II Kings 9

先知以利沙叫了一个先知门徒来,吩咐他说:「你束上腰,手拿这瓶膏油往基列的拉末去。
La profeto Eliŝa alvokis unu el la profetidoj, kaj diris al li: Zonu viajn lumbojn, kaj prenu en vian manon ĉi tiun vazon kun oleo, kaj iru en Ramoton en Gilead.
到了那里,要寻找宁示的孙子、约沙法的儿子耶户,使他从同僚中起来,带他进严密的屋子,
Kiam vi venos tien, elserĉu tie Jehun, filon de Jehoŝafat, filo de Nimŝi, kaj aliru kaj starigu lin el meze de liaj fratoj kaj enkonduku lin en la plej internan ĉambron.
将瓶里的膏油倒在他头上,说:『耶和华如此说:我膏你作以色列王。』说完了,就开门逃跑,不要迟延。」
Kaj prenu la vazon kun la oleo kaj verŝu sur lian kapon, kaj diru: Tiele diras la Eternulo: Mi sanktoleis vin reĝo super Izrael. Poste malfermu la pordon kaj forkuru, ne prokrastu.
于是那少年先知往基列的拉末去了。
Kaj iris la junulo, la junulo la profeto, al Ramot en Gilead.
到了那里,看见众军长都坐著,就说:「将军哪,我有话对你说。」耶户说:「我们众人里,你要对哪一个说呢?」回答说:「将军哪,我要对你说。」
Kiam li venis, li vidis, ke sidas la militestroj. Kaj li diris: Mi havas ion por diri al vi, ho estro. Kaj Jehu diris: Al kiu el ni ĉiuj? Li respondis: Al vi, ho estro.
耶户就起来,进了屋子,少年人将膏油倒在他头上,对他说:「耶和华─以色列的 神如此说:『我膏你作耶和华民以色列的王。
Tiu leviĝis kaj iris en la domon. Li verŝis la oleon sur lian kapon, kaj diris: Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael: Mi sanktoleis vin reĝo super la popolo de la Eternulo, super Izrael.
你要击杀你主人亚哈的全家,我好在耶洗别身上伸我仆人众先知和耶和华一切仆人流血的冤。
Kaj vi ekstermos la domon de via sinjoro Aĥab, por ke Mi venĝu la sangon de Miaj servantoj, la profetoj, kaj la sangon de ĉiuj servantoj de la Eternulo, verŝitajn de la mano de Izebel.
亚哈全家必都灭亡,凡属亚哈的男丁,无论是困住的、自由的,我必从以色列中剪除,
Kaj pereos la tuta domo de Aĥab; kaj Mi ekstermos ĉe Aĥab ĉiun virseksulon, malliberulon kaj liberulon en Izrael.
使亚哈的家像尼八儿子耶罗波安的家,又像亚希雅儿子巴沙的家。
Kaj mi faros al la domo de Aĥab kiel al la domo de Jerobeam, filo de Nebat, kaj kiel al la domo de Baaŝa, filo de Aĥija.
耶洗别必在耶斯列田里被狗所吃,无人葬埋。』」说完了,少年人就开门逃跑了。
Kaj Izebelon manĝos la hundoj sur la kampo de Jizreel, kaj neniu enterigos ŝin. Kaj li malfermis la pordon kaj forkuris.
耶户出来,回到他主人的臣仆那里,有一人问他说:「平安么?这狂妄的人来见你有什么事呢?」回答说:「你们认得那人,也知道他说什么。」
Kiam Jehu eliris al la servantoj de sia sinjoro, ili diris al li: Ĉu ĉio estas en ordo? por kio venis al vi tiu frenezulo? Li respondis al ili: Vi konas ja tiun homon kaj lian parolon.
他们说:「这是假话,你据实地告诉我们。」回答说:「他如此如此对我说。他说:耶和华如此说:『我膏你作以色列王。』」
Ili diris: Ne vero, tamen diru al ni. Kaj li diris: Tiel kaj tiel li parolis al mi, dirante: Tiele diras la Eternulo: Mi sanktoleis vin reĝo super Izrael.
他们就急忙各将自己的衣服铺在上层台阶,使耶户坐在其上;他们吹角,说:「耶户作王了!」
Kaj rapide ili prenis ĉiu sian veston kaj sternis sub li sur la altaj ŝtupoj, kaj ekblovis per trumpeto, kaj diris: Jehu fariĝis reĝo.
这样,宁示的孙子、约沙法的儿子耶户背叛约兰。先是约兰和以色列众人因为亚兰王哈薛的缘故,把守基列的拉末;
Tiam Jehu, filo de Jehoŝafat, filo de Nimŝi, faris konspiron kontraŭ Joram. (Dume Joram staris garde en Ramot en Gilead, li kaj la tuta Izrael, kontraŭ Ĥazael, reĝo de Sirio.
但约兰王回到耶斯列,医治与亚兰王哈薛打仗所受的伤。耶户说:「若合你们的意思,就不容人逃出城往耶斯列报信去。」
Kaj la reĝo Joram revenis, por kuraci sin en Jizreel de la vundoj, kiujn faris al li la Sirianoj, kiam li batalis kontraŭ Ĥazael, reĝo de Sirio.) Tiam Jehu diris: Se vi konsentas, neniu eliĝu el la urbo, por iri kaj sciigi en Jizreel.
于是耶户坐车往耶斯列去,因为约兰病卧在那里。犹大王亚哈谢已经下去看望他。
Kaj Jehu ekrajdis kaj direktis sin al Jizreel; ĉar tie kuŝis Joram, kaj Aĥazja, reĝo de Judujo, venis, por viziti Joramon.
有一个守望的人站在耶斯列的楼上,看见耶户带著一群人来,就说:「我看见一群人。」约兰说:「打发一个骑马的去迎接他们,问说:平安不平安?」
La gardostaranto staris sur la turo en Jizreel, kaj li ekvidis la alproksimiĝantan amason de Jehu, kaj diris: Mi vidas amason. Tiam Joram diris: Prenu rajdanton kaj sendu kontraŭ ili, por ke li demandu, ĉu ĉio estas en ordo.
骑马的就去迎接耶户,说:「王问说,平安不平安?」耶户说:「平安不平安与你何干?你转在我后头吧!」守望的人又说:「使者到了他们那里,却不回来。」
Kaj la rajdanto sur ĉevalo direktis sin renkonte al li, kaj diris: Tiele diras la reĝo: Ĉu ĉio estas en ordo? Sed Jehu respondis: La ordo ne estas via afero, turnu vin kaj sekvu min. Kaj la gardostaranto raportis, dirante: La sendito venis al ili, sed ne revenis.
王又打发一个骑马的去。这人到了他们那里,说:「王问说,平安不平安?」耶户说:「平安不平安与你何干?你转在我后头吧!」
Tiam li sendis duan rajdanton, kaj ĉi tiu venis al ili, kaj diris: Tiele diras la reĝo: Ĉu ĉio estas en ordo? Jehu respondis: La ordo ne estas via afero, turnu vin kaj sekvu min.
守望的人又说:「他到了他们那里,也不回来;车赶得甚猛,像宁示的孙子耶户的赶法。」
La gardostaranto raportis, dirante: Li venis al ili, sed ne revenis; la kondukado estas kiel kondukado de Jehu, filo de Nimŝi, ĉar li kondukas rapidege.
约兰吩咐说:「套车!」人就给他套车。以色列王约兰和犹大王亚哈谢各坐自己的车出去迎接耶户,在耶斯列人拿伯的田那里遇见他。
Tiam Joram diris: Oni jungu! Kaj oni jungis lian ĉaron. Kaj eliris Joram, reĝo de Izrael, kaj Aĥazja, reĝo de Judujo, ĉiu sur sia ĉaro, kaj ili direktis sin renkonte al Jehu, kaj ili renkontis lin sur la kampo de Nabot, la Jizreelano.
约兰见耶户就说:「耶户啊,平安吗?」耶户说:「你母亲耶洗别的淫行邪术这样多,焉能平安呢?」
Kiam Joram ekvidis Jehun, li diris: Ĉu ĉio estas en ordo, Jehu? Sed tiu respondis: Kia ordo povas esti ĉe la malĉastado de via patrino Izebel kaj ĉe ŝiaj multaj sorĉaĵoj?
约兰就转车逃跑,对亚哈谢说:「亚哈谢啊,反了!」
Tiam Joram turnis sian manon kaj forkuris, kaj diris al Aĥazja: Perfido, ho Aĥazja!
耶户开满了弓,射中约兰的脊背,箭从心窝穿出,约兰就仆倒在车上。
Sed Jehu streĉis per sia mano la pafarkon kaj pafe frapis Joramon inter liaj brakoj, kaj la sago iris tra lian koron, kaj li falis genue sur sia ĉaro.
耶户对他的军长毕甲说:「你把他抛在耶斯列人拿伯的田间。你当追想,你我一同坐车跟随他父亚哈的时候,耶和华对亚哈所说的预言,
Kaj Jehu diris al sia altrangulo Bidkar: Prenu kaj ĵetu lin sur la kampon de Nabot, la Jizreelano; ĉar rememoru, kiel mi kaj vi sur ĉaro veturis post lia patro Aĥab kaj la Eternulo eldiris pri li jenan profetaĵon:
说:『我昨日看见拿伯的血和他众子的血,我必在这块田上报应你。』这是耶和华说的,现在你要照著耶和华的话,把他抛在这田间。」
Vere, diris la Eternulo, la sangon de Nabot kaj la sangon de liaj filoj Mi vidis hieraŭ, kaj Mi venĝos al vi sur ĉi tiu kampo, diris la Eternulo. Prenu do nun kaj ĵetu lin sur la kampon, konforme al la vorto de la Eternulo.
犹大王亚哈谢见这光景,就从园亭之路逃跑。耶户追赶他,说:「把这人也杀在车上。」到了靠近以伯莲的姑珥坡上击伤了他。他逃到米吉多,就死在那里。
Kiam Aĥazja, reĝo de Judujo, tion vidis, li forkuris en la direkto al la ĝardena domo. Sed Jehu postkuris lin, kaj diris: Lin ankaŭ batu sur la ĉaro. Kaj oni frapis lin sur la altaĵo Gur, kiu estas apud Jibleam. Kaj li forkuris en Megidon kaj mortis tie.
他的臣仆用车将他的尸首送到耶路撒冷,葬在大卫城他自己的坟墓里,与他列祖同葬。
Kaj liaj servantoj forveturigis lin en Jerusalemon kaj enterigis lin en lia tombo kun liaj patroj en la urbo de David.
亚哈谢登基作犹大王的时候,是在亚哈的儿子约兰第十一年。
En la jaro dek-unua de Joram, filo de Aĥab, Aĥazja ekreĝis super Judujo.
耶户到了耶斯列;耶洗别听见就擦粉、梳头,从窗户里往外观看。
Jehu venis al Jizreel. Kiam Izebel tion aŭdis, ŝi kolorigis siajn okulojn kaj beligis sian kapon kaj ekrigardis tra la fenestro.
耶户进门的时候,耶洗别说:「杀主人的心利啊,平安吗?」
Kiam Jehu eniris en la pordegon, ŝi diris: Ĉu nun estos paco, ho Zimri, mortiginto de sia sinjoro?
耶户抬头向窗户观看,说:「谁顺从我?」有两三个太监从窗户往外看他。
Tiam li levis sian vizaĝon al la fenestro, kaj diris: Kiu estas kun mi? kiu? Kaj ekrigardis al li du aŭ tri korteganoj.
耶户说:「把她扔下来!」他们就把她扔下来。她的血溅在墙上和马上;于是把她践踏了。
Kaj li diris: Elĵetu ŝin! Kaj ili ŝin elĵetis. Kaj ŝia sango ŝprucis sur la muron kaj sur la ĉevalojn, kaj oni dispremis ŝin per la piedoj.
耶户进去,吃了喝了,吩咐说:「你们把这被咒诅的妇人葬埋了,因为她是王的女儿。」
Li eniris kaj manĝis kaj trinkis, kaj diris: Rigardu, kie estas tiu malbenitino, kaj enterigu ŝin, ĉar ŝi estas reĝidino.
他们就去葬埋她,只寻得她的头骨和脚,并手掌。
Kaj oni iris, por enterigi ŝin, sed oni trovis nenion de ŝi krom la kranio, la piedoj, kaj la manplatoj.
他们回去告诉耶户,耶户说:「这正应验耶和华借他仆人提斯比人以利亚所说的话,说:『在耶斯列田间,狗必吃耶洗别的肉;
Oni revenis kaj raportis al li. Tiam li diris: Tio estas la vorto de la Eternulo, kiun Li diris per Sia servanto Elija, la Teŝebano, nome: Sur la kampo de Jizreel la hundoj formanĝos la karnon de Izebel;
耶洗别的尸首必在耶斯列田间如同粪土,甚至人不能说这是耶洗别。』」
kaj la kadavro de Izebel estos kiel sterko sur la tero sur la kampo de Jizreel, tiel, ke neniu povos diri: Tio estas Izebel.