II Samuel 16

大卫刚过山顶,见米非波设的仆人洗巴拉著备好了的两匹驴,驴上驮著二百面饼,一百葡萄饼,一百个夏天的果饼,一皮袋酒来迎接他。
Kiam David iom malsupreniris de la supro, jen venis al li renkonte Ciba, la servanto de Mefiboŝet, kun paro da selitaj azenoj, sur kiuj estis ducent panoj kaj cent sekvinberaj kukoj kaj cent sekigitaj fruktoj kaj felsako kun vino.
王问洗巴说:「你带这些来是什么意思呢?」洗巴说:「驴是给王的家眷骑的;面饼和夏天的果饼是给少年人吃的;酒是给在旷野疲乏人喝的。」
Kaj la reĝo diris al Ciba: Por kio tio estas kun vi? Kaj Ciba respondis: La azenoj estas por la domo de la reĝo, por rajdi sur ili, kaj la pano kaj la fruktoj por la servantoj por manĝi, kaj la vino por trinki por la laciĝintoj en la dezerto.
王问说:「你主人的儿子在哪里呢?」洗巴回答王说:「他仍在耶路撒冷,因他说:『以色列人今日必将我父的国归还我。』」
Kaj la reĝo diris: Kie estas la filo de via sinjoro? Ciba respondis al la reĝo: Li sidas en Jerusalem, ĉar li diras: Nun la domo de Izrael redonos al mi la regnon de mia patro.
王对洗巴说:「凡属米非波设的都归你了。」洗巴说:「我叩拜我主我王,愿我在你眼前蒙恩。」
Tiam la reĝo diris al Ciba: Nun al vi apartenu ĉio, kion havas Mefiboŝet. Kaj Ciba diris: Mi adorkliniĝas; mi akiru vian favoron, mia sinjoro, ho reĝo.
大卫王到了巴户琳,见有一个人出来,是扫罗族基拉的儿子,名叫示每。他一面走一面咒骂,
Kiam la reĝo David venis ĝis Baĥurim, jen el tie eliras viro el la familio de la domo de Saul; lia nomo estis Ŝimei, filo de Gera; elirante, li senĉese insultadis.
又拿石头砍大卫王和王的臣仆;众民和勇士都在王的左右。
Li ĵetis ŝtonojn sur Davidon kaj sur ĉiujn servantojn de la reĝo David; la tuta popolo kaj ĉiuj fortuloj estis dekstre kaj maldekstre de li.
示每咒骂说:「你这流人血的坏人哪,去吧去吧!
Kaj tiel parolis Ŝimei, insultante: For, for, sangavidulo, malbonagulo!
你流扫罗全家的血,接续他作王;耶和华把这罪归在你身上,将这国交给你儿子押沙龙。现在你自取其祸,因为你是流人血的人。」
la Eternulo revenigis sur vin la tutan sangon de la domo de Saul, sur kies loko vi fariĝis reĝo, kaj la Eternulo transdonis la regnon en la manon de via filo Abŝalom; tion vi havas pro via malboneco, ĉar vi estas sangavidulo.
洗鲁雅的儿子亚比筛对王说:「这死狗岂可咒骂我主我王呢?求你容我过去,割下他的头来。」
Tiam Abiŝaj, filo de Ceruja, diris al la reĝo: Kial insultu tiu senviva hundo mian sinjoron, la reĝon? permesu al mi iri kaj dehaki lian kapon.
王说:「洗鲁雅的儿子,我与你们有何关涉呢?他咒骂是因耶和华吩咐他说:『你要咒骂大卫。』如此,谁敢说你为什么这样行呢?」
Sed la reĝo diris: Kiel tio koncernas min kaj vin, filoj de Ceruja? li insultu; ĉar la Eternulo diris al li: Insultu Davidon. Kiu povas diri: Kial vi tion faras?
大卫又对亚比筛和众臣仆说:「我亲生的儿子尚且寻索我的性命,何况这便雅悯人呢?由他咒骂吧!因为这是耶和华吩咐他的。
Kaj David diris al Abiŝaj kaj al ĉiuj siaj servantoj: Jen mia filo, kiu eliris el mia interno, atencas mian animon; tiom pli tion povas fari nun la Benjamenido; lasu lin, kaj li insultu, ĉar la Eternulo tion ordonis al li.
或者耶和华见我遭难,为我今日被这人咒骂,就施恩与我。」
Eble la Eternulo vidos mian mizeron, kaj la Eternulo repagos al mi bonon anstataŭ lia hodiaŭa insultado.
于是大卫和跟随他的人往前行走。示每在大卫对面山坡,一面行走一面咒骂,又拿石头砍他,拿土扬他。
Kaj David kun siaj homoj daŭrigis sian vojon. Kaj Ŝimei iris laŭ la deklivo de la monto, kontraŭ li, iris kaj insultis, ĵetadis ŝtonojn sur lin, kaj ŝutadis sur lin teron.
王和跟随他的众人疲疲乏乏地到了一个地方,就在那里歇息歇息。
La reĝo kaj la tuta popolo, kiu estis kun li, venis lacaj kaj ripozis tie.
押沙龙和以色列众人来到耶路撒冷;亚希多弗也与他同来。
Dume Abŝalom kaj ĉiuj Izraelidoj venis en Jerusalemon, kaj Aĥitofel kun li.
大卫的朋友亚基人户筛去见押沙龙,对他说:「愿王万岁!愿王万岁!」
Kiam Ĥuŝaj, la Arkano, amiko de David, venis al Abŝalom, li diris al Abŝalom: Vivu la reĝo! vivu la reĝo!
押沙龙问户筛说:「这是你恩待朋友么?为什么不与你的朋友同去呢?」
Kaj Abŝalom diris al Ĥuŝaj: Tia estas via amo al via amiko! kial vi ne iris kun via amiko?
户筛对押沙龙说:「不然,耶和华和这民,并以色列众人所拣选的,我必归顺他,与他同住。
Sed Ĥuŝaj respondis al Abŝalom: Ne, sed kiun elektis la Eternulo kaj ĉi tiu popolo kaj ĉiuj Izraelidoj, al tiu mi apartenos, kaj kun li mi restos.
再者,我当服事谁呢?岂不是前王的儿子吗?我怎样服事你父亲,也必照样服事你。」
Due, kiun mi servos? ĉu ne lian filon? kiel mi servis vian patron, tiel mi estos al vi.
押沙龙对亚希多弗说:「你们出个主意,我们怎样行才好?」
Tiam Abŝalom diris al Aĥitofel: Konsiliĝu inter vi, kion ni devas fari.
亚希多弗对押沙龙说:「你父所留下看守宫殿的妃嫔,你可以与她们亲近。以色列众人听见你父亲憎恶你,凡归顺你人的手就更坚强。」
Kaj Aĥitofel diris al Abŝalom: Eniru al la kromvirinoj de via patro, kiujn li restigis, por gardi la domon. Kiam ĉiuj Izraelidoj aŭdos, ke vi abomenigis al vi vian patron, tiam fortiĝos la manoj de ĉiuj, kiuj estas kun vi.
于是人为押沙龙在宫殿的平顶上支搭帐棚;押沙龙在以色列众人眼前,与他父的妃嫔亲近。
Tiam oni starigis por Abŝalom tendon sur la tegmento, kaj Abŝalom eniris al la kromvirinoj de sia patro antaŭ la okuloj de ĉiuj Izraelidoj.
那时亚希多弗所出的主意好像人问 神的话一样;他昔日给大卫,今日给押沙龙所出的主意,都是这样。
La konsiloj de Aĥitofel, kiujn li donadis en tiu tempo, havis tian valoron, kiel se oni demandus la decidon de Dio; tiaj estis ĉiuj konsiloj de Aĥitofel, kiel por David, tiel ankaŭ por Abŝalom.