II Samuel 10

此后,亚扪人的王死了,他儿子哈嫩接续他作王。
Okazis poste, ke mortis la reĝo de la Amonidoj, kaj lia filo Ĥanun fariĝis reĝos anstataŭ li.
大卫说:「我要照哈嫩的父亲拿辖厚待我的恩典厚待哈嫩。」于是大卫差遣臣仆,为他丧父安慰他。大卫的臣仆到了亚扪人的境内。
Tiam David diris: Mi estos favorkora al Ĥanun, filo de Naĥaŝ, konforme al tio, kiel lia patro agis favorkore koncerne min. Kaj David sendis, por konsoli lin per siaj servantoj pri lia patro. Kaj la servantoj de David venis en la landon de la Amonidoj.
但亚扪人的首领对他们的主哈嫩说:「大卫差人来安慰你,你想他是尊敬你父亲吗?他差臣仆来不是详察窥探、要倾覆这城吗?」
Sed la eminentuloj de la Amonidoj diris al sia sinjoro Ĥanun: Ĉu efektive David deziras honori vian patron antaŭ vi, ke li sendis al vi konsolantojn? ĉu ne por pristudi la urbon, esplorrigardi kaj ruinigi ĝin, David sendis al vi siajn servantojn?
哈嫩便将大卫臣仆的胡须剃去一半,又割断他们下半截的衣服,使他们露出下体,打发他们回去。
Tiam Ĥanun prenis la servantojn de David, kaj forrazis al ili duonon de la barbo, kaj detranĉis iliajn vestojn ĝis duono, ĝis la lumboj, kaj foririgis ilin.
有人告诉大卫,他就差人去迎接他们,(因为他们甚觉羞耻),告诉他们说:「可以住在耶利哥,等到胡须长起再回来。」
Kiam oni tion raportis al David, li sendis al ili renkonte, ĉar tiuj homoj tre hontis. Kaj la reĝo diris: Restu en Jeriĥo, ĝis rekreskos viaj barboj, kaj tiam revenu.
亚扪人知道大卫憎恶他们,就打发人去,招募伯‧利合的亚兰人和琐巴的亚兰人,步兵二万,与玛迦王的人一千、陀伯人一万二千。
Kiam la Amonidoj vidis, ke ili indignigis Davidon, tiam la Amonidoj sendis kaj dungis Sirianojn el Bet-Reĥob kaj Sirianojn el Coba, dudek mil piedirantojn, kaj de la reĝo de Maaĥa mil homojn kaj de Tob dek du mil homojn.
大卫听见了,就差派约押统带勇猛的全军出去。
Kiam David aŭdis pri tio, li sendis Joabon kaj la tutan armeon da kuraĝuloj.
亚扪人出来,在城门前摆阵;琐巴与利合的亚兰人、陀伯人,并玛迦人,另在郊野摆阵。
Kaj eliris la Amonidoj kaj batalaranĝiĝis ĉe la enirejo de la pordego; kaj la Sirianoj el Coba kaj el Reĥob kaj la viroj de Tob kaj de Maaĥa estis aparte, sur la kampo.
约押看见敌人在他前后摆阵,就从以色列军中挑选精兵,使他们对著亚兰人摆阵。
Kiam Joab vidis, ke li havos kontraŭ si batalon antaŭe kaj malantaŭe, li faris elekton el ĉiuj plejbravuloj en Izrael kaj batalaranĝis ilin kontraŭ la Sirianoj;
其余的兵交与他兄弟亚比筛,对著亚扪人摆阵。
kaj la ceteran parton de la popolo li komisiis al sia frato Abiŝaj, kaj batalaranĝis ilin kontraŭ la Amonidoj.
约押对亚比筛说:「亚兰人若强过我,你就来帮助我;亚扪人若强过你,我就去帮助你。
Kaj li diris: Se la Sirianoj superfortos min, tiam vi donos al mi helpon; sed se la Amonidoj superfortos vin, tiam mi iros, por helpi vin.
我们都当刚强,为本国的民和 神的城邑作大丈夫。愿耶和华凭他的意旨而行!」
Estu kuraĝa, kaj ni tenu nin forte por nia popolo kaj por la urboj de nia Dio; kaj la Eternulo faru tion, kio plaĉos al Li.
于是,约押和跟随他的人前进攻打亚兰人;亚兰人在约押面前逃跑。
Kaj Joab, kun la popolo, kiu estis kun li, komencis la batalon kontraŭ la Sirianoj; kaj ĉi tiuj forkuris antaŭ li.
亚扪人见亚兰人逃跑,他们也在亚比筛面前逃跑进城。约押就离开亚扪人那里,回耶路撒冷去了。
Kiam la Amonidoj vidis, ke la Sirianoj forkuris, ili ankaŭ forkuris antaŭ Abiŝaj, kaj foriris en la urbon. Tiam Joab returnis sin de la Amonidoj, kaj venis Jerusalemon.
亚兰人见自己被以色列人打败,就又聚集。
Kiam la Sirianoj vidis, ke ili estas venkobatitaj de la Izraelidoj, ili kolektiĝis en unu loko.
哈大底谢差遣人,将大河那边的亚兰人调来;他们到了希兰,哈大底谢的将军朔法率领他们。
Kaj Hadadezer sendis, kaj elirigis la Sirianojn transriverajn; kaj ili venis en Ĥelamon; kaj Ŝobaĥ, militestro de Hadadezer, ilin kondukis.
有人告诉大卫,他就聚集以色列众人,过约旦河,来到希兰。亚兰人迎著大卫摆阵,与他打仗。
Kiam tio estis raportita al David, li kolektis ĉiujn Izraelidojn, kaj transiris Jordanon kaj venis en Ĥelamon. Kaj la Sirianoj aranĝis sin kontraŭ David kaj ekbatalis kontraŭ li.
亚兰人在以色列人面前逃跑;大卫杀了亚兰七百辆战车的人,四万马兵,又杀了亚兰的将军朔法。
Kaj la Sirianoj forkuris antaŭ Izrael, kaj David mortigis el la Sirianoj sepcent ĉaristojn kaj kvardek mil rajdantojn; ankaŭ Ŝobaĥon, la militestron, li frapis, kaj tiu mortis tie.
属哈大底谢的诸王见自己被以色列人打败,就与以色列人和好,归服他们。于是亚兰人不敢再帮助亚扪人了。
Kiam ĉiuj reĝoj, kiuj servis Hadadezeron, vidis, ke ili estas venkobatitaj de la Izraelidoj, ili faris pacon kun la Izraelidoj kaj submetiĝis al ili. Kaj la Sirianoj timis helpi plu al la Amonidoj.