II Kings 7

以利沙说:「你们要听耶和华的话,耶和华如此说:明日约到这时候,在撒马利亚城门口,一细亚细面要卖银一舍客勒,二细亚大麦也要卖银一舍客勒。」
Tiam diris Eliŝa: Aŭskultu la vorton de la Eternulo: tiele diras la Eternulo: Morgaŭ en ĉi tiu tempo mezuro da delikata faruno havos la prezon de unu siklo, kaj du mezuroj da hordeo la prezon de unu siklo, ĉe la pordego de Samario.
有一个搀扶王的军长对神人说:「即便耶和华使天开了窗户,也不能有这事。」以利沙说:「你必亲眼看见,却不得吃。」
Kaj respondis la altrangulo, sur kies brako la reĝo sin apogadis, al la homo de Dio, kaj diris: Eĉ se la Eternulo faros fenestrojn en la ĉielo, ĉu tio povas fariĝi? Kaj tiu diris: Vi vidos tion per viaj okuloj, sed vi ne manĝos de tio.
在城门那里有四个长大痲疯的人,他们彼此说:「我们为何坐在这里等死呢?
Kvar homoj lepruloj estis ĉe la enirejo de la pordego. Kaj ili diris unu al la alia: Kial ni sidas ĉi tie, ĝis ni mortos?
我们若说,进城去吧!城里有饥荒,必死在那里;若在这里坐著不动,也必是死。来吧,我们去投降亚兰人的军队,他们若留我们的活命,就活著;若杀我们,就死了吧!」
Se ni decidos eniri en la urbon, en la urbo estas ja malsato, kaj ni tie mortos; se ni sidos ĉi tie, ni ankaŭ mortos; ni iru do kaj ĵetu nin en la tendaron de la Sirianoj. Se ili lasos nin vivantaj, ni vivos; kaj se ili mortigos nin, ni mortos.
黄昏的时候,他们起来往亚兰人的营盘去;到了营边,不见一人在那里。
Kaj ili leviĝis en krepusko, por iri en la tendaron de la Sirianoj. Ili venis al la rando de la tendaro de la Sirianoj, kaj jen neniu tie estas.
因为主使亚兰人的军队听见车马的声音,是大军的声音;他们就彼此说:「这必是以色列王贿买赫人的诸王和埃及人的诸王来攻击我们。」
La Sinjoro aŭdigis al la tendaro de la Sirianoj la sonon de ĉaroj kaj la sonon de ĉevaloj, la sonon de granda militistaro. Kaj ili diris unu al la alia: Certe la reĝo de Izrael dungis kontraŭ ni la reĝojn de la Ĥetidoj kaj la reĝojn de la Egiptoj, ke ili iru kontraŭ nin.
所以,在黄昏的时候他们起来逃跑,撇下帐棚、马、驴,营盘照旧,只顾逃命。
Kaj ili leviĝis kaj forkuris en la krepusko, kaj restigis siajn tendojn kaj siajn ĉevalojn kaj siajn azenojn, la tutan tendaron, kia ĝi estis, kaj ili forkuris, por savi sian vivon.
那些长大痲疯的到了营边,进了帐棚,吃了喝了,且从其中拿出金银和衣服来,去收藏了;回来又进了一座帐棚,从其中拿出财物来去收藏了。
Kaj tiuj lepruloj venis al la rando de la tendaro, kaj ili eniris en unu tendon kaj manĝis kaj trinkis, kaj prenis de tie arĝenton kaj oron kaj vestojn, kaj iris kaj kaŝis; kaj ili venis denove, kaj eniris en alian tendon kaj prenis de tie, kaj iris kaj kaŝis.
那时,他们彼此说:「我们所做的不好!今日是有好信息的日子,我们竟不作声!若等到天亮,罪必临到我们。来吧,我们与王家报信去!」
Kaj ili diris unu al la alia: Ne ĝuste ni agas; la hodiaŭa tago estas tago de bona sciigo; se ni silentos kaj atendos ĝis la lumo de la mateno, ni montriĝos kulpaj. Ni iru do, por ke ni venu kaj sciigu al la domo de la reĝo.
他们就去叫守城门的,告诉他们说:「我们到了亚兰人的营,不见一人在那里,也无人声,只有拴著的马和驴,帐棚都照旧。」
Kaj ili venis, kaj vokis al la pordegistoj de la urbo, kaj raportis al ili, dirante: Ni venis en la tendaron de la Sirianoj, kaj ni konvinkiĝis, ke tie estas neniu homo nek voĉo de homo, sed nur ĉevaloj alligitaj kaj azenoj alligitaj kaj tendoj en sia ordinara stato.
守城门的叫了众守门的人来,他们就进去与王家报信。
Kaj la pordegistoj vokis kaj raportis internen, en la domon de la reĝo.
王夜间起来,对臣仆说:「我告诉你们亚兰人向我们如何行。他们知道我们饥饿,所以离营,埋伏在田野,说:『以色列人出城的时候,我们就活捉他们,得以进城。』」
Tiam la reĝo leviĝis en la nokto, kaj diris al siaj servantoj: Mi diros al vi, kion faris al ni la Sirianoj. Ili scias, ke ni suferas malsaton, kaj ili eliris el la tendaro, por kaŝi sin sur la kampo, pensante: Kiam ili eliros el la urbo, ni kaptos ilin vivantajn, kaj ni eniros en la urbon.
有一个臣仆对王说:「我们不如用城里剩下之马中的五匹马(马和城里剩下的以色列人都是一样,快要灭绝),打发人去窥探。」
Sed unu el liaj servantoj respondis kaj diris: Oni prenu do kvin el la restintaj ĉevaloj, kiuj restis en la urbo (estos al ili kiel al la tuta multo da Izraelidoj, kiuj restis en la urbo, aŭ kiel al la tuta multo da Izraelidoj, kiuj pereis); kaj ni sendu kaj vidu.
于是取了两辆车和马,王差人去追寻亚兰军,说:「你们去窥探窥探。」
Kaj oni prenis du ĉarojn kun ĉevaloj; kaj la reĝo sendis post la militistaro de la Sirianoj, dirante: Iru kaj rigardu.
他们就追寻到约旦河,看见满道上都是亚兰人急跑时丢弃的衣服器具,使者就回来报告王。
Kaj ili iris post ili ĝis Jordan, kaj vidis, ke la tuta vojo estas plena de vestoj kaj uzataĵoj, kiujn la Sirianoj ĵetis ĉe sia rapidado. Kaj la senditoj revenis kaj raportis al la reĝo.
众人就出去,掳掠亚兰人的营盘。于是一细亚细面卖银一舍客勒,二细亚大麦也卖银一舍客勒,正如耶和华所说的。
Tiam la popolo eliris, kaj disrabis la tendaron de la Sirianoj. Kaj la prezo de mezuro da delikata faruno fariĝis unu siklo, kaj de du mezuroj da hordeo unu siklo, konforme al la vorto de la Eternulo.
王派搀扶他的那军长在城门口弹压,众人在那里将他践踏,他就死了,正如神人在王下来见他的时候所说的。
La reĝo donis al la altrangulo, sur kies brako li sin apogadis, postenon ĉe la pordego; kaj la popolo dispremis lin per la piedoj ĉe la pordego, kaj li mortis, kiel diris la homo de Dio, kion li parolis, kiam la reĝo venis al li.
神人曾对王说:「明日约到这时候,在撒马利亚城门口,二细亚大麦要卖银一舍客勒,一细亚细面也要卖银一舍客勒。」
Kiam la homo de Dio parolis al la reĝo, dirante: Du mezuroj da hordeo havos la prezon de unu siklo, kaj unu mezuro da delikata faruno la prezon de unu siklo, morgaŭ en ĉi tiu tempo ĉe la pordego de Samario:
那军长对神人说:「即便耶和华使天开了窗户,也不能有这事。」神人说:「你必亲眼看见,却不得吃。」
tiam la altrangulo respondis al la homo de Dio kaj diris: Eĉ se la Eternulo faros fenestrojn en la ĉielo, ĉu tio povas fariĝi? Kaj li diris: Vi vidos per viaj okuloj, sed vi ne manĝos de tio.
这话果然应验在他身上;因为众人在城门口将他践踏,他就死了。
Kaj tiel fariĝis al li; la popolo dispremis lin per la piedoj ĉe la pordego, kaj li mortis.