Deuteronomy 19

「耶和华─你 神将列国之民剪除的时候,耶和华─你 神也将他们的地赐给你,你接著住他们的城邑并他们的房屋,
Kiam la Eternulo, via Dio, ekstermos la popolojn, kies landon la Eternulo, via Dio, donas al vi, kaj vi forpelos ilin kaj ekloĝos en iliaj urboj kaj en iliaj domoj:
就要在耶和华─你 神所赐你为业的地上分定三座城。
tiam apartigu el vi tri urbojn en via lando, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedaĵon.
要将耶和华─你 神使你承受为业的地分为三段;又要预备道路,使误杀人的,都可以逃到那里去。
Aranĝu al vi la vojon, kaj dividu en tri partojn la spacon de via lando, kiun havigos al vi la Eternulo, via Dio; kaj ili estos por tio, ke tien forkuru ĉiu mortiginto.
「误杀人的逃到那里可以存活,定例乃是这样:凡素无仇恨,无心杀了人的,
Kaj jen estas la afero pri mortiginto, kiu povas forkuri tien kaj resti vivanta: se iu mortigos sian proksimulon senintence, ne estinte lia malamiko antaŭe;
就如人与邻舍同入树林砍伐树木,手拿斧子一砍,本想砍下树木,不料,斧头脱了把,飞落在邻舍身上,以致于死,这人逃到那些城的一座城,就可以存活,
aŭ se iu iros kun sia proksimulo en arbaron, por haki lignon, kaj eksvingiĝos lia mano kun la hakilo, por haki la arbon, kaj la fero desaltos de la tenilo kaj trafos la proksimulon kaj tiu mortos — li forkuru al unu el tiuj urboj, por resti vivanta;
免得报血仇的,心中火热追赶他,因路远就追上,将他杀死;其实他不该死,因为他与被杀的素无仇恨。
por ke ne postkuru la sangovenĝanto la mortiginton, kiam ekflamos lia koro, kaj ne kuratingu lin, se la vojo estos longa, kaj ne mortigu lin; ĉar li ne meritas morton, ĉar li ne estis lia malamiko antaŭe.
所以我吩咐你说,要分定三座城。
Tial mi ordonas al vi, dirante: Tri urbojn apartigu al vi.
耶和华─你 神若照他向你列祖所起的誓扩张你的境界,将所应许赐你列祖的地全然给你,
Kaj kiam la Eternulo, via Dio, plilarĝigos viajn limojn, kiel Li ĵuris al viaj patroj, kaj donos al vi la tutan landon, kiun Li promesis doni al viaj patroj;
你若谨守遵行我今日所吩咐的这一切诫命,爱耶和华─你的 神,常常遵行他的道,就要在这三座城之外,再添三座城,
se ĉiujn ĉi tiujn ordonojn, kiujn mi donas al vi hodiaŭ, vi observos kaj plenumos, amante la Eternulon, vian Dion, kaj irante laŭ Liaj vojoj en ĉiu tempo: tiam aldonu al vi ankoraŭ tri urbojn krom tiuj tri;
免得无辜之人的血流在耶和华─你 神所赐你为业的地上,流血的罪就归于你。
por ke ne estu verŝata senkulpa sango meze de via lando, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedaĵon, kaj por ke vi ne estu kulpa pri sango.
「若有人恨他的邻舍,埋伏著起来击杀他,以致于死,便逃到这些城的一座城,
Sed se iu estos malamiko al sia proksimulo kaj insidos lin kaj leviĝos kontraŭ lin kaj mortigos lin kaj forkuros al unu el tiuj urboj:
本城的长老就要打发人去,从那里带出他来,交在报血仇的手中,将他治死。
tiam la plejaĝuloj en lia urbo sendu kaj prenigu lin el tie kaj transdonu lin en la manon de la sangovenĝanto, por ke li mortu.
你眼不可顾惜他,却要从以色列中除掉流无辜血的罪,使你可以得福。」
Via okulo ne indulgu lin; forviŝu la sangon de senkulpulo el Izrael, kaj estos al vi bone.
「在耶和华─你 神所赐你承受为业之地,不可挪移你邻舍的地界,那是先人所定的。」
Ne forŝovu la limon de via proksimulo, kiun difinis la antaŭuloj en via posedaĵo, kiun vi ricevos en la lando, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedaĵon.
「人无论犯什么罪,作什么恶,不可凭一个人的口作见证,总要凭两三个人的口作见证才可定案。
Ne valoras unu atestanto kontraŭ homo en ĉia kulpo, en ĉia krimo, kaj en ĉia peko, kiun li pekos: laŭ la diro de du atestantoj aŭ laŭ la diro de tri atestantoj oni povas fari proceson.
若有凶恶的见证人起来,见证某人作恶,
Se kontraŭ iu stariĝos atestanto maljusta, akuzante lin pri krimo,
这两个争讼的人就要站在耶和华面前,和当时的祭司,并审判官面前,
tiam la du homoj, kiuj havas inter si juĝan disputon, stariĝu antaŭ la Eternulo, antaŭ la pastroj kaj la juĝistoj, kiuj estos en tiu tempo;
审判官要细细地查究,若见证人果然是作假见证的,以假见证陷害弟兄,
kaj la juĝistoj bone esploru; kaj se montriĝos, ke la atestanto estas atestanto malvera, ke li akuzis malvere sian fraton:
你们就要待他如同他想要待的弟兄。这样,就把那恶从你们中间除掉。
tiam agu kun li tiel, kiel li intencis agi kun sia frato; kaj tiel ekstermu la malbonon el inter vi.
别人听见都要害怕,就不敢在你们中间再行这样的恶了。
Kaj la aliaj aŭdos kaj ektimos, kaj ili ne faros plu tian malbonon inter vi.
你眼不可顾惜,要以命偿命,以眼还眼,以牙还牙,以手还手,以脚还脚。」
Kaj via okulo ne indulgu: animon pro animo, okulon pro okulo, denton pro dento, manon pro mano, piedon pro piedo.