloj, kaj diri: Mia bofrato rifuzas restarigi al sia frato nomon en Izrael, li ne volas edziĝi kun mi.
本城的长老就要召那人来问他,他若执意说:『我不愿意娶她』,
Tiam la plejaĝuloj de lia urbo devas voki lin kaj admoni lin. Kaj se li stariĝos, kaj diros: Mi ne volas preni ŝin:
他哥哥的妻就要当著长老到那人的跟前,脱了他的鞋,吐唾沫在他脸上,说:『凡不为哥哥建立家室的都要这样待他。』
tiam lia bofratino devas aliri al li antaŭ la okuloj de la plejaĝuloj, kaj depreni lian ŝuon de lia piedo kaj kraĉi sur lian vizaĝon, kaj respondi kaj diri: Tiel oni agas kun homo, kiu ne konstruas domon al sia frato.
在以色列中,他的名必称为脱鞋之家。」
Kaj oni donu al li nomon en Izrael: Domo de senŝuigito.
「若有二人争斗,这人的妻近前来,要救她丈夫脱离那打她丈夫之人的手,抓住那人的下体,
Se du viroj kverelas inter si, kaj aliros la edzino de unu, por savi sian edzon el la mano de lia batanto, kaj ŝi etendos sian manon kaj kaptos lian hontan parton:
就要砍断妇人的手,眼不可顾惜她。
tiam dehaku ŝian manon, via okulo ne indulgu ŝin.
「你囊中不可有一大一小两样的法码。
Ne havu en via sako duspecajn pezilojn, grandajn kaj malgrandajn.
你家里不可有一大一小两样的升斗。
Ne havu en via domo duspecajn efojn, grandan kaj malgrandan.
当用对准公平的法码,公平的升斗。这样,在耶和华─你 神所赐你的地上,你的日子就可以长久。
Pezilon plenan kaj ĝustan vi devas havi, efon plenan kaj ĝustan vi devas havi; por ke vi longe vivu sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi.
因为行非义之事的人都是耶和华─你 神所憎恶的。」
Ĉar abomenaĵo por la Eternulo, via Dio, estas ĉiu, kiu faras tion, ĉiu, kiu faras maljustaĵon.
「你要记念你们出埃及的时候,亚玛力人在路上怎样待你。
Memoru, kion faris al vi Amalek sur la vojo, kiam vi iris el Egiptujo;
他们在路上遇见你,趁你疲乏困倦击杀你尽后边软弱的人,并不敬畏 神。
kiel li renkontis vin sur la vojo, kaj mortigis ĉe vi ĉiujn, kiuj, malfortiĝinte, restis malantaŭe, kiam vi estis laca kaj multelaborinta; kaj li ne timis Dion.
所以耶和华─你 神使你不被四围一切的仇敌扰乱,在耶和华─你 神赐你为业的地上得享平安。那时,你要将亚玛力的名号从天下涂抹了,不可忘记。」
Tial, kiam la Eternulo, via Dio, ripozigos vin de ĉiuj viaj malamikoj ĉirkaŭe en la lando, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel heredan posedaĵon, elviŝu la memoron pri Amalek el sub la ĉielo; ne forgesu.