Daniel 12

那时,保佑你本国之民的天使长(原文是大君)米迦勒必站起来,并且有大艰难,从有国以来直到此时,没有这样的。你本国的民中,凡名录在册上的,必得拯救。
En tiu tempo leviĝos Miĥael, la granda protektanto, kiu defendas la filojn de via popolo; kaj venos tempo malfacila, kia ne ekzistis de tiu tempo, kiam aperis homoj, ĝis la nuna tempo; sed saviĝos en tiu tempo el via popolo ĉiuj, kiuj troviĝos enskribitaj en la libro.
睡在尘埃中的,必有多人复醒。其中有得永生的,有受羞辱永远被憎恶的。
Kaj multaj el tiuj, kiuj dormas en la tero, vekiĝos, unuj por vivo eterna, aliaj por eterna malhonoro kaj honto.
智慧人必发光,如同天上的光;那使多人归义的,必发光如星,直到永永远远。
Kaj la klerigantoj brilos, kiel la brilo de la ĉielo; kaj la virtigantoj de multaj, kiel steloj por ĉiam kaj eterne.
但以理啊,你要隐藏这话,封闭这书,直到末时。必有多人来往奔跑(或译:切心研究),知识就必增长。」
Kaj vi, ho Daniel, kaŝu la vortojn kaj sigelu la libron ĝis la fina tempo; multaj ĝin tralegos, kaj multiĝos la scio.
我─但以理观看,见另有两个人站立:一个在河这边,一个在河那边。
Tiam mi, Daniel, ekrigardis, kaj jen staras du aliaj, unu sur unu bordo de la rivero kaj la dua sur la alia bordo de la rivero.
有一个问那站在河水以上、穿细麻衣的说:「这奇异的事到几时才应验呢?」
Kaj li diris al la viro en la tolaj vestoj, kiu staris super la akvo de la rivero: Kiam estos la fino de la mirindaĵoj?
我听见那站在河水以上、穿细麻衣的,向天举起左右手,指著活到永远的主起誓说:「要到一载、二载、半载,打破圣民权力的时候,这一切事就都应验了。」
Kaj mi aŭskultis la viron en la tolaj vestoj, kiu staris super la akvo de la rivero; li levis sian dekstran manon kaj sian maldekstran manon al la ĉielo, kaj ĵuris per Tiu, kiu vivas eterne, ke tio estos post la paso de tempo kaj tempoj kaj duono de tempo; kaj kiam finiĝos la dissemiteco de la sankta popolo, tiam plenumiĝos ĉio ĉi tio.
我听见这话,却不明白,就说:「我主啊,这些事的结局是怎样呢?」
Mi aŭdis, sed mi ne komprenis; kaj mi diris: Ho mia sinjoro, kio estos post tio?
他说:「但以理啊,你只管去;因为这话已经隐藏封闭,直到末时。
Kaj li respondis: Iru, Daniel, ĉar tio estas kaŝita kaj sigelita ĝis la fina tempo.
必有许多人使自己清净洁白,且被熬炼;但恶人仍必行恶,一切恶人都不明白,惟独智慧人能明白。
Multaj estos purigitaj, blankigitaj, kaj elprovitaj; la malpiuloj faros malpiaĵojn, kaj ĉiuj malpiuloj ne komprenos; sed la klerigantoj komprenos.
从除掉常献的燔祭,并设立那行毁坏可憎之物的时候,必有一千二百九十日。
Kaj de la tempo, kiam ĉesiĝos la ĉiutagaj oferoj kaj fariĝos abomeninda ruiniĝo, pasos mil ducent naŭdek tagoj.
等到一千三百三十五日的,那人便为有福。
Feliĉa estas tiu, kiu atendas kaj atingos la tempon de mil tricent tridek kvin tagoj!
「你且去等候结局,因为你必安歇。到了末期,你必起来,享受你的福分。」
Kaj vi, ho Daniel, foriru ĝis la fino; kaj ripozu, kaj vi stariĝos por via sorto en la fino de la tempoj.