II Kings 3

犹大王约沙法十八年,亚哈的儿子约兰在撒马利亚登基作了以色列王十二年。
Jehoram, filo de Aĥab, fariĝis reĝo super Izrael en Samario en la dek-oka jaro de Jehoŝafat, reĝo de Judujo, kaj li reĝis dek du jarojn.
他行耶和华眼中看为恶的事,但不致像他父母所行的,因为除掉他父所造巴力的柱像。
Li faradis malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, tamen ne tiel, kiel lia patro kaj lia patrino; li forigis la statuon de Baal, kiun faris lia patro.
然而,他贴近尼八的儿子耶罗波安使以色列人陷在罪里的那罪,总不离开。
Tamen li restis aliĝinta al la pekoj de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon; li ne forlasis ilin.
摩押王米沙牧养许多羊,每年将十万羊羔的毛和十万公绵羊的毛给以色列王进贡。
Meŝa, reĝo de Moab, estis paŝtisto, kaj li sendadis al la reĝo de Izrael po cent mil ŝafidoj kaj cent mil virŝafoj kun ilia lano.
亚哈死后,摩押王背叛以色列王。
Sed kiam Aĥab mortis, la reĝo de Moab defalis de la reĝo de Izrael.
那时约兰王出撒马利亚,数点以色列众人。
Tiam la reĝo Jehoram eliris el Samario kaj revuis la tutan Izraelon.
前行的时候,差人去见犹大王约沙法,说:「摩押王背叛我,你肯同我去攻打摩押吗?」他说:「我肯上去,你我不分彼此,我的民与你的民一样,我的马与你的马一样。」
Kaj li iris kaj sendis al Jehoŝafat, reĝo de Judujo, por diri: La reĝo de Moab defalis de mi; ĉu vi iros kun mi milite kontraŭ Moabon? Tiu diris: Mi iros; mi estas kiel vi, mia popolo kiel via popolo, miaj ĉevaloj kiel viaj ĉevaloj.
约兰说:「我们从哪条路上去呢?」回答说:「从以东旷野的路上去。」
Kaj li diris: Kiun vojon ni iros? Kaj la alia diris: La vojon de la Edoma dezerto.
于是,以色列王和犹大王,并以东王,都一同去绕行七日的路程;军队和所带的牲畜没有水喝。
Tiam ekiris la reĝo de Izrael kaj la reĝo de Judujo kaj la reĝo de Edom; sed kiam ili trairis vojon de sep tagoj, ne estis akvo por la militistaro, nek por la brutoj, kiuj sekvis ilin.
以色列王说:「哀哉!耶和华招聚我们这三王,乃要交在摩押人的手里。」
Kaj la reĝo de Izrael diris: Ho ve! la Eternulo vokis ĉi tiujn tri reĝojn, por transdoni ilin en la manojn de Moab.
约沙法说:「这里不是有耶和华的先知吗?我们可以托他求问耶和华。」以色列王的一个臣子回答说:「这里有沙法的儿子以利沙,就是从前服事以利亚的【原文作倒水在以利亚手上的】。」
Sed Jehoŝafat diris: Ĉu ne troviĝas ĉi tie profeto de la Eternulo, por ke ni demandu per li la Eternulon? Tiam respondis unu el la servantoj de la reĝo de Izrael, kaj diris: Estas ĉi tie Eliŝa, filo de Ŝafat, kiu verŝadis akvon sur la manojn de Elija.
约沙法说:「他必有耶和华的话。」于是以色列王和约沙法,并以东王都下去见他。
Kaj Jehoŝafat diris: Li posedas la vorton de la Eternulo. Kaj iris al li la reĝo de Izrael kaj Jehoŝafat kaj la reĝo de Edom.
以利沙对以色列王说:「我与你何干?去问你父亲的先知和你母亲的先知吧!」以色列王对他说:「不要这样说,耶和华招聚我们这三王,乃要交在摩押人的手里。」
Kaj Eliŝa diris al la reĝo de Izrael: Kio komuna estas inter mi kaj vi? iru al la profetoj de via patro kaj al la profetoj de via patrino. Sed la reĝo de Izrael diris al li: Ne, ĉar la Eternulo vokis ĉi tiujn tri reĝojn, por transdoni ilin en la manojn de Moab.
以利沙说:「我指著所事奉永生的万军耶和华起誓,我若不看犹大王约沙法的情面,必不理你,不顾你。
Tiam Eliŝa diris: Mi ĵuras per la Eternulo Cebaot, antaŭ kiu mi staras, ke se mi ne estimus Jehoŝafaton, reĝon de Judujo, mi ne ekrigardus vin kaj ne vidus vin.
现在你们给我找一个弹琴的来。」弹琴的时候,耶和华的灵【原文作手】就降在以利沙身上。
Nun alkonduku al mi muzikiston. Kaj kiam la muzikisto ludis, estis sur li la mano de la Eternulo.
他便说:「耶和华如此说:『你们要在这谷中满处挖沟;
Kaj li diris: Tiele diras la Eternulo: Faru en ĉi tiu valo multajn fosojn.
因为耶和华如此说:你们虽不见风,不见雨,这谷必满了水,使你们和牲畜有水喝。』
Ĉar tiele diras la Eternulo: Vi ne vidos venton kaj vi ne vidos pluvon, kaj tamen ĉi tiu valo pleniĝos de akvo, kaj vi trinkos, kaj ankaŭ viaj apartenantoj kaj viaj brutoj.
在耶和华眼中这还算为小事,他也必将摩押人交在你们手中。
Sed ĉi tio ne sufiĉos al la Eternulo; Li transdonos ankaŭ Moabon en viajn manojn.
你们必攻破一切坚城美邑,砍伐各种佳树,塞住一切水泉,用石头糟踏一切美田。」
Kaj vi venkobatos ĉiujn urbojn fortikigitajn kaj ĉiujn urbojn distingindajn, kaj ĉiujn bonajn arbojn vi faligos, kaj ĉiujn fontojn de akvo vi ŝtopos, kaj ĉiujn bonajn kampojn vi malbonigos per ŝtonoj.
次日早晨,约在献祭的时候,有水从以东而来,遍地就满了水。
Kaj jen matene, kiam oni alportas farunoferojn, subite venis akvo per la vojo de Edom, kaj la tero pleniĝis de akvo.
摩押众人听见这三王上来要与他们争战,凡能顶盔贯甲的,无论老少,尽都聚集站在边界上。
Ĉiuj Moabidoj aŭdis, ke la reĝoj venis, por militi kontraŭ ili, kaj ili kunvokis ĉiujn, kiuj povis komenci porti zonon, kaj pli aĝajn, kaj stariĝis ĉe la limo.
次日早晨,日光照在水上,摩押人起来,看见对面水红如血,
Kiam ili leviĝis frue matene kaj la suno ekbrilis super la akvo, al la Moabidoj de malproksime ŝajnis, ke la akvo estas ruĝa kiel sango.
就说:「这是血啊!必是三王互相击杀,俱都灭亡。摩押人哪,我们现在去抢夺财物吧!」
Kaj ili diris: Tio estas sango! la reĝoj batalis inter si kaj ekstermis unu alian; nun, Moab, iru preni rabakiron.
摩押人到了以色列营,以色列人就起来攻打他们,以致他们在以色列人面前逃跑。以色列人往前追杀摩押人,直杀入摩押的境内,
Ili venis al la tendaro de Izrael. Tiam la Izraelidoj leviĝis kaj frapis la Moabidojn, kaj ĉi tiuj forkuris de ili. Sed ili venis kaj batis la Moabidojn.
拆毁摩押的城邑,各人抛石填满一切美田,塞住一切水泉,砍伐各种佳树,只剩下吉珥‧哈列设的石墙;甩石的兵在四围攻打那城。
Kaj la urbojn ili ruinigis, kaj sur ĉiun bonan kampon ĉiu ĵetis ŝtonon tiel, ke ili plenigis ilin, kaj ĉiujn fontojn de akvo ili ŝtopis, kaj ĉiun bonan arbon ili faligis, ĝis restis nur ŝtonoj en Kir-Ĥareset. Kaj ĉirkaŭis ĝin la ŝtonĵetistoj kaj ĝisfine frapis ĝin.
摩押王见阵势甚大,难以对敌,就率领七百拿刀的兵,要冲过阵去到以东王那里,却是不能;
Kiam la reĝo de Moab vidis, ke la batalo lin venkas, li prenis kun si sepcent virojn kun eltiritaj glavoj, por trabati sin al la reĝo de Edom; sed ili ne povis.
便将那应当接续他作王的长子,在城上献为燔祭。以色列人遭遇耶和华的大怒【或作招人痛恨】,于是三王离开摩押王,各回本国去了。
Tiam li prenis sian filon unuenaskitan, kiu estis reĝonta anstataŭ li, kaj oferportis lin kiel bruloferon sur la murego. Tiam la Izraelidoj forte indignis, kaj ili foriris de li kaj reiris en sian landon.