Colossians 4

你们作主人的,要公公平平的待仆人,因为知道你们也有一位主在天上。
Sinjoroj, donu al viaj sklavoj justaĵon kaj egalaĵon, sciante, ke vi ankaŭ havas Sinjoron en la ĉielo.
你们要恒切祷告,在此儆醒感恩。
En preĝado persistu, viglante en ĝi kun danko;
也要为我们祷告,求 神给我们开传道的门,能以讲基督的奥祕(我为此被捆锁),
preĝante samtempe ankaŭ pro ni, por ke Dio malfermu al ni pordon por la vorto, por paroli la misteron de Kristo, pro kiu mi estas ankaŭ enkatenita;
叫我按著所该说的话将这奥祕发明出来。
por ke mi klarigu ĝin, kiel mi devus paroli.
你们要爱惜光阴,用智慧与外人交往。
Iradu en saĝeco rilate al la eksteruloj, elaĉetante la tempon.
你们的言语要常常带著和气,好像用盐调和,就可知道该怎样回答各人。
Via parolo estu ĉiam kun graco, spicita per salo, por ke vi sciu, kiel vi devus respondi al ĉiu.
有我亲爱的兄弟推基古要将我一切的事都告诉你们。他是忠心的执事,和我一同作主的仆人,
Pri ĉiuj miaj aferoj sciigos vin Tiĥiko, la amata frato kaj fidela diakono kaj kunservanto en la Sinjoro,
我特意打发他到你们那里去,好叫你们知道我们的光景,又叫他安慰你们的心。
kiun mi sendis al vi ĝuste por tio, ke vi sciiĝu pri nia farto, kaj ke li konsolu viajn korojn,
我又打发一位亲爱忠心的兄弟阿尼西母同去;他也是你们那里的人。他们要把这里一切的事都告诉你们。
kune kun Onesimo, la fidela kaj amata frato, kiu estas el vi. Ili sciigos vin pri ĉiuj ĉi tieaj aferoj.
与我一同坐监的亚里达古问你们安。巴拿巴的表弟马可也问你们安。(说到这马可,你们已经受了吩咐;他若到了你们那里,你们就接待他。)
Salutas vin Aristarĥo, mia kunmalliberulo, kaj Marko, kuzo de Barnabas (pri kiu vi ricevis ordonojn: se li venos al vi, akceptu lin),
耶数又称为犹士都,也问你们安。奉割礼的人中,只有这三个人是为 神的国与我一同做工的,也是叫我心里得安慰的。
kaj Jesu, nomata Justo, kiuj estas el la cirkumcido; tiuj solaj estas miaj kunlaborantoj por la regno de Dio, kiuj estis al mi konsolilo.
有你们那里的人,作基督耶稣仆人的以巴弗问你们安。他在祷告之间,常为你们竭力的祈求,愿你们在 神一切的旨意上得以完全,信心充足,能站立得稳。
Salutas vin Epafras, kiu estas el vi, servisto de Kristo Jesuo, ĉiam klopodeganta pro vi en siaj preĝoj, por ke vi staru perfektaj kaj konvinkitaj en la tuta volo de Dio.
他为你们和老底嘉并希拉波立的弟兄多多的劳苦,这是我可以给他作见证的。
Ĉar mi atestas pri li, ke li havas multan fervoron pro vi, kaj pro tiuj, kiuj estas en Laodikea, kaj en Hierapolis.
所亲爱的医生路加和底马问你们安。
Salutas vin Luko, la amata kuracisto, kaj Demas.
请问老底嘉的弟兄和宁法,并她家里的教会安。
Salutu la fratojn en Laodikea, kaj Nimfason, kaj la eklezion en ilia domo.
你们念了这书信,便交给老底嘉的教会,叫他们也念;你们也要念从老底嘉来的书信。
Kaj kiam la epistolo estos legita ĉe vi, faru, ke ĝi estu legata ankaŭ en la eklezio en Laodikea; kaj ke vi ankaŭ legu la epistolon el Laodikea.
要对亚基布说:务要谨慎,尽你从主所受的职分。
Kaj diru al Arĥipo: Zorgu pri la diakoneco, kiun vi ricevis en la Sinjoro, por ke vi plenumu ĝin.
我保罗亲笔问你们安。你们要记念我的捆锁。愿恩惠常与你们同在!
La saluto per la propra mano de mi, Paŭlo. Memoru miajn katenojn. Graco estu kun vi.