Acts 19

亚波罗在哥林多的时候,保罗经过了上边一带地方,就来到以弗所;在那里遇见几个门徒,
Kaj dum Apolos estis en Korinto, Paŭlo, trapasinte la supran regionon, venis al Efeso, kaj trovinte iujn disĉiplojn,
问他们说:你们信的时候受了圣灵没有?他们回答说:没有,也未曾听见有圣灵赐下来。
li diris al ili: Ĉu vi ricevis la Sanktan Spiriton, kiam vi ekkredis? Kaj ili diris al li: Ni ankoraŭ eĉ ne aŭdis, ĉu estas Sankta Spirito.
保罗说:这样,你们受的是什么洗呢?他们说:是约翰的洗。
Kaj li diris al ili: En kion do vi baptiĝis? Kaj ili diris: En la bapton de Johano.
保罗说:约翰所行的是悔改的洗,告诉百姓当信那在他以后要来的,就是耶稣。
Kaj Paŭlo diris: Johano baptis per la bapto de pento, dirante al la popolo, ke ili kredu al tiu, kiu venos post li, tio estas al Jesuo.
他们听见这话,就奉主耶稣的名受洗。
Kaj tion aŭdinte, ili baptiĝis en la nomon de la Sinjoro Jesuo.
保罗按手在他们头上,圣灵便降在他们身上,他们就说方言,又说预言(或作:又讲道)
Kaj kiam Paŭlo metis siajn manojn sur ilin, la Sankta Spirito venis sur ilin; kaj ili ekparolis per lingvoj kaj ekprofetis.
一共约有十二个人。
Kaj ili ĉiuj estis ĉirkaŭ dek du viroj.
保罗进会堂,放胆讲道,一连三个月,辩论 神国的事,劝化众人。
Kaj li eniris en la sinagogon, kaj parolis sentime en la daŭro de tri monatoj, diskutante kaj rezonante rilate la regnon de Dio.
后来,有些人心里刚硬不信,在众人面前毁谤这道,保罗就离开他们,也叫门徒与他们分离,便在推喇奴的学房天天辩论。
Sed kiam kelkaj obstiniĝis kaj malobeis, kalumniante la Vojon antaŭ la homamaso, li foriris de ili, kaj forigis la disĉiplojn, kaj diskutis ĉiutage en la lernejo de Tiranos.
这样有两年之久,叫一切住在亚细亚的,无论是犹太人,是希腊人,都听见主的道。
Kaj tio daŭris dum du jaroj; tiel ke ĉiuj loĝantoj en Azio, Judoj kaj Grekoj, aŭdis la vorton de la Sinjoro.
 神借保罗的手行了些非常的奇事;
Kaj Dio faris per la manoj de Paŭlo eksterordinarajn miraklojn;
甚至有人从保罗身上拿手巾或围裙放在病人身上,病就退了,恶鬼也出去了。
tiel ke al la malsanuloj oni alportis de lia korpo viŝtukojn aŭ vestotukojn, kaj la malsanoj forlasis ilin, kaj la malbonaj spiritoj eliris.
那时,有几个游行各处、念咒赶鬼的犹太人,向那被恶鬼附的人擅自称主耶稣的名,说:我奉保罗所传的耶稣勒令你们出来!
Sed ankaŭ kelkaj el la vagemaj Judoj, ekzorcistoj, entreprenis nomi super tiuj, kiuj havis la malbonajn spiritojn, la nomon de la Sinjoro Jesuo, dirante: Mi ekzorcas vin per Jesuo, kiun Paŭlo predikas.
做这事的,有犹太祭司长士基瓦的七个儿子。
Kaj sep filoj de unu Judo, Skeva, ĉefpastro, tion faris.
恶鬼回答他们说:耶稣我认识,保罗我也知道。你们却是谁呢?
Kaj la malbona spirito responde diris al ili: Jesuon mi konas, kaj Paŭlon mi konas; sed kiuj estas vi?
恶鬼所附的人就跳在他们身上,胜了其中二人,制伏他们,叫他们赤著身子受了伤,从那房子里逃出去了。
Kaj la viro, en kiu estis la malbona spirito, sin ĵetis sur ilin, kaj venkis kaj superfortis ilin, tiel ke ili forkuris el tiu domo nudaj kaj vunditaj.
凡住在以弗所的,无论是犹太人,是希腊人,都知道这事,也都惧怕;主耶稣的名从此就尊大了。
Kaj tio sciiĝis al ĉiuj, kiuj loĝis en Efeso, Judoj kaj Grekoj; kaj timo falis sur ilin ĉiujn, kaj la nomo de la Sinjoro Jesuo grandiĝis.
那已经信的,多有人来承认诉说自己所行的事。
Multaj ankaŭ el la kredantoj venis, kaj konfesis, montrante siajn agojn.
平素行邪术的,也有许多人把书拿来,堆积在众人面前焚烧。他们算计书价,便知道共合五万块钱。
Kaj ne malmultaj el tiuj, kiuj praktikis magiajn artojn, alportis amase siajn librojn, kaj bruligis ilin antaŭ la okuloj de ĉiuj; kaj oni kalkulis ilian valoron, kaj trovis ĝin kvindek miloj da moneroj arĝentaj.
主的道大大兴旺,而且得胜,就是这样。
Tiel forte kreskis la vorto de la Sinjoro kaj sukcesis.
这些事完了,保罗心里定意经过了马其顿、亚该亚,就往耶路撒冷去;又说:我到了那里以后,也必须往罗马去看看。
Kaj kiam tio finiĝis, Paŭlo intencis en la spirito, trapasinte Makedonujon kaj la Aĥajan landon, vojaĝi al Jerusalem, kaj li diris: Post kiam mi iros tien, mi devos ankaŭ vidi Romon.
于是从帮助他的人中打发提摩太、以拉都二人往马其顿去,自己暂时等在亚细亚。
Kaj sendinte en Makedonujon du el siaj helpservantoj, Timoteon kaj Eraston, li mem restis iom da tempo en Azio.
那时,因为这道起的扰乱不小。
Kaj ĉirkaŭ tiu tempo leviĝis ne malgranda ekscitiĝo pri la Vojo.
有一个银匠,名叫底米丢,是制造亚底米神银龛的,他使这样手艺人生意发达。
Ĉar unu viro, nomata Demetrio, arĝentaĵisto, kiu faradis arĝentajn templetojn de Artemis, liveris al la metiistoj multe da okupo;
他聚集他们和同行的工人,说:众位,你们知道我们是倚靠这生意发财。
kaj li kunvenigis ilin, kune kun la samokupaj laboristoj, kaj diris: Ho viroj, vi scias, ke per ĉi tiu metio ni havas bonajn enspezojn.
这保罗不但在以弗所,也几乎在亚细亚全地,引诱迷惑许多人,说:人手所做的,不是神。这是你们所看见所听见的。
Kaj vi vidas kaj aŭdas, ke ne sole en Efeso, sed ankaŭ tra preskaŭ la tuta Azio, ĉi tiu Paŭlo jam influis kaj forturnis multe da homoj, dirante, ke tio, kio estas manfarita, estas ne-dioj;
这样,不独我们这事业被人藐视,就是大女神亚底米的庙也要被人轻忽,连亚细亚全地和普天下所敬拜的大女神之威荣也要消灭了。
kaj estas danĝero, ne sole ke ĉi tiu nia metio estos malestimata, sed ankaŭ ke la templo de la granda diino Artemis estos malŝatata; kaj eble estos senigita je sia majesto tiu, kiun la tuta Azio kaj la tuta mondo adoras.
众人听见,就怒气填胸,喊著说:大哉,以弗所人的亚底米啊!
Aŭdinte tion, ili pleniĝis de kolero, kaj ekkriis, dirante: Granda estas Artemis de la Efesanoj.
满城都轰动起来。众人拿住与保罗同行的马其顿人该犹和亚里达古,齐心拥进戏园里去。
Kaj la urbo pleniĝis de tumulto; kaj oni kure kolektiĝis unuanime en la teatron, ekkaptinte Gajon kaj Aristarĥon, Makedonojn, kunvojaĝantojn de Paŭlo.
保罗想要进去,到百姓那里,门徒却不许他去。
Kaj kiam Paŭlo volis eniri antaŭ la popolon, la disĉiploj tion ne permesis al li.
还有亚细亚几位首领,是保罗的朋友,打发人来劝他,不要冒险到戏园里去。
Kaj ankaŭ kelkaj el la ĉefoj de Azio, kiuj estis liaj amikoj, sendis al li, kaj petegis lin ne riski sin en la teatron.
聚集的人纷纷乱乱,有喊叫这个的,有喊叫那个的,大半不知道是为什么聚集。
Kriadis ili do diverse ion kaj alion, ĉar la kunveno estis konfuzita; kaj la plimulto ne sciis, kial ili kunvenis.
有人把亚力山大从众人中带出来,犹太人推他往前,亚力山大就摆手,要向百姓分诉;
Kaj el la homamaso ili elpaŝigis Aleksandron, kiun la Judoj puŝis antaŭen. Kaj Aleksandro gestis per la mano, kaj ekprovis pledi antaŭ la popolo.
只因他们认出他是犹太人,就大家同声喊著说:大哉!以弗所人的亚底米啊。如此约有两小时。
Sed sciiĝinte, ke li estas Judo, ĉiuj unuvoĉe en la daŭro de ĉirkaŭ du horoj kriadis: Granda estas Artemis de la Efesanoj!
那城里的书记安抚了众人,就说:以弗所人哪,谁不知道以弗所人的城是看守大亚底米的庙和从丢斯那里落下来的像呢?
Kaj kiam la urboskribisto kvietigis la amason, li diris: Ho Efesanoj, ĉu do ekzistas homo nescianta, ke la urbo de la Efesanoj estas templogardanto de Artemis la granda kaj de la elĉiela falintaĵo?
这事既是驳不倒的,你们就当安静,不可造次。
Ĉar tio do ne estas kontraŭdirebla, vi devas esti trankvilaj, kaj fari nenion senpripense.
你们把这些人带来,他们并没有偷窃庙中之物,也没有谤讟我们的女神。
Ĉar vi alkondukis ĉi tiujn virojn, kiuj estas nek templorabistoj nek blasfemantoj de nia diino.
若是底米丢和他同行的人有控告人的事,自有放告的日子(或作:自有公堂),也有方伯可以彼此对告。
Se do Demetrio kaj la kun li metiistoj havas plendaferon kontraŭ iu, la juĝejoj estas je ilia dispono, kaj ekzistas prokonsuloj; ili procesu unu kontraŭ alia.
你们若问别的事,就可以照常例聚集断定。
Sed se vi faras esploron pri io alia, tio decidiĝos en la laŭleĝa kunveno.
今日的扰乱本是无缘无故,我们难免被查问。论到这样聚众,我们也说不出所以然来。
Ĉar estas danĝero, ke oni akuzos nin pri tumulto rilate la hodiaŭan aferon, pro manko de motivo; kaj rilate ĝin, ni ne povos pravigi ĉi tiun homamasiĝon.
说了这话,便叫众人散去。
Kaj tion dirinte, li dissendis la kunvenintojn.