Colossians 3

所以,你们若真与基督一同复活,就当求在上面的事;那里有基督坐在 神的右边。
Se do vi estas levitaj kun Kristo, serĉu tion, kio estas supre, kie Kristo sidas dekstre de Dio.
你们要思念上面的事,不要思念地上的事。
Atentu tion, kio estas supre, ne surteraĵojn.
因为你们已经死了,你们的生命与基督一同藏在 神里面。
Ĉar vi mortis, kaj via vivo kaŝiĝis kun Kristo en Dio.
基督是我们的生命,他显现的时候,你们也要与他一同显现在荣耀里。
Kiam aperos Kristo, nia vivo, tiam vi ankaŭ kun li aperos en gloro.
所以,要治死你们在地上的肢体,就如淫乱、污秽、邪情、恶欲,和贪婪。贪婪就与拜偶像一样。
Malvivigu do viajn membrojn, kiuj estas sur la tero: malĉastecon, malpurecon, volupton, malbonan deziron, kaj avidecon, kiu estas idolkulto;
因这些事, 神的忿怒必临到那悖逆之子。
pro kio venas la kolero de Dio sur la filojn de malobeo;
当你们在这些事中活著的时候,也曾这样行过。
en kiuj vi ankaŭ iam iradis, kiam vi vivis en ili.
但现在你们要弃绝这一切的事,以及恼恨、忿怒、恶毒(或作:阴毒)、毁谤,并口中污秽的言语。
Sed nun formetu ankaŭ la jenajn: koleron, pasian indignon, malicon, kalumnion, hontindan parolon el via buŝo;
不要彼此说谎;因你们已经脱去旧人和旧人的行为,
ne mensogu unu al alia, ĉar vi jam formetis la malnovan homon kun liaj agoj,
穿上了新人。这新人在知识上渐渐更新,正如造他主的形像。
kaj surmetis la novan homon, kiu estas renovigata al scio laŭ la bildo de Tiu, kiu lin kreis;
在此并不分希腊人、犹太人,受割礼的、未受割礼的,化外人,西古提人,为奴的、自主的,惟有基督是包括一切,又住在各人之内。
kie ne povas esti Greko kaj Judo, cirkumcido kaj necirkumcido, barbaro, Skito, sklavo, liberulo, sed Kristo estas ĉio kaj en ĉio.
所以,你们既是 神的选民,圣洁蒙爱的人,就要存(原文作穿;下同)怜悯、恩慈、谦虚、温柔、忍耐的心。
Surmetu do, kiel elektitoj de Dio, sanktaj kaj amataj, koron de kompato, bonkorecon, humilecon, mildecon, toleremecon;
倘若这人与那人有嫌隙,总要彼此包容,彼此饶恕;主怎样饶恕了你们,你们也要怎样饶恕人。
reciproke paciencante kaj pardonante, se iu havas plendon kontraŭ iu; kiel la Sinjoro pardonis vin, tiel vi ankaŭ faru;
在这一切之外,要存著爱心,爱心就是联络全德的。
kaj super ĉion tion surmetu amon, kiu estas ligilo de perfekteco.
又要叫基督的平安在你们心里作主;你们也为此蒙召,归为一体;且要存感谢的心。
Kaj la paco de Kristo prezidu en viaj koroj, al kiu ankaŭ vi estas vokitaj en unu korpo, kaj estu dankemaj.
当用各样的智慧,把基督的道理丰丰富富的存在心里(或作:当把基督的道理丰丰富富的存在心里,以各样的智慧),用诗章、颂词、灵歌,彼此教导,互相劝戒,心被恩感,歌颂 神。
La vorto de Kristo loĝu en vi riĉe, en ĉia saĝeco; kaj instruu kaj admonu unu la alian per psalmoj kaj himnoj kaj spiritaj kantoj, kantante kun graco en viaj koroj al Dio.
无论做什么,或说话或行事,都要奉主耶稣的名,借著他感谢父 神。
Kaj kion ajn vi faras per vorto aŭ ago, faru ĉion en la nomo de la Sinjoro Jesuo, dankante Dion, la Patron, per li.
你们作妻子的,当顺服自己的丈夫,这在主里面是相宜的。
Edzinoj, submetiĝu al viaj edzoj, kiel decas en la Sinjoro.
你们作丈夫的,要爱你们的妻子,不可苦待她们。
Edzoj, amu viajn edzinojn, kaj ne maldolĉiĝu kontraŭ ili.
你们作儿女的,要凡事听从父母,因为这是主所喜悦的。
Infanoj, obeu viajn gepatrojn en ĉio, ĉar tio plaĉas al la Sinjoro.
你们作父亲的,不要惹儿女的气,恐怕他们失了志气。
Patroj, ne kolerigu viajn infanojn, por ke ili ne senkuraĝiĝu.
你们作仆人的,要凡事听从你们肉身的主人,不要只在眼前事奉,像是讨人喜欢的,总要存心诚实敬畏主。
Sklavoj, obeu en ĉio al la sinjoroj laŭ la karno, ne per okulservo, kiel homplaĉantoj, sed en simpleco de koro, timante la Sinjoron;
无论做什么,都要从心里做,像是给主做的,不是给人做的,
kaj kion ajn vi faras, laboru plenanime, kiel por la Sinjoro, kaj ne por homoj,
因你们知道从主那里必得著基业为赏赐;你们所事奉的乃是主基督。
sciante, ke de la Sinjoro vi ricevos la rekompencon de la heredaĵo; ĉar vi servas la Sinjoron Kristo.
那行不义的必受不义的报应;主并不偏待人。
Sed ĉiu maljuste faranta ricevos returne laŭ sia maljustaĵo, kaj ne ekzistas personfavorado.