II Samuel 2

此后,大卫问耶和华说:「我上犹大的一个城去可以吗?」耶和华说:「可以。」大卫说:「我上哪一个城去呢?」耶和华说:「上希伯崙去。」
Post tio David demandis la Eternulon, dirante: Ĉu mi eniru en unu el la urboj de Jehuda? Kaj la Eternulo diris al li: Eniru. Kaj David diris: Kien mi eniru? Kaj Li respondis: En Ĥebronon.
于是大卫和他的两个妻─一个是耶斯列人亚希暖,一个是作过迦密人拿八妻的亚比该─都上那里去了。
Kaj David tien eniris, kune kun siaj edzinoj, Aĥinoam, la Jizreelanino, kaj Abigail, edzino de Nabal, la Karmelanino.
大卫也将跟随他的人和他们各人的眷属一同带上去,住在希伯崙的城邑中。
Ankaŭ siajn virojn, kiuj estis kun li, David alkondukis, ĉiun kun lia domo; kaj ili ekloĝis en la urboj de Ĥebron.
犹大人来到希伯崙,在那里膏大卫作犹大家的王。有人告诉大卫说:「葬埋扫罗的是基列‧雅比人。」
Tiam venis la viroj de Jehuda kaj sanktoleis tie Davidon kiel reĝon super la domo de Jehuda. Kiam oni sciigis al David, ke la loĝantoj de Jabeŝ en Gilead enterigis Saulon,
大卫就差人去见基列‧雅比人,对他们说:「你们厚待你们的主─扫罗,将他葬埋。愿耶和华赐福与你们!
David sendis senditojn al la loĝantoj de Jabeŝ en Gilead, kaj dirigis al ili: Estu benataj de la Eternulo pro tio, ke vi faris tiun favorkoraĵon al via sinjoro, al Saul, kaj enterigis lin;
你们既行了这事,愿耶和华以慈爱诚实待你们,我也要为此厚待你们。
nun la Eternulo faru al vi favorkoraĵon kaj justaĵon; kaj mi ankaŭ repagos al vi tiun bonaĵon, kiun vi faris;
现在你们的主─扫罗死了,犹大家已经膏我作他们的王,所以你们要刚强奋勇。」
nun fortiĝu viaj manoj, kaj estu kuraĝaj; ĉar mortis via sinjoro Saul, sed jam min sanktoleis la Judoj kiel reĝon super ili.
扫罗的元帅尼珥的儿子押尼珥,曾将扫罗的儿子伊施波设带过河,到玛哈念,
Dume Abner, filo de Ner, militestro de Saul, prenis Iŝ-Boŝeton, filon de Saul, kaj transkondukis lin en Maĥanaimon,
立他作王,治理基列、亚书利、耶斯列、以法莲、便雅悯,和以色列众人。
kaj starigis lin kiel reĝon super Gilead kaj super la Aŝuridoj kaj super Jizreel kaj super Efraim kaj super Benjamen kaj super la tuta Izrael.
扫罗的儿子伊施波设登基的时候年四十岁,作以色列王二年;惟独犹大家归从大卫。
Iŝ-Boŝet, filo de Saul, havis la aĝon de kvardek jaroj, kiam li fariĝis reĝo de Izrael, kaj du jarojn li reĝis. Nur la domo de Jehuda sekvis Davidon.
大卫在希伯崙作犹大家的王,共七年零六个月。
La daŭro de la tempo, dum kiu David estis reĝo en Ĥebron super la domo de Jehuda, estis sep jaroj kaj ses monatoj.
尼珥的儿子押尼珥和扫罗的儿子伊施波设的仆人从玛哈念出来,往基遍去。
Kaj Abner, filo de Ner, kun la servantoj de Iŝ-Boŝet, filo de Saul, eliris el Maĥanaim en Gibeonon.
洗鲁雅的儿子约押和大卫的仆人也出来,在基遍池旁与他们相遇;一班坐在池这边,一班坐在池那边。
Kaj Joab, filo de Ceruja, kun la servantoj de David, eliris kaj renkontiĝis kun ili ĉe la akvejo de Gibeon; kaj sidiĝis unuj ĉe unu flanko de la akvejo, kaj la aliaj ĉe la dua flanko de la akvejo.
押尼珥对约押说:「让少年人起来,在我们面前戏耍吧!」约押说:「可以。」
Kaj Abner diris al Joab: La junuloj leviĝu, kaj amuziĝu antaŭ ni. Kaj Joab diris: Ili leviĝu.
就按著定数起来:属扫罗儿子伊施波设的便雅悯人过去十二名,大卫的仆人也过去十二名,
Kaj leviĝis kaj eliris dek du de la flanko de Benjamen kaj de Iŝ-Boŝet, filo de Saul, kaj dek du el la servantoj de David.
彼此揪头,用刀刺肋,一同仆倒。所以,那地叫作希利甲‧哈素林,就在基遍。
Kaj ili kaptis ĉiu la kapon de sia kontraŭulo kaj enpikis sian glavon en la flankon de sia kontraŭulo, kaj ili falis kune. Tial oni donis al tiu loko la nomon Kampo de la Fortuloj en Gibeon.
那日的战事凶猛,押尼珥和以色列人败在大卫的仆人面前。
Kaj fariĝis tre kruela batalo en tiu tago; kaj frapitaj estis Abner kaj la Izraelidoj antaŭ la servantoj de David.
在那里有洗鲁雅的三个儿子:约押、亚比筛、亚撒黑。亚撒黑脚快如野鹿一般;
Kaj tie estis tri filoj de Ceruja: Joab kaj Abiŝaj kaj Asahel; Asahel estis rapidpieda kiel gazelo sur la kampo.
亚撒黑追赶押尼珥,直追赶他不偏左右。
Kaj Asahel postkuris Abneron, kaj, ne flankiĝante dekstren nek maldekstren, sekvis Abneron.
押尼珥回头说:「你是亚撒黑吗?」回答说:「是。」
Abner turniĝis malantaŭen, kaj diris: Ĉu vi estas Asahel? Kaj tiu respondis: Mi.
押尼珥对他说:「你或转向左转向右,拿住一个少年人,剥去他的战衣。」亚撒黑却不肯转开不追赶他。
Tiam Abner diris al li: Flankeniĝu dekstren aŭ maldekstren, kaj kaptu al vi unu el la junuloj, kaj prenu al vi liajn armilojn. Sed Asahel ne volis cedi de li.
押尼珥又对亚撒黑说:「你转开不追赶我吧!我何必杀你呢?若杀你,有什么脸见你哥哥约押呢?」
Abner denove diris al Asahel: Forcedu de mi; por kio mi batu vin sur la teron? kaj kiel mi poste montros mian vizaĝon al via frato Joab?
亚撒黑仍不肯转开。故此,押尼珥就用枪鐏刺入他的肚腹,甚至枪从背后透出,亚撒黑就在那里仆倒而死。众人赶到亚撒黑仆倒而死的地方,就都站住。
Sed tiu ne volis foriĝi. Tiam Abner ekbatis lin per la malantaŭa fino de la lanco en la ventron tiel, ke la lanco eliris tra lia malantaŭa parto; kaj li tie falis, kaj mortis sur la sama loko. Kaj ĉiu, kiu venis al la loko, kie Asahel falis kaj mortis, haltis.
约押和亚比筛追赶押尼珥,日落的时候,到了通基遍旷野的路旁,基亚对面的亚玛山。
Kaj Joab kaj Abiŝaj postkuris Abneron. Kiam la suno malleviĝis, ili venis al la monteto Ama, kiu estas kontraŭ Giaĥ sur la vojo al la dezerto Gibeona.
便雅悯人聚集,跟随押尼珥站在一个山顶上。
Kaj la Benjamenidoj kolektiĝis ĉirkaŭ Abner kaj formis unu taĉmenton kaj stariĝis sur la supro de unu monteto.
押尼珥呼叫约押说:「刀剑岂可永远杀人吗?你岂不知终久必有苦楚吗?你要等何时才叫百姓回去、不追赶弟兄呢?」
Tiam Abner ekkriis al Joab, kaj diris: Ĉu eterne manĝados la glavo? ĉu vi ne scias, kiel maldolĉaj estos la sekvoj? kiel longe vi ne ordonos al la popolo ĉesigi la atakadon de siaj fratoj?
约押说:「我指著永生的 神起誓:你若不说戏耍的那句话,今日早晨百姓就回去,不追赶弟兄了。」
Kaj Joab respondis: Kiel vivas la Eternulo, se vi ne estus elvokinta, tiam ankoraŭ matene la popolo ĉesus atakadi ĉiu sian fraton.
于是约押吹角,众民就站住,不再追赶以色列人,也不再打仗了。
Kaj Joab ekblovis per trumpeto, kaj la tuta popolo haltis kaj ne persekutis plu la Izraelidojn kaj ne plu batalis.
押尼珥和跟随他的人整夜经过亚拉巴,过约旦河,走过毕伦,到了玛哈念。
Abner kaj liaj viroj marŝis sur la ebenaĵo tiun tutan nokton kaj transiris Jordanon kaj trairis la tutan Bitronon kaj venis en Maĥanaimon.
约押追赶押尼珥回来,聚集众民,见大卫的仆人中缺少了十九个人和亚撒黑。
Kaj Joab revenis de la persekutado de Abner kaj kolektis la tutan popolon; kaj mankis el la servantoj de David dek naŭ viroj kaj Asahel.
但大卫的仆人杀了便雅悯人和跟随押尼珥的人,共三百六十名。
Sed la servantoj de David frapis el la Benjamenidoj kaj el la viroj de Abner tricent sesdek virojn, kiuj mortis.
众人将亚撒黑送到伯利恒,葬在他父亲的坟墓里。约押和跟随他的人走了一夜,天亮的时候到了希伯崙。
Kaj ili levis Asahelon, kaj enterigis lin en la tombo de lia patro, kiu estas en Bet-Leĥem. Kaj Joab kaj liaj viroj iris dum la tuta nokto, kaj la mateno trafis ilin en Ĥebron.