Sed Petro, stariĝinte kun la dek unu, levis sian voĉon kaj parolis al ili, dirante: Ho Judoj kaj ĉiuj loĝantaj en Jerusalem, ĉi tio estu al vi sciata, kaj aŭskultu miajn vortojn.
Kaj en la lasta tempo, diras Dio,
Mi elverŝos Mian spiriton sur ĉiun karnon;
Kaj viaj filoj kaj viaj filinoj profetos,
Kaj viaj junuloj havos viziojn,
Kaj viaj maljunuloj havos sonĝojn;
Izraelidoj, aŭskultu la jenajn vortojn: Jesuon, la Nazaretanon, viron de Dio, elmontritan al vi per potencaĵoj kaj mirakloj kaj signoj, kiujn Dio faris per li meze de vi, kiel vi mem scias,