II Samuel 20

在那里恰巧有一个匪徒,名叫示巴,是便雅悯人比基利的儿子。他吹角,说:「我们与大卫无分,与耶西的儿子无涉。以色列人哪,你们各回各家去吧!」
Troviĝis tie viro malbonaga, kies nomo estis Ŝeba, filo de Biĥri, Benjamenido; li ekblovis per trumpeto, kaj diris: Ni ne havas parton en David, ni ne havas heredaĵon en la filo de Jiŝaj: iru, Izraelidoj, ĉiu en sian tendon.
于是以色列人都离开大卫,跟随比基利的儿子示巴。但犹大人从约旦河直到耶路撒冷,都紧紧跟随他们的王。
Kaj ĉiuj Izraelidoj foriris de David, kaj sekvis Ŝeban, filon de Biĥri; sed la Judoj restis fidelaj al sia reĝo, de Jordan ĝis Jerusalem.
大卫王来到耶路撒冷,进了宫殿,就把从前留下看守宫殿的十个妃嫔禁闭在冷宫,养活她们,不与她们亲近。她们如同寡妇被禁,直到死的日子。
Kiam David venis en sian domon en Jerusalem, la reĝo prenis la dek kromvirinojn, kiujn li restigis, por gardi la domon, kaj metis ilin en gardejon; li donadis al ili vivrimedojn, sed li ne envenadis al ili. Kaj ili restis ŝlositaj ĝis la tago de sia morto, vivante kiel vidvinoj.
王对亚玛撒说:「要在三日之内将犹大人招聚了来,你也回到这里来。」你
Kaj la reĝo diris al Amasa: Kunvoku al mi la Judojn por la tria tago, kaj vi ankaŭ venu ĉi tien.
亚玛撒就去招聚犹大人,却耽延过了王所限的日期。
Amasa iris, por kunvoki la Judojn; sed li malfruis la templimon, kiu estis destinita al li.
大卫对亚比筛说:「现在恐怕比基利的儿子示巴加害于我们比押沙龙更甚。你要带领你主的仆人追赶他,免得他得了坚固城,躲避我们。」
Tiam David diris al Abiŝaj: Nun Ŝeba, filo de Biĥri, faros al ni pli da malbono, ol Abŝalom; prenu do vi la servantojn de via sinjoro, kaj postkuru lin, por ke li ne trovu fortikigitajn urbojn kaj ne ŝirmu sin kontraŭ niaj okuloj.
约押的人和基利提人、比利提人,并所有的勇士,都跟著亚比筛,从耶路撒冷出去追赶比基利的儿子示巴。
Kaj eliris post li la viroj de Joab kaj la Keretidoj kaj la Peletidoj kaj ĉiuj fortuloj; kaj ili eliris el Jerusalem, por postkuri Ŝeban, filon de Biĥri.
他们到了基遍的大磐石那里,亚玛撒来迎接他们。那时约押穿著战衣,腰束佩刀的带子,刀在鞘内;约押前行,刀从鞘内掉出来。
Kiam ili estis ĉe la granda ŝtono, kiu troviĝas en Gibeon, Amasa venis antaŭ ilin. Joab havis sur si striktan veston, kaj sur ĝi estis zonita glavo, kiu pendis en la glavingo ĉe lia lumbo kaj facile povis eliri kaj eniri.
约押左手拾起刀来,对亚玛撒说:「我兄弟,你好啊!」就用右手抓住亚玛撒的胡子,要与他亲嘴。
Kaj Joab diris al Amasa: Kiel vi fartas, mia frato? Kaj per la dekstra mano Joab prenis la barbon de Amasa, por kisi lin.
亚玛撒没有防备约押手里所拿的刀;约押用刀刺入他的肚腹,他的肠子流在地上,没有再刺他,就死了。约押和他兄弟亚比筛往前追赶比基利的儿子示巴。
Amasa ne atentis la glavon, kiu estis en la mano de Joab; kaj ĉi tiu frapis lin per ĝi en la ventron tiel, ke liaj internaĵoj elŝutiĝis sur la teron, kaj sen ripetita frapo li mortis. Poste Joab kaj lia frato Abiŝaj postkuris Ŝeban, filon de Biĥri.
有约押的一个少年人站在亚玛撒尸身旁边,对众人说:「谁喜悦约押,谁归顺大卫,就当跟随约押去。」
Ĉe la mortigito staris viro el la servantoj de Joab, kaj diris: Kiu amas Joabon kaj kiu estas por David, tiu sekvu Joabon.
亚玛撒在道路上滚在自己的血里。那人见众民经过都站住,就把亚玛撒的尸身从路上挪到田间,用衣服遮盖。
Amasa kuŝis rulita en sango meze de la vojo. Kiam tiu viro vidis, ke ĉiuj haltadis, li fortrenis Amasan de la vojo sur la kampon kaj ĵetis sur lin veston, ĉar li vidis, ke ĉiu, kiu venis al li, haltis.
尸身从路上挪移之后,众民就都跟随约押去追赶比基利的儿子示巴。
Kiam li estis forigita for de la vojo, ĉiuj iris post Joab, por postkuri Ŝeban, filon de Biĥri.
他走遍以色列各支派,直到伯‧玛迦的亚比拉,并比利人的全地;那些地方的人也都聚集跟随他。
Ĉi tiu trairis ĉiujn tribojn de Izrael, ĝis Abel kaj Bet-Maaĥa, kaj ĉiuj Beriidoj; kaj oni kolektiĝis, kaj sekvis lin.
约押和跟随的人到了伯‧玛迦的亚比拉,围困示巴,就对著城筑垒;跟随约押的众民用锤撞城,要使城塌陷。
Kaj ili venis, kaj eksieĝis lin en Abel-Bet-Maaĥa, kaj ŝutis ĉirkaŭ la urbo remparon, kiu atingis la muron; kaj la tuta popolo, kiu estis kun Joab, komencis detrui, por faligi la muron.
有一个聪明妇人从城上呼叫说:「听啊,听啊,请约押近前来,我好与他说话。」
Tiam ekkriis unu saĝa virino el la urbo: Aŭskultu, aŭskultu; diru, mi petas, al Joab, ke li alproksimiĝu ĉi tien, por ke mi parolu kun li.
约押就近前来,妇人问他说:「你是约押不是?」他说:「我是。」妇人说:「求你听婢女的话。」约押说:「我听。」
Kiam li alproksimiĝis al ŝi, la virino diris: Ĉu vi estas Joab? Li respondis: Mi. Kaj ŝi diris al li: Aŭskultu la vortojn de via sklavino. Li respondis: Mi aŭskultas.
妇人说:「古时有话说,当先在亚比拉求问,然后事就定妥。
Tiam ŝi diris: En antaŭaj tempoj oni diradis: Demandu la Abelanojn, kaj konforme al tio decidu.
我们这城的人在以色列人中是和平、忠厚的。你为何要毁坏以色列中的大城,吞灭耶和华的产业呢?」
Mi estas unu el la pacemaj kaj fidelaj urboj de Izrael; vi volas ruinigi urbon kaj patrinon en Izrael; por kio vi volas ekstermi posedaĵon de la Eternulo?
约押回答说:「我决不吞灭毁坏,
Tiam Joab respondis kaj diris: Mi tute, tute ne intencas ekstermi kaj ruinigi;
乃因以法莲山地的一个人─比基利的儿子示巴─举手攻击大卫王,你们若将他一人交出来,我便离城而去。」妇人对约押说:「那人的首级必从城墙上丢给你。」
ne tia estas la afero; sed unu viro de la monto de Efraim — Ŝeba, filo de Biĥri, estas lia nomo — levis sian manon kontraŭ la reĝon David; donu lin solan, kaj mi foriros de la urbo. Kaj la virino diris al Joab: Jen lia kapo estos ĵetita al vi trans la muron.
妇人就凭她的智慧去劝众人。他们便割下比基利的儿子示巴的首级,丢给约押。约押吹角,众人就离城而散,各归各家去了。约押回耶路撒冷,到王那里。
Kaj la virino venis al la tuta popolo kun sia saĝa parolo; kaj ili dehakis la kapon de Ŝeba, filo de Biĥri, kaj ĵetis al Joab. Tiam li ekblovis per trumpeto, kaj oni foriris de la urbo ĉiu al sia tendo; kaj Joab revenis Jerusalemon al la reĝo.
约押作以色列全军的元帅;耶何耶大的儿子比拿雅统辖基利提人和比利提人;
Joab estis super la tuta militistaro de Izrael; kaj Benaja, filo de Jehojada, super la Keretidoj kaj la Peletidoj;
亚多兰掌管服苦的人;亚希律的儿子约沙法作史官;
kaj Adoram super la impostoj; kaj Jehoŝafat, filo de Aĥilud, estis kronikisto;
示法作书记;撒督和亚比亚他作祭司长;
kaj Ŝeva estis skribisto; kaj Cadok kaj Ebjatar estis pastroj;
睚珥人以拉作大卫的宰相。
ankaŭ Ira, la Jairano, estis pastro ĉe David.