Acts 7

大祭司就说:这些事果然有吗?
Tiam diris la ĉefpastro: Ĉu ĉi tiuj aferoj estas tiel?
司提反说:诸位父兄请听!当日我们的祖宗亚伯拉罕在美索不达米亚还未住哈兰的时候,荣耀的 神向他显现,
Kaj tiu diris: Fratoj kaj patroj, aŭskultu. La Dio de gloro aperis al nia patro Abraham, kiam li estis en Mezopotamio, antaŭ ol li loĝis en Ĥaran,
对他说:你要离开本地和亲族,往我所要指示你的地方去。
kaj diris al li: Iru el via lando kaj de via parencaro, kaj venu en tiun landon, kiun Mi montros al vi.
他就离开迦勒底人之地,住在哈兰。他父亲死了以后, 神使他从那里搬到你们现在所住之地。
Tiam li iris el la lando de la Ĥaldeoj, kaj loĝis en Ĥaran; kaj el tie, post la morto de lia patro, Li transloĝigis lin en ĉi tiun landon, kie vi nun loĝas;
在这地方, 神并没有给他产业,连立足之地也没有给他;但应许要将这地赐给他和他的后裔为业;那时他还没有儿子。
kaj Li donis al li nenian heredaĵon en ĝi, eĉ ne piedspacon, sed Li promesis doni ĝin al li por posedaĵo kaj al lia idaro post li, kiam li ankoraŭ ne havis infanon.
 神说:他的后裔必寄居外邦,那里的人要叫他们作奴仆,苦待他们四百年。
Kaj Dio parolis jene: ke lia idaro loĝos en fremda lando, kaj ke oni sklavigos kaj turmentos ilin dum kvarcent jaroj.
 神又说:使他们作奴仆的那国,我要惩罚。以后他们要出来,在这地方事奉我。
Kaj la popolon, ĉe kiu ili estos sklavoj, Mi juĝos, diris Dio; kaj poste ili eliros kaj faros servon al Mi sur ĉi tiu loko.
 神又赐他割礼的约。于是亚伯拉罕生了以撒,第八日给他行了割礼。以撒生雅各,雅各生十二位先祖。
Kaj Li donis al li la interligon de cirkumcido; kaj tiel Abraham naskigis Isaakon kaj cirkumcidis lin en la oka tago, kaj Isaak naskigis Jakobon, kaj Jakob la dek du patriarkojn.
先祖嫉妒约瑟,把他卖到埃及去; 神却与他同在,
Kaj la patriarkoj, enviante Jozefon, lin vendis en Egiptujon; kaj Dio estis kun li,
救他脱离一切苦难,又使他在埃及王法老面前得恩典,有智慧。法老就派他作埃及国的宰相兼管全家。
kaj liberigis lin el ĉiuj liaj suferoj, kaj donis al li favoron kaj saĝecon antaŭ Faraono, reĝo de Egiptujo; kaj ĉi tiu estrigis lin super Egiptujo kaj super lia tuta domo.
后来埃及和迦南全地遭遇饥荒,大受艰难,我们的祖宗就绝了粮。
Kaj venis malsato sur la tutan landon Egiptujon kaj Kanaanon, kaj granda sufero; kaj niaj patroj ne trovis nutraĵon.
雅各听见在埃及有粮,就打发我们的祖宗初次往那里去。
Sed kiam Jakob aŭdis, ke estas greno en Egiptujo, li sendis unue niajn patrojn.
第二次约瑟与弟兄们相认,他的亲族也被法老知道了。
Kaj la duan fojon Jozef rekonatiĝis al siaj fratoj, kaj la gento de Jozef estis montrita al Faraono.
约瑟就打发弟兄请父亲雅各和全家七十五个人都来。
Kaj Jozef sendis, kaj alvokis sian patron Jakob, kaj la tutan parencaron, sepdek kvin animojn.
于是雅各下了埃及,后来他和我们的祖宗都死在那里;
Kaj Jakob venis en Egiptujon, kaj mortis li mem kaj niaj patroj;
又被带到示剑,葬于亚伯拉罕在示剑用银子从哈抹子孙买来的坟墓里。
kaj ili estis transportitaj al Ŝeĥem kaj metitaj en la tombon, kiun Abraham aĉetis por prezo arĝenta de la filoj de Ĥamor en Ŝeĥem.
及至 神应许亚伯拉罕的日期将到,以色列民在埃及兴盛众多,
Sed kiam alproksimiĝis la tempo de la promeso, kiun Dio ĵuris al Abraham, la popolo diskreskis kaj multiĝis en Egiptujo,
直到有不晓得约瑟的新王兴起。
ĝis aperis alia reĝo, kiu ne konis Jozefon.
他用诡计待我们的宗族,苦害我们的祖宗,叫他们丢弃婴孩,使婴孩不能存活。
Tiu agis ruze kontraŭ nia gento, kaj premis niajn patrojn tiel, ke ili elĵetis siajn infanojn, por ke ili ne vivadu.
那时,摩西生下来,俊美非凡,在他父亲家里抚养了三个月。
En tiu tempo Moseo naskiĝis, kaj estis eksterordinare bela; kaj li estis nutrata tri monatojn en la domo de sia patro;
他被丢弃的时候,法老的女儿拾了去,养为自己的儿子。
kaj kiam oni lin elĵetis, prenis lin la filino de Faraono kaj lin nutris kiel sian filon.
摩西学了埃及人一切的学问,说话行事都有才能。
Kaj Moseo estis instruita en la tuta saĝeco de la Egiptoj, kaj estis potenca per siaj vortoj kaj agoj.
他将到四十岁,心中起意去看望他的弟兄以色列人;
Sed kiam li jam havis la aĝon de kvardek jaroj, venis en lian koron la penso viziti siajn fratojn, la Izraelidojn.
到了那里,见他们一个人受冤屈,就护庇他,为那受欺压的人报仇,打死了那埃及人。
Kaj vidinte unu el ili suferi maljustecon, li defendis kaj venĝis la premiton, batante la Egipton;
他以为弟兄必明白 神是借他的手搭救他们;他们却不明白。
kaj li supozis, ke liaj fratoj komprenos, ke Dio per lia mano donas al ili savon, sed ili ne komprenis.
第二天,遇见两个以色列人争斗,就劝他们和睦,说:你们二位是弟兄,为什么彼此欺负呢?
Kaj en la sekvanta tago li aperis al ili, dum ili malpacis, kaj li deziris repacigi ilin, dirante: Ho viroj, vi estas fratoj; kial vi malbonfaras unu al alia?
那欺负邻舍的把他推开,说:谁立你作我们的首领和审判官呢?
Sed la ofendanto de sia proksimulo forpuŝis lin, dirante: Kiu faris vin estro kaj juĝanto super ni?
难道你要杀我,像昨天杀那埃及人吗?
Ĉu vi celas mortigi min, kiel vi mortigis la Egipton hieraŭ?
摩西听见这话就逃走了,寄居于米甸;在那里生了两个儿子。
Kaj ĉe tiu parolo Moseo forkuris kaj ekloĝis en la lando Midjana, kie li naskigis du filojn.
过了四十年,在西奈山的旷野,有一位天使从荆棘火焰中向摩西显现。
Kaj post paso de kvardek jaroj anĝelo aperis al li en la dezerto apud monto Sinaj, en flama fajro en arbetaĵo.
摩西见了那异象,便觉希奇,正进前观看的时候,有主的声音说:
Kaj kiam Moseo ĝin vidis, li miris pri la fenomeno; kaj kiam li alproksimiĝis, por rigardi, venis al li voĉo de la Eternulo:
我是你列祖的 神,就是亚伯拉罕的 神,以撒的 神,雅各的 神。摩西战战兢兢,不敢观看。
Mi estas la Dio de viaj patroj, la Dio de Abraham, kaj de Isaak, kaj de Jakob. Kaj Moseo tremis, kaj ne kuraĝis rigardi.
主对他说:把你脚上的鞋脱下来;因为你所站之地是圣地。
Kaj la Eternulo diris al li: Deprenu la ŝuojn de viaj piedoj; ĉar la loko, sur kiu vi staras, estas tero sankta.
我的百姓在埃及所受的困苦,我实在看见了,他们悲叹的声音,我也听见了。我下来要救他们。你来!我要差你往埃及去。
Mi rigardis, kaj vidis la mizeron de Mia popolo, kiu estas en Egiptujo, kaj Mi aŭdis ĝian ĝemadon, kaj Mi malsupreniris, por savi ĝin; venu do, kaj Mi vin sendos en Egiptujon.
这摩西就是百姓弃绝说谁立你作我们的首领和审判官的; 神却借那在荆棘中显现之使者的手差派他作首领、作救赎的。
Tiun Moseon, kiun ili malakceptis, dirante: Kiu faris vin estro kaj juĝanto? tiun Dio sendis, por esti estro kaj savanto, per la mano de la anĝelo, kiu aperis al li en la arbetaĵo.
这人领百姓出来,在埃及,在红海、在旷野,四十年间行了奇事神迹。
Tiu elkondukis ilin, farinte mirindaĵojn kaj signojn en Egiptujo, kaj en la Ruĝa Maro, kaj en la dezerto dum kvardek jaroj.
那曾对以色列人说 神要从你们弟兄中间给你们兴起一位先知像我的,就是这位摩西。
Ĝi estis tiu Moseo, kiu diris al la Izraelidoj: Profeton el viaj fratoj, similan al mi, starigos por vi la Eternulo, via Dio.
这人曾在旷野会中和西奈山上,与那对他说话的天使同在,又与我们的祖宗同在,并且领受活泼的圣言传给我们。
Li estis tiu, kiu estis en la komunumo en la dezerto kun la anĝelo, kiu parolis kun li sur la monto Sinaj, kaj estis kun niaj patroj; kaj ricevis vivajn orakolojn, por doni al ni;
我们的祖宗不肯听从,反弃绝他,心里归向埃及,
al tiu niaj patroj ne volis esti obeemaj, sed forpuŝis lin, kaj returniĝis en sia koro al Egiptujo,
对亚伦说:你且为我们造些神像,在我们前面引路;因为领我们出埃及地的那个摩西,我们不知道他遭了什么事。
dirante al Aaron: Faru al ni diojn, kiuj irus antaŭ ni; ĉar pri tiu Moseo, kiu elkondukis nin el la lando Egipta, ni ne scias, kio okazis al li.
那时,他们造了一个牛犊,又拿祭物献给那像,欢喜自己手中的工作。
Kaj ili faris bovidon en tiuj tagoj, kaj alportis oferon al la idolo, kaj ĝojis pri la faritaĵo de siaj manoj.
 神就转脸不顾,任凭他们事奉天上的日月星辰,正如先知书上所写的说:以色列家啊,你们四十年间在旷野,岂是将牺牲和祭物献给我吗?
Tiam Dio turniĝis, kaj lasis ilin servi al la armeo de la ĉielo, kiel estas skribite en la libro de la profetoj: Ĉu vi alportis al Mi buĉitajn bestojn kaj oferojn Dum kvardek jaroj en la dezerto, ho domo de Izrael?
你们抬著摩洛的帐幕和理番神的星,就是你们所造为要敬拜的像。因此,我要把你们迁到巴比伦外去。
Kaj vi portis la tabernaklon de Moleĥ Kaj la stelon de la dio Refan, La figuraĵojn, kiujn vi faris, por adorkliniĝi al ili; Kaj Mi elpatrujigos vin preter Babelon.
我们的祖宗在旷野,有法柜的帐幕,是 神吩咐摩西叫他照所看见的样式做的。
Kun niaj patroj en la dezerto estis la tabernaklo de atesto, kiel ordonis Tiu, kiu parolis al Moseo, ke li konstruu ĝin laŭ la modelo, kiun li vidis.
这帐幕,我们的祖宗相继承受。当 神在他们面前赶出外邦人去的时候,他们同约书亚把帐幕搬进承受为业之地,直存到大卫的日子。
Ĝin ankaŭ niaj patroj siavice enportis kun Josuo, kiam ili eniris en la posedaĵon de la nacioj, kiujn Dio forpuŝis antaŭ niaj patroj, ĝis la tagoj de David;
大卫在 神面前蒙恩,祈求为雅各的 神预备居所;
kiu trovis favoron antaŭ Dio, kaj petis trovi loĝejon por la Dio de Jakob.
却是所罗门为 神造成殿宇。
Sed Salomono konstruis por Li domon.
其实,至高者并不住人手所造的,就如先知所言:
Tamen la Plejaltulo ne loĝas en manfaritaj temploj, kiel diris la profeto:
主说:天是我的座位,地是我的脚凳;你们要为我造何等的殿宇?那里是我安息的地方呢?
La ĉielo estas Mia trono, Kaj la tero estas Mia piedbenketo; Kian domon vi konstruos por Mi? diras la Eternulo; Kaj kia estas la loko por Mia ripozo?
这一切不都是我手所造的吗?
Ĉu ne faris Mia mano ĉion tion?
你们这硬著颈项、心与耳未受割礼的人,常时抗拒圣灵!你们的祖宗怎样,你们也怎样。
Vi malmolnukaj, vi necirkumciditaj je koro kaj oreloj, vi ĉiam rezistas al la Sankta Spirito; kiel viaj patroj, tiel ankaŭ vi.
那一个先知不是你们祖宗逼迫呢?他们也把预先传说那义者要来的人杀了;如今你们又把那义者卖了,杀了。
Kiun el la profetoj viaj patroj ne persekutis? kaj ili mortigis tiujn, kiuj antaŭmontris pri la alveno de la Justulo, de kiu vi nun fariĝis la perfidintoj kaj mortigintoj;
你们受了天使所传的律法,竟不遵守。
vi, kiuj ricevis la leĝon, kiel anoncitan per anĝeloj, sed ĝin ne observis.
众人听见这话就极其恼怒,向司提反咬牙切齿。
Kaj aŭdante tion, ili koleriĝis en la koro, kaj grincigis kontraŭ li siajn dentojn.
但司提反被圣灵充满,定睛望天,看见 神的荣耀,又看见耶稣站在 神的右边,
Sed li, plena de la Sankta Spirito, rigardis fikse al la ĉielo, kaj vidis la gloron de Dio, kaj Jesuon starantan dekstre de Dio,
就说:我看见天开了,人子站在 神的右边。
kaj diris: Jen mi vidas la ĉielon malfermitan kaj la Filon de homo starantan dekstre de Dio.
众人大声喊叫,摀著耳朵,齐心拥上前去,
Sed ili ekkriis per laŭta voĉo, kaj fermis siajn orelojn, kaj kuregis sur lin unuanime,
把他推到城外,用石头打他。作见证的人把衣裳放在一个少年人名叫扫罗的脚前。
kaj elpelis lin el la urbo, kaj ĵetis sur lin ŝtonojn; kaj la atestantoj demetis siajn vestojn apud la piedoj de junulo, nomata Saŭlo.
他们正用石头打的时候,司提反呼籲主说:求主耶稣接收我的灵魂!
Kaj ili ŝtonmortigis Stefanon, vokantan kaj dirantan: Jesuo, Sinjoro, akceptu mian spiriton.
又跪下大声喊著说:主啊,不要将这罪归于他们!说了这话,就睡了。扫罗也喜悦他被害。
Kaj li genuiĝis, kaj kriis per laŭta voĉo: Sinjoro, ne metu sur ilin ĉi tiun pekon. Kaj tion dirinte, li endormiĝis.