II Samuel 9

大卫问说:「扫罗家还有剩下的人没有?我要因约拿单的缘故向他施恩。」
Kaj David diris: Ĉu ekzistas ankoraŭ iu, kiu restis el la domo de Saul, ke mi povu fari al li favorkoraĵon pro Jonatan?
扫罗家有一个仆人,名叫洗巴,有人叫他来见大卫,王问他说:「你是洗巴吗?」回答说:「仆人是。」
El la domo de Saul estis servanto, kies nomo estis Ciba; kaj oni vokis lin al David, kaj la reĝo diris al li: Ĉu vi estas Ciba? Kaj tiu respondis: Mi, via sklavo.
王说:「扫罗家还有人没有?我要照 神的慈爱恩待他。」洗巴对王说:「还有约拿单的一个儿子,是瘸腿的。」
Tiam la reĝo diris: Ĉu ekzistas ankoraŭ iu el la domo de Saul, ke mi povu fari al li favorkoraĵon en la nomo de Dio? Kaj Ciba diris al la reĝo: Ekzistas ankoraŭ filo de Jonatan, lamulo.
王说:「他在哪里?」洗巴对王说:「他在罗底巴,亚米利的儿子玛吉家里。」
Kaj la reĝo diris al li: Kie li estas? Kaj Ciba diris al la reĝo: Jen li estas en la domo de Maĥir, filo de Amiel, en Lo-Debar.
于是大卫王打发人去,从罗底巴亚米利的儿子玛吉家里召了他来。
Tiam la reĝo David sendis, kaj venigis lin el la domo de Maĥir, filo de Amiel, el Lo-Debar.
扫罗的孙子、约拿单的儿子米非波设来见大卫,伏地叩拜。大卫说:「米非波设!」米非波设说:「仆人在此。」
Kaj venis Mefiboŝet, filo de Jonatan, filo de Saul, al David, kaj ĵetis sin vizaĝaltere kaj adorkliniĝis. Kaj David diris: Mefiboŝet! Kaj tiu diris: Jen mi estas, via sklavo.
大卫说:「你不要惧怕,我必因你父亲约拿单的缘故施恩与你,将你祖父扫罗的一切田地都归还你;你也可以常与我同席吃饭。」
Kaj David diris al li: Ne timu, ĉar mi estos por vi favorkora pro via patro Jonatan, kaj mi redonos al vi ĉiujn kampojn de via patro Saul, kaj vi manĝados ĉiam ĉe mia tablo.
米非波设又叩拜,说:「仆人算什么,不过如死狗一般,竟蒙王这样眷顾!」
Kaj tiu adorkliniĝis, kaj diris: Kio estas via sklavo, ke vi vin turnas al senviva hundo, kiel mi estas?
王召了扫罗的仆人洗巴来,对他说:「我已将属扫罗和他的一切家产都赐给你主人的儿子了。
Kaj la reĝo alvokis Ciban, la servanton de Saul, kaj diris al li: Ĉion, kio apartenis al Saul kaj al lia tuta domo, mi donas al la filo de via sinjoro;
你和你的众子、仆人要为你主人的儿子米非波设耕种田地,把所产的拿来供他食用;他却要常与我同席吃饭。」洗巴有十五个儿子,二十个仆人。
prilaboradu do por li la teron, vi kaj viaj filoj kaj viaj servantoj, kaj rikoltadu, por ke la filo de via sinjoro havu panon por manĝado; sed Mefiboŝet, filo de via sinjoro, manĝados ĉiam ĉe mia tablo. Kaj Ciba havis dek kvin filojn kaj dudek servantojn.
洗巴对王说:「凡我主我王吩咐仆人的,仆人都必遵行。」王又说:「米非波设必与我同席吃饭,如王的儿子一样。」
Kaj Ciba diris al la reĝo: Ĉion, kion mia sinjoro la reĝo ordonas al sia sklavo, via sklavo faros. Kaj Mefiboŝet manĝados ĉe mia tablo egale al la filoj de la reĝo.
米非波设有一个小儿子,名叫米迦。凡住在洗巴家里的人都作了米非波设的仆人。
Mefiboŝet havis malgrandan filon, kies nomo estis Miĥa. Kaj ĉiuj, kiuj loĝis en la domo de Ciba, estis servantoj al Mefiboŝet.
于是米非波设住在耶路撒冷,常与王同席吃饭。他两腿都是瘸的。
Kaj Mefiboŝet loĝis en Jerusalem, ĉar li ĉiam manĝadis ĉe la tablo de la reĝo. Kaj li estis lama je siaj ambaŭ piedoj.