Acts 4

使徒对百姓说话的时候,祭司们和守殿官,并撒都该人忽然来了。
Kaj dum ili parolis al la popolo, venis sur ilin la ĉefpastroj, la kapitano de la templo, kaj la Sadukeoj,
因他们教训百姓,本著耶稣,传说死人复活,就很烦恼,
ĉagrenate, ke ili instruas la popolon kaj proklamas per Jesuo la releviĝon el la mortintoj.
于是下手拿住他们;因为天已经晚了,就把他们押到第二天。
Kaj ili metis sur ilin la manojn, kaj metis ilin en gardejon ĝis la sekvanta tago; ĉar estis jam vespero.
但听道之人有许多信的,男丁数目约到五千。
Tamen multaj el tiuj, kiuj aŭdis la vorton, kredis; kaj la nombro de la viroj estis proksimume kvin mil.
第二天,官府、长老,和文士在耶路撒冷聚会,
Kaj en la sekvanta tago kunvenis en Jerusalem la regantoj kaj pliaĝuloj kaj skribistoj
又有大祭司亚那和该亚法、约翰、亚力山大,并大祭司的亲族都在那里,
kaj Anas, la ĉefpastro, kaj Kajafas kaj Johano kaj Aleksandro, kaj ĉiuj, kiuj estis de la ĉefpastra parencaro.
叫使徒站在当中,就问他们说:你们用什么能力,奉谁的名做这事呢?
Kaj stariginte ilin en la mezo, tiuj demandis: Per kia potenco aŭ per kia nomo vi faris tion?
那时彼得被圣灵充满,对他们说:
Tiam Petro, plenigite de la Sankta Spirito, diris al ili: Regantoj de la popolo kaj pliaĝuloj,
治民的官府和长老啊,倘若今日因为在残疾人身上所行的善事查问我们他是怎么得了痊癒,
se ni hodiaŭ estas eldemandataj pri la bonfaro al la senfortulo, per kio li resaniĝis,
你们众人和以色列百姓都当知道,站在你们面前的这人得痊癒是因你们所钉十字架、 神叫他从死里复活的拿撒勒人耶稣基督的名。
estu sciate al vi ĉiuj kaj al la tuta popolo Izraela, ke en la nomo de Jesuo Kristo, la Nazaretano, kiun vi krucumis, kiun Dio levis el la mortintoj, ĉi tiu staras sana antaŭ vi.
他是你们匠人所弃的石头,已成了房角的头块石头。
Tiu estas la ŝtono, kiun vi konstruantoj malŝatis, kaj kiu fariĝis ŝtono bazangula.
除他以外,别无拯救;因为在天下人间,没有赐下别的名,我们可以靠著得救。
Kaj en neniu alia estas savo; ĉar ne estas sub la ĉielo alia nomo, donita inter homoj, per kiu ni devas esti savitaj.
他们见彼得、约翰的胆量,又看出他们原是没有学问的小民,就希奇,认明他们是跟过耶稣的;
Sed kiam ili rimarkis la kuraĝon de Petro kaj Johano, kaj komprenis, ke ili estas malkleruloj kaj nesciuloj, ili miris, kaj rekonis ilin, ke ili estis kun Jesuo.
又看见那治好了的人和他们一同站著,就无话可驳。
Kaj vidante la resanigiton starantan apud tiuj, ili ne havis, kion kontraŭdiri.
于是吩咐他们从公会出去,就彼此商议说:
Sed ordoninte ilin foriri el la sinedrio, ili interkonsiliĝis,
我们当怎样办这两个人呢?因为他们诚然行了一件明显的神迹,凡住耶路撒冷的人都知道,我们也不能说没有。
dirante: Kion ni devas fari al ĉi tiuj homoj? ĉar estas videble por ĉiuj loĝantoj en Jerusalem, ke rimarkinda signo fariĝis per ili, kaj nei ĝin ni ne povas.
惟恐这事越发传扬在民间,我们必须恐吓他们,叫他们不再奉这名对人讲论。
Sed por ke ĝi ne plu disvastiĝu inter la popolo, ni minacu ilin, ke ili de nun ne parolu al iu ajn en ĉi tiu nomo.
于是叫了他们来,禁止他们总不可奉耶稣的名讲论教训人。
Kaj ili vokis ilin, kaj ordonis al ili tute ne paroli nek instrui en la nomo de Jesuo.
彼得、约翰说:听从你们,不听从 神,这在 神面前合理不合理,你们自己酌量吧!
Sed Petro kaj Johano responde diris al ili: Ĉu estas juste antaŭ Dio aŭskulti vin prefere ol Dion, vi juĝu;
我们所看见所听见的,不能不说。
ĉar ni ne povas ne paroli pri tio, kion ni vidis kaj aŭdis.
官长为百姓的缘故,想不出法子刑罚他们,又恐吓一番,把他们释放了。这是因众人为所行的奇事都归荣耀与 神。
Kaj ili, denove minacinte, liberigis ilin, trovinte nenion, pro kio ili povus ilin puni, pro la popolo; ĉar ĉiuj gloris Dion pro la faritaĵo.
原来借著神迹医好的那人有四十多岁了。
Ĉar estis pli ol kvardekjara la viro, sur kiu fariĝis ĉi tiu signo resaniga.
二人既被释放,就到会友那里去,把祭司长和长老所说的话都告诉他们。
Kaj liberigite, ili venis al siaj kunuloj kaj rakontis ĉion, kion la ĉefpastroj kaj pliaĝuloj diris al ili.
他们听见了,就同心合意的高声向 神说:主啊!你是造天、地、海,和其中万物的,
Kaj aŭdinte, ili levis la voĉon al Dio unuanime, kaj diris: Ho Plejpotenculo, kiu faris la ĉielon kaj la teron kaj la maron, kaj ĉion, kio estas en ili,
你曾借著圣灵,托你仆人─我们祖宗大卫的口,说:外邦为什么争闹?万民为什么谋算虚妄的事?
kaj kiu per la Sankta Spirito, per la buŝo de nia patro David, Via servanto, diris: Kial tumultas popoloj, Kaj gentoj pripensas vanaĵon?
世上的君王一齐起来,臣宰也聚集,要敌挡主,并主的受膏者(或作:基督)。
Leviĝis la reĝoj de la tero, Kaj la regantoj kolektiĝis kune, Kontraŭ la Eternulo kaj kontraŭ Lia Sanktoleito;
希律和本丢彼拉多,外邦人和以色列民,果然在这城里聚集,要攻打你所膏的圣仆(仆:或作子)耶稣,
ĉar vere en ĉi tiu urbo kolektiĝis kontraŭ Via sankta Servanto Jesuo, kiun Vi sanktoleis, kune Herodo kaj Pontio Pilato kun la gentoj kaj la popoloj de Izrael,
成就你手和你意旨所预定必有的事。
por fari ĉion, kion Via mano kaj Via intenco antaŭdifinis.
他们恐吓我们,现在求主鉴察,一面叫你仆人大放胆量讲你的道,一面伸出你的手来医治疾病,并且使神迹奇事因著你圣仆(仆:或作子)耶稣的名行出来。
Kaj nun, ho Eternulo, rigardu iliajn minacojn; kaj donu al Viaj sklavoj paroli Vian vorton kun plena kuraĝo,
a
dum Vi etendos Vian manon por sanigado, kaj signoj kaj mirakloj fariĝos per la nomo de Via sankta Servanto Jesuo.
祷告完了,聚会的地方震动,他们就都被圣灵充满,放胆讲论 神的道。
Kaj post ilia preĝado skuiĝis la loko, en kiu ili kolektiĝis; kaj ili ĉiuj pleniĝis de la Sankta Spirito, kaj parolis kuraĝe la vorton de Dio.
那许多信的人都是一心一意的,没有一人说他的东西有一样是自己的,都是大家公用。
Kaj la anaro de la kredantoj estis unukora kaj unuanima, kaj neniu diris, ke io el lia havaĵo estas propra al li; sed ĉe ili ĉio estis komuna.
使徒大有能力,见证主耶稣复活;众人也都蒙大恩。
Kaj kun granda potenco la apostoloj atestis pri la releviĝo de la Sinjoro Jesuo; kaj granda graco estis sur ĉiuj.
内中也没有一个缺乏的,因为人人将田产房屋都卖了,把所卖的价银拿来,放在使徒脚前,
Inter ili neniu havis mankon, ĉar ĉiuj posedantoj de bienoj aŭ domoj vendis ilin, kaj alportis la prezon de la venditaĵoj
照各人所需用的,分给各人。
kaj metis ĝin antaŭ la piedoj de la apostoloj; kaj estis disdonate al ĉiu laŭ ĉies aparta bezono.
有一个利未人,生在塞浦路斯,名叫约瑟,使徒称他为巴拿巴(巴拿巴翻出来就是劝慰子)。
Kaj Jozef, kiu de la apostoloj estis alnomita Barnabas (tio estas, Filo de Konsolo), Levido, Kiprano laŭ sia naskiĝo,
他有田地,也卖了,把价银拿来,放在使徒脚前。
posedante kampon, vendis ĝin, kaj alportis la prezon kaj metis ĝin antaŭ la piedoj de la apostoloj.