Acts 12

那时,希律王下手苦害教会中几个人,
Kaj ĉirkaŭ tiu tempo la reĝo Herodo etendis siajn manojn, por premi iujn el la eklezianoj.
用刀杀了约翰的哥哥雅各。
Kaj li mortigis per glavo Jakobon, la fraton de Johano.
他见犹太人喜欢这事,又去捉拿彼得。那时正是除酵的日子。
Kaj vidinte, ke tio plaĉas al la Judoj, li plue aldonis la areston de Petro. Kaj tiam estis la tagoj de macoj.
希律拿了彼得,收在监里,交付四班兵丁看守,每班四个人,意思要在逾越节后把他提出来,当著百姓办他。
Kaj kaptinte lin, li metis lin en malliberejon, transdonante lin al kvar kvaroj da soldatoj, por gardi lin, intencante elkonduki lin post la Pasko al la popolo.
于是彼得被囚在监里;教会却为他切切的祷告 神。
Tial Petro estis gardata en la malliberejo; sed preĝo por li estis fervore farata de la eklezio al Dio.
希律将要提他出来的前一夜,彼得被两条铁鍊锁著,睡在两个兵丁当中;看守的人也在门外看守。
Kaj kiam Herodo intencis elkonduki lin, en tiu sama nokto Petro dormis inter du soldatoj, ligite per du katenoj; kaj gardistoj antaŭ la pordoj gardis la malliberejon.
忽然,有主的一个使者站在旁边,屋里有光照耀,天使拍彼得的肋旁,拍醒了他,说:快快起来!那铁鍊就从他手上脱落下来。
Kaj jen apudstaris anĝelo de la Eternulo, kaj lumo ekbrilis en la ĉambro; kaj li frapis la flankon de Petro, kaj vekis lin, dirante: Leviĝu rapide. Kaj liaj katenoj defalis de liaj manoj.
天使对他说:束上带子,穿上鞋。他就那样做。天使又说:披上外衣,跟著我来。
Kaj la anĝelo diris al li: Zonu vin, kaj alligu viajn sandalojn. Kaj li faris tion. Kaj li diris al li: Ĵetu ĉirkaŭ vin vian mantelon kaj sekvu min.
彼得就出来跟著他,不知道天使所做是真的,只当见了异象。
Kaj li eliris, kaj sekvis; kaj li ne sciis, ke reala estas tio, kion faris la anĝelo, sed li pensis, ke li vidas vizion.
过了第一层第二层监牢,就来到临街的铁门,那门自己开了。他们出来,走过一条街,天使便离开他去了。
Kaj trapasinte la unuan postenon kaj la duan, ili venis al la fera pordego, kiu kondukas en la urbon; kaj ĝi malfermiĝis al ili propramove; kaj ili eliris, kaj pasis laŭlonge de unu strato; kaj la anĝelo tuj foriris de li.
彼得醒悟过来,说:我现在真知道主差遣他的使者,救我脱离希律的手和犹太百姓一切所盼望的。
Kaj Petro, rekonsciiĝinte, diris: Nun mi certe scias, ke la Eternulo elsendis Sian anĝelon kaj liberigis min el la mano de Herodo kaj el la tuta atendado de la popolo Juda.
想了一想,就往那称呼马可的约翰、他母亲马利亚家去,在那里有好些人聚集祷告。
Kaj pripensinte, li venis al la domo de Maria, la patrino de Johano, alnomata Marko, kie estis multaj kunvenintaj kaj preĝantaj.
彼得敲外门,有一个使女,名叫罗大,出来探听,
Kaj kiam li frapis ĉe la pordo de la pordego, venis knabino nomata Roda, por aŭskulti,
听得是彼得的声音,就欢喜的顾不得开门,跑进去告诉众人说:彼得站在门外。
kaj rekonante la voĉon de Petro, ŝi pro ĝojo ne malfermis la pordegon, sed enkuris, kaj diris, ke Petro staras antaŭ la pordego.
他们说:你是疯了!使女极力的说:真是他!他们说:必是他的天使!
Kaj oni diris al ŝi: Vi frenezas. Sed ŝi persiste certigis, ke tiel estas. Kaj ili diris: Ĝi estas lia anĝelo.
彼得不住的敲门。他们开了门,看见他,就甚惊奇。
Sed Petro daŭrigis la frapadon; kaj ili, malferminte, vidis lin, kaj miregis.
彼得摆手,不要他们作声,就告诉他们主怎样领他出监;又说:你们把这事告诉雅各和众弟兄。于是出去,往别处去了。
Sed li gestis per la mano, ke ili silentu, kaj rakontis al ili, kiamaniere la Eternulo elkondukis lin el la malliberejo. Kaj li diris: Sciigu pri tio Jakobon kaj la fratojn. Kaj li foriris, kaj iris al alia loko.
到了天亮,兵丁扰乱得很,不知道彼得往那里去了。
Kaj kiam tagiĝis, fariĝis inter la soldatoj ne malgranda ekscitiĝo, kio fariĝis kun Petro.
希律找他,找不著,就审问看守的人,吩咐把他们拉去杀了。后来希律离开犹太,下凯撒利亚去,住在那里。
Kaj Herodo, serĉinte kaj ne trovinte lin, ekzamenis la gardistojn, kaj ordonis forkonduki ilin al morto. Kaj li vojaĝis el Judujo al Cezarea, kaj tie restis iom da tempo.
希律恼怒泰尔、西顿的人。他们那一带地方是从王的地土得粮,因此就托了王的内侍臣伯拉斯都的情,一心来求和。
Kaj li estis tre kolera kontraŭ la homoj de Tiro kaj Cidon; kaj ili venis unuanime al li, kaj, akirinte la favoron de Blasto, la reĝa ĉambelano, petis pacon, ĉar ilia lando estis nutrata de la lando de la reĝo.
希律在所定的日子,穿上朝服,坐在位上,对他们讲论一番。
Kaj en difinita tago Herodo, vestita en reĝaj vestoj, sidis sur tribunala seĝo kaj deklamis al ili.
百姓喊著说:这是 神的声音,不是人的声音。
Kaj la popolo kriis: Ĝi estas voĉo de dio, kaj ne de homo.
希律不归荣耀给 神,所以主的使者立刻罚他,他被虫所咬,气就绝了。
Kaj anĝelo de la Eternulo tuj frapis lin, pro tio, ke li ne donis al Dio la gloron; kaj manĝate de vermoj, li senspiriĝis.
 神的道日见兴旺,越发广传。
Sed la vorto de Dio kreskis kaj pligrandiĝis.
巴拿巴和扫罗办完了他们供给的事,就从耶路撒冷回来,带著称呼马可的约翰同去。
Kaj Barnabas kaj Saŭlo revenis de Jerusalem, plenuminte sian servadon, kondukante kun si Johanon, kiu estis alnomata Marko.