II Kings 12

耶户第七年,约阿施登基,在耶路撒冷作王四十年。他母亲名叫西比亚,是别是巴人。
En la sepa jaro de Jehu Jehoaŝ fariĝis reĝo, kaj kvardek jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Cibja, el Beer-Ŝeba.
约阿施在祭司耶何耶大教训他的时候,就行耶和华眼中看为正的事;
Jehoaŝ agadis tiel, kiel plaĉas al la Eternulo, dum la tempo, en kiu gvidadis lin la pastro Jehojada.
只是邱坛还没有废去,百姓仍在那里献祭烧香。
Nur la altaĵojn oni ne senfunkciigis; la popolo ĉiam ankoraŭ oferadis kaj incensadis sur la altaĵoj.
约阿施对众祭司说:「凡奉到耶和华殿分别为圣之物所值通用的银子,或各人当纳的身价,或乐意奉到耶和华殿的银子,
Kaj Jehoaŝ diris al la pastroj: La tutan sanktigatan monon, kiun oni alportas en la domon de la Eternulo, la monon de pasantoj, la monon, kiun oni donas laŭtakse por sia animo, la tutan monon, kiun iu donas propradezire, por enporti en la domon de la Eternulo,
你们当从所认识的人收了来,修理殿的一切破坏之处。」
la pastroj prenu al si, ĉiu de sia konato, kaj ili rebonigu la difektojn en la domo, ĉie, kie troviĝos ia difekto.
无奈到了约阿施王二十三年,祭司仍未修理殿的破坏之处。
Sed ĉar ĝis la dudek-tria jaro de la reĝo Jehoaŝ la pastroj ne rebonigis la difektojn en la domo,
所以约阿施王召了大祭司耶何耶大和众祭司来,对他们说:「你们怎么不修理殿的破坏之处呢?从今以后,你们不要从所认识的人再收银子,要将所收的交出来,修理殿的破坏之处。」
la reĝo Jehoaŝ alvokis la pastron Jehojada kaj la aliajn pastrojn, kaj diris al ili: Kial vi ne rebonigas la difektojn de la domo? ne prenu do de nun monon de viaj konatoj, sed donu ĝin por rebonigo de la domo.
众祭司答应不再收百姓的银子,也不修理殿的破坏之处。
Kaj la pastroj konsentis ne preni plu monon de la popolo kaj ne rebonigi la difektojn en la domo.
祭司耶何耶大取了一个柜子,在柜盖上钻了一个窟窿,放于坛旁,在进耶和华殿的右边;守门的祭司将奉到耶和华殿的一切银子投在柜里。
La pastro Jehojada prenis keston kaj traboris truon supre, kaj starigis ĝin apud la altaro, dekstre de la enirantoj en la domon de la Eternulo. Kaj la pastroj, kiuj gardostaris ĉe la sojlo, metadis tien la tutan monon, kiu estis alportata en la domon de la Eternulo.
他们见柜里的银子多了,便叫王的书记和大祭司上来,将耶和华殿里的银子数算包起来。
Ĉiufoje, kiam ili vidis, ke en la kesto estas multe da mono, venadis skribisto de la reĝo kaj la ĉefpastro, kaj ili kunligadis kaj kalkuladis la monon, trovitan en la domo de la Eternulo.
把所平的银子交给督工的,就是耶和华殿里办事的人;他们把银子转交修理耶和华殿的木匠和工人,
Kaj ili donadis la kalkulitan monon en la manojn de la oficistoj laborgvidantoj en la domo de la Eternulo; kaj ĉi tiuj elspezadis ĝin por la ĉarpentistoj kaj konstruistoj, kiuj laboris en la domo de la Eternulo,
并瓦匠、石匠,又买木料和凿成的石头,修理耶和华殿的破坏之处,以及修理殿的各样使用。
kaj por la masonistoj kaj la ŝtonhakistoj, kaj por aĉeti lignon kaj hakitajn ŝtonojn, por rebonigi la difektojn en la domo de la Eternulo, kaj por ĉio, kio devis esti elspezata por la rebonigo de la domo.
但那奉到耶和华殿的银子,没有用以做耶和华殿里的银杯、蜡剪、碗、号,和别样的金银器皿,
Tamen oni ne faris por la domo de la Eternulo arĝentajn tasojn, tranĉilojn, aspergajn kalikojn, trumpetojn, ĉiajn orajn vazojn kaj arĝentajn vazojn el la mono, kiu estis alportata en la domon de la Eternulo;
乃将那银子交给督工的人修理耶和华的殿;
sed oni donadis ĝin al la oficistoj laborgvidantoj, por ke ili rebonigu per tio la domon de la Eternulo.
且将银子交给办事的人转交做工的人,不与他们算帐,因为他们办事诚实。
Oni ne postulis kalkulan raporton de tiuj homoj, en kies manojn oni donis la monon, por transdoni al la farantoj de la laboroj, sed ili laboris konfidate.
惟有赎愆祭、赎罪祭的银子没有奉到耶和华的殿,都归祭司。
La monon de kulpofero kaj la monon de pekofero oni ne enportadis en la domon de la Eternulo: ĝi estis por la pastroj.
那时,亚兰王哈薛上来攻打迦特,攻取了,就定意上来攻打耶路撒冷。
En tiu tempo ekiris Ĥazael, reĝo de Sirio, kaj ekmilitis kontraŭ Gat kaj venkoprenis ĝin; kaj Ĥazael intencis iri kontraŭ Jerusalemon.
犹大王约阿施将他列祖犹大王约沙法、约兰、亚哈谢所分别为圣的物和自己所分别为圣的物,并耶和华殿与王宫府库里所有的金子都送给亚兰王哈薛;哈薛就不上耶路撒冷来了。
Tiam Jehoaŝ, reĝo de Judujo, prenis la tutan sanktigitaĵon, kiun sanktigis Jehoŝafat kaj Jehoram kaj Aĥazja, liaj patroj, reĝoj de Judujo, kaj tion, kion li mem sanktigis, kaj la tutan oron, kiu troviĝis en la trezorejoj de la domo de la Eternulo kaj de la reĝa domo, kaj li sendis tion al Ĥazael, reĝo de Sirio, kaj ĉi tiu foriris de Jerusalem.
约阿施其余的事,凡他所行的都写在犹大列王记上。
La cetera historio de Joaŝ, kaj ĉio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Judujo.
约阿施的臣仆起来背叛,在下悉拉的米罗宫那里将他杀了。
Liaj servantoj leviĝis kaj faris konspiron, kaj mortigis Joaŝon en la domo Milo, sur la vojo al Sila.
杀他的那臣仆就是示米押的儿子约撒甲和朔默的儿子约萨拔。众人将他葬在大卫城他列祖的坟地里。他儿子亚玛谢接续他作王。
Jozaĥar, filo de Ŝimeat, kaj Jehozabad, filo de Ŝomer, liaj servantoj, frapis lin, kaj li mortis. Kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de David. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Amacja.