II Samuel 5

以色列众支派来到希伯崙见大卫,说:「我们原是你的骨肉。
Kaj venis ĉiuj triboj de Izrael al David en Ĥebronon, kaj diris jene: Jen ni estas via osto kaj via karno;
从前扫罗作我们王的时候,率领以色列人出入的是你;耶和华也曾应许你说:『你必牧养我的民以色列,作以色列的君。』」
jam antaŭe, kiam Saul estis reĝo super ni, vi estis la elkondukanto kaj enkondukanto de Izrael; kaj la Eternulo diris al vi: Vi paŝtos Mian popolon Izrael, kaj vi estos la estro super Izrael.
于是以色列的长老都来到希伯崙见大卫王,大卫在希伯崙耶和华面前与他们立约,他们就膏大卫作以色列的王。
Kaj venis ĉiuj plejaĝuloj de Izrael al la reĝo en Ĥebronon, kaj la reĝo David faris kun ili interligon en Ĥebron antaŭ la Eternulo; kaj ili sanktoleis Davidon reĝo super Izrael.
大卫登基的时候年三十岁,在位四十年;
La aĝon de tridek jaroj havis David, kiam li fariĝis reĝo; kvardek jarojn li reĝis.
在希伯崙作犹大王七年零六个月,在耶路撒冷作以色列和犹大王三十三年。
En Ĥebron li reĝis super Jehuda sep jarojn kaj ses monatojn, kaj en Jerusalem li reĝis tridek tri jarojn super la tuta Izrael kaj Jehuda.
大卫和跟随他的人到了耶路撒冷,要攻打住那地方的耶布斯人。耶布斯人对大卫说:「你若不赶出瞎子、瘸子,必不能进这地方」;心里想大卫决不能进去。
Kaj la reĝo kun siaj viroj iris al Jerusalem, kontraŭ la Jebusidojn, la loĝantojn de tiu lando. Sed ili diris al David: Vi ne eniros ĉi tien, ĉar blinduloj kaj lamuloj vin rebatos; tio signifis: David ne venos ĉi tien.
然而大卫攻取锡安的保障,就是大卫的城。
Sed David venkoprenis la fortikaĵon Cion, tio estas, la urbon de David.
当日,大卫说:「谁攻打耶布斯人,当上水沟攻打我心里所恨恶的瘸子、瞎子。」从此有俗语说:「在那里有瞎子、瘸子,他不能进屋去。」
Kaj David diris en tiu tago: Ĉiu, kiu frapas la Jebusidojn, ekstermu la akvotubojn, kaj la blindulojn kaj la lamulojn, kiujn malamas la animo de David. Tial oni diras: Blindulo kaj lamulo ne venos en la domon.
大卫住在保障里,给保障起名叫大卫城。大卫又从米罗以里,周围筑墙。
Kaj David ekloĝis en la fortikaĵo, kaj donis al ĝi la nomon: Urbo de David. Kaj David konstruis ĉirkaŭe, komencante de Milo kaj internen.
大卫日见强盛,因为耶和华─万军之 神与他同在。
Kaj David fariĝadis ĉiam pli kaj pli granda; kaj la Eternulo, Dio Cebaot, estis kun li.
推罗王希兰将香柏木运到大卫那里,又差遣使者和木匠、石匠给大卫建造宫殿。
Kaj Ĥiram, reĝo de Tiro, sendis senditojn al David, kaj cedrajn arbojn, kaj ĉarpentistojn kaj masonistojn; kaj ili konstruis domon al David.
大卫就知道耶和华坚立他作以色列王,又为自己的民以色列使他的国兴旺。
Kaj David konsciis, ke la Eternulo fortikigis lin kiel reĝon super Izrael, kaj ke Li altigis lian regnon pro Sia popolo Izrael.
大卫离开希伯崙之后,在耶路撒冷又立后妃,又生儿女。
Kaj David prenis ankoraŭ kromvirinojn kaj edzinojn el Jerusalem post sia veno el Ĥebron. Kaj naskiĝis al David ankoraŭ filoj kaj filinoj.
在耶路撒冷所生的儿子是沙母亚、朔罢、拿单、所罗门、
Jen estas la nomoj de tiuj, kiuj naskiĝis al li en Jerusalem: Ŝamua kaj Ŝobab kaj Natan kaj Salomono
益辖、以利书亚、尼斐、雅非亚、
kaj Jibĥar kaj Eliŝua kaj Nefeg kaj Jafia
以利沙玛、以利雅大、以利法列。
kaj Eliŝama kaj Eljada kaj Elifelet.
非利士人听见人膏大卫作以色列王,非利士众人就上来寻索大卫;大卫听见,就下到保障。
Kiam la Filiŝtoj aŭdis, ke oni sanktoleis Davidon reĝo super Izrael, ĉiuj Filiŝtoj iris, por serĉi Davidon. David aŭdis pri tio, kaj eniris en la fortikaĵon.
非利士人来了,布散在利乏音谷。
Kaj la Filiŝtoj venis kaj okupis lokon en la valo Refaim.
大卫求问耶和华说:「我可以上去攻打非利士人吗?你将他们交在我手里吗?」耶和华说:「你可以上去,我必将非利士人交在你手里。」
Kaj David demandis la Eternulon, dirante: Ĉu mi iru kontraŭ la Filiŝtojn? ĉu Vi transdonos ilin en mian manon? Kaj la Eternulo diris al David: Iru, ĉar Mi certe transdonos la Filiŝtojn en vian manon.
大卫来到巴力‧毗拉心,在那里击杀非利士人,说:「耶和华在我面前冲破敌人,如同水冲去一般。」因此称那地方为巴力‧毗拉心。
Tiam David venis al la loko Baal-Peracim, kaj David tie venkobatis ilin; kaj li diris: La Eternulo disbatis miajn malamikojn antaŭ mi, kiel oni disbatas akvon. Tial oni donis al tiu loko la nomon Baal-Peracim.
非利士人将偶像撇在那里,大卫和跟随他的人拿去了。
Kaj ili lasis tie siajn diojn, kaj forportis ilin David kaj liaj viroj.
非利士人又上来,布散在利乏音谷。
Kaj denove venis la Filiŝtoj kaj okupis lokon en la valo Refaim.
大卫求问耶和华;耶和华说:「不要一直地上去,要转到他们后头,从桑林对面攻打他们。
Kaj kiam David demandis la Eternulon, Li diris: Ne iru; turnu vin post ilin, kaj venu al ili de la flanko de la morusarboj;
你听见桑树梢上有脚步的声音,就要急速前去,因为那时耶和华已经在你前头去攻打非利士人的军队。」
kaj kiam vi ekaŭdos la sonon de paŝoj sur la supro de la morusarboj, tiam ataku; ĉar tiam la Eternulo eliris antaŭ vi, por frapi la tendaron de la Filiŝtoj.
大卫就遵著耶和华所吩咐的去行,攻打非利士人,从迦巴直到基色。
Kaj David faris tiel, kiel ordonis al li la Eternulo; kaj li venkobatis la Filiŝtojn de Geba ĝis Gezer.