Acts 20

乱定之后,保罗请门徒来,劝勉他们,就辞别起行,往马其顿去。
Kaj kiam la tumulto ĉesiĝis, Paŭlo, veniginte al si kaj admoninte la disĉiplojn, adiaŭis ilin, kaj foriris, por iri en Makedonujon.
走遍了那一带地方,用许多话劝勉门徒(或作:众人),然后来到希腊。
Kaj trairinte tiujn regionojn, kaj per multaj paroloj kuraĝiginte la tieulojn, li venis en Grekujon.
在那里住了三个月,将要坐船往叙利亚去,犹太人设计要害他,他就定意从马其顿回去。
Kaj pasiginte tie tri monatojn, post konspiro farita de la Judoj kontraŭ li, kiam li volis ŝipiri al Sirio, li decidis reveni tra Makedonujo.
同他到亚细亚去的,有庇里亚人毕罗斯的儿子所巴特,帖撒罗尼迦人亚里达古和西公都,还有特庇人该犹,并提摩太,又有亚细亚人推基古和特罗非摩。
Kaj ĝis Azio akompanis lin Sopater el Berea, la filo de Pirho; kaj el la Tesalonikanoj, Aristarĥo kaj Sekundo; kaj Gajo el Derbe, kaj Timoteo; kaj Tiĥiko kaj Trofimo, Azianoj.
这些人先走,在特罗亚等候我们。
Sed ĉi tiuj, antaŭirinte, atendis nin en Troas.
过了除酵的日子,我们从腓立比开船,五天到了特罗亚,和他们相会,在那里住了七天。
Kaj ni ŝipiris de Filipi post la tagoj de macoj, kaj alvenis al ili en Troas post kvin tagoj, kaj tie ni restis sep tagojn.
七日的第一日,我们聚会擘饼的时候,保罗因为要次日起行,就与他们讲论,直讲到半夜。
Kaj en la unua tago de la semajno, kiam ni kunvenis, por dispecigi panon, Paŭlo paroladis al ili, intencante foriri en la sekvanta tago; kaj li daŭrigis sian paroladon ĝis noktomezo.
我们聚会的那座楼上,有好些灯烛。
Kaj estis multaj lumiloj en la supra ĉambro, kie ni kunvenis.
有一个少年人,名叫犹推古,坐在窗台上,困倦沉睡。保罗讲了多时,少年人睡熟了,就从三层楼上掉下去;扶起他来,已经死了。
Kaj sur la fenestro sidis junulo, nomata Eŭtiĥo, premegata de profunda dormo; kaj dum Paŭlo ankoraŭ longe paroladis, tiu, venkite de la dormo, falis malsupren de la tria etaĝo, kaj estis levita malviva.
保罗下去,伏在他身上,抱著他,说:你们不要发慌,他的灵魂还在身上。
Kaj Paŭlo malsupreniris, kaj falis sur lin, kaj ĉirkaŭpreninte lin, diris: Ne maltrankviliĝu; ĉar lia vivo estas en li.
保罗又上去,擘饼,吃了,谈论许久,直到天亮,这才走了。
Kaj suprenirinte, kaj dispeciginte la panon, kaj manĝinte, kaj parolinte kun ili longe, ĝis la tagiĝo, fine li foriris.
有人把那童子活活的领来,得的安慰不小。
Kaj ili alkondukis la knabon vivantan, kaj multe konsoliĝis.
我们先上船,开往亚朔去,意思要在那里接保罗;因为他是这样安排的,他自己打算要步行。
Sed ni, irinte pli frue al la ŝipo, ekveturis al Asos, por tie enŝipigi Paŭlon; ĉar tiel li aranĝis, intencante mem piediri.
他既在亚朔与我们相会,我们就接他上船,来到米推利尼。
Kaj kiam li renkontis nin en Asos, ni enŝipigis lin, kaj venis al Mitilene.
从那里开船,次日到了基阿的对面;又次日,在撒摩靠岸;又次日,来到米利都。
Kaj de tie ŝipirinte, ni alvenis la sekvantan tagon kontraŭ Ĥios; kaj la duan tagon ni atingis Samoson; kaj la trian tagon ni alvenis en Mileton.
乃因保罗早已定意越过以弗所,免得在亚细亚耽延,他急忙前走,巴不得赶五旬节能到耶路撒冷。
Ĉar Paŭlo decidis preterveturi Efeson, por ne perdi tempon en Azio; ĉar li rapidis, por esti en Jerusalem, se li nur povos, en la Pentekosta tago.
保罗从米利都打发人往以弗所去,请教会的长老来。
Kaj de Mileto li sendis al Efeso, kaj alvokis al si la presbiterojn de la eklezio.
他们来了,保罗就说:你们知道,自从我到亚细亚的日子以来,在你们中间始终为人如何,
Kaj kiam ili alvenis, li diris al ili: Vi mem scias de post la tago, kiam mi unue enpaŝis en Azion, kiamaniere mi kondutis inter vi dum la tuta tempo,
服事主,凡事谦卑,眼中流泪,又因犹太人的谋害,经历试炼。
servante la Sinjoron kun ĉia humileco, kaj ĉe larmoj kaj ĉe tentoj, kiuj okazis al mi per la konspiroj de la Judoj;
你们也知道,凡与你们有益的,我没有一样避讳不说的,或在众人面前,或在各人家里,我都教导你们;
kaj ke mi ne hezitis deklari al vi ĉion utilan, instruante vin publike, kaj de domo al domo,
又对犹太人和希腊人证明当向 神悔改,信靠我主耶稣基督。
ateston farante al Judoj kaj Grekoj pri pento antaŭ Dio kaj pri fido al nia Sinjoro Jesuo Kristo.
现在我往耶路撒冷去,心甚迫切(原文是心被捆绑),不知道在那里要遇见什么事;
Kaj nun jen, enkatenite en spirito, mi iras al Jerusalem, ne sciante, kio okazos al mi tie,
但知道圣灵在各城里向我指证,说有捆锁与患难等待我。
krom tio, ke la Sankta Spirito atestas al mi en ĉiu urbo, dirante, ke katenoj kaj afliktoj min atendas.
我却不以性命为念,也不看为宝贵,只要行完我的路程,成就我从主耶稣所领受的职事,证明 神恩惠的福音。
Sed mi taksas je nenio mian vivon kiel al mi mem karan, se nur mi povos plenumi mian kuradon, kaj la komision, kiun mi ricevis de la Sinjoro Jesuo, atesti la evangelion de la graco de Dio.
我素常在你们中间来往,传讲 神国的道;如今我晓得,你们以后都不得再见我的面了。
Kaj nun jen mi scias, ke vi ĉiuj, inter kiuj mi iradis, predikante la regnon, ne plu vidos mian vizaĝon.
所以我今日向你们证明,你们中间无论何人死亡,罪不在我身上(原文是我于众人的血是洁净的)。
Tial mi atestas al vi hodiaŭ, ke mi estas pura pri la sango de ĉiuj homoj.
因为 神的旨意,我并没有一样避讳不传给你们的。
Ĉar mi ne hezitis anonci al vi la tutan intencon de Dio.
圣灵立你们作全群的监督,你们就当为自己谨慎,也为全群谨慎,牧养 神的教会,就是他用自己血所买来的(或作:救赎的)。
Gardu vin kaj la tutan gregon, en kiu la Sankta Spirito faris vin episkopoj, por nutri la eklezion de Dio, kiun li aĉetis per sia propra sango.
我知道,我去之后必有凶暴的豺狼进入你们中间,不爱惜羊群。
Mi scias, ke post mia foriro eniros inter vi kruelaj lupoj, ne lasante la gregon sendifekta;
就是你们中间,也必有人起来说悖谬的话,要引诱门徒跟从他们。
kaj eĉ el inter vi mem leviĝos viroj perverse parolantaj, por forlogi post si la disĉiplojn.
所以你们应当儆醒,记念我三年之久昼夜不住的流泪、劝戒你们各人。
Tial gardu vin, memorante, ke dum tri jaroj mi ne ĉesis admoni ĉiun nokte kaj tage kun larmoj.
如今我把你们交托 神和他恩惠的道;这道能建立你们,叫你们和一切成圣的人同得基业。
Kaj nun mi vin rekomendas al Dio kaj al la vorto de Lia graco, kiu povas vin edifi kaj doni al vi la heredon inter ĉiuj sanktigitoj.
我未曾贪图一个人的金、银、衣服。
Mi ne deziras ies arĝenton, nek oron, nek vestaron.
我这两只手常供给我和同人的需用,这是你们自己知道的。
Vi mem scias, ke ĉi tiuj manoj servadis al miaj bezonoj kaj al miaj kunuloj.
我凡事给你们作榜样,叫你们知道应当这样劳苦,扶助软弱的人,又当记念主耶稣的话,说:施比受更为有福。
En ĉio mi montris al vi, ke tiel laborante, vi devas helpi la malfortulojn, kaj memori la vortojn de la Sinjoro Jesuo, kiujn li mem diris: Pli feliĉe estas doni, ol ricevi.
保罗说完了这话,就跪下同众人祷告。
Kaj tiel dirinte, li genuiĝis, kaj preĝis kun ili ĉiuj.
众人痛哭,抱著保罗的颈项,和他亲嘴。
Kaj ĉiuj ploregis, kaj falis sur la kolon de Paŭlo kaj lin kisis,
叫他们最伤心的,就是他说:以后不能再见我的面那句话,于是送他上船去了。
malĝojante precipe pro la vorto, kiun li diris, ke ili ne plu vidos lian vizaĝon. Kaj ili akompanis lin ĝis la ŝipo.