II Corinthians 6

我们与 神同工的,也劝你们不可徒受他的恩典。
Kaj kunlaborante kun li, ni petegas ankaŭ, ke vi ne vane akceptu la gracon de Dio
因为他说:在悦纳的时候,我应允了你;在拯救的日子,我搭救了你。看哪!现在正是悦纳的时候;现在正是拯救的日子。
(ĉar Li diris: En tempo de favoro Mi aŭskultis vin, Kaj en tago de savo Mi helpis vin; jen nun la tempo de favoro; jen nun la tago de savo);
我们凡事都不叫人有妨碍,免得这职分被人毁谤;
ni donu en nenio okazon por maledifo, por ke oni ne kulpigu nian administradon;
反倒在各样的事上表明自己是 神的用人,就如在许多的忍耐、患难、穷乏、困苦、
sed en ĉio ni aprobigu nin, kiel servantoj de Dio, en multa pacienco, en suferoj, en afliktoj, en malfacilaĵoj,
鞭打、监禁、扰乱、勤劳、儆醒、不食、
en batovundoj, en malliberigoj, en tumultoj, en laboroj, en maldormoj, en malsatoj,
廉洁、知识、恒忍、恩慈、圣灵的感化、无伪的爱心、
en ĉasteco, en sciado, en pacienco, en afableco, en Spirito Sankta, en amo senhipokrita,
真实的道理、 神的大能;仁义的兵器在左在右;
en la vorto de vero, en la potenco de Dio; per la armaĵo de justeco dekstre kaj maldekstre,
荣耀、羞辱,恶名、美名;似乎是诱惑人的,却是诚实的;
per gloro kaj malgloro, per malbonfamo kaj bonfamo; kiel trompantoj, tamen veraj;
似乎不为人所知,却是人所共知的;似乎要死,却是活著的;似乎受责罚,却是不至丧命的;
kiel nekonataj, tamen bone konataj; kiel mortantaj, kaj jen ni vivas; kiel pune korektataj, tamen ne mortigataj;
似乎忧愁,却是常常快乐的;似乎贫穷,却是叫许多人富足的;似乎一无所有,却是样样都有的。
kiel dolorplenaj, tamen ĉiam ĝojantaj; kiel malriĉaj, tamen multajn riĉigantaj; kiel nenion havantaj, tamen posedantaj ĉion.
哥林多人哪,我们向你们,口是张开的,心是宽宏的。
Nia buŝo estas malfermita al vi, ho Korintanoj, nia koro estas plivastigita.
你们狭窄,原不在乎我们,是在乎自己的心肠狭窄。
Vi ne estas malvastigitaj en ni, sed vi estas malvastigitaj en viaj propraj internaĵoj.
你们也要照样用宽宏的心报答我。我这话正像对自己的孩子说的。
Pro rekompenco samspeca do (mi parolas kiel al infanoj) vi ankaŭ estu plivastigitaj.
你们和不信的原不相配,不要同负一轭。义和不义有什么相交呢?光明和黑暗有什么相通呢?
Ne estiĝu kunjuguloj maltaŭge kun nekredantoj; ĉar kian partoprenon havas justeco kun maljusteco? aŭ kian komunaĵon havas lumo kun mallumo?
基督和彼列(彼列就是撒但的别名)有什么相和呢?信主的和不信主的有什么相干呢?
Kaj kian akordon havas Kristo kun Belial? aŭ kian kunecon havas kredanto kun nekredanto?
 神的殿和偶像有什么相同呢?因为我们是永生 神的殿,就如 神曾说:我要在他们中间居住,在他们中间来往;我要作他们的 神;他们要作我的子民。
Kaj kian konsenton havas templo de Dio kun idoloj? ĉar ni estas templo de Dio vivanta; kiel diris Dio: Mi loĝos inter ili, kaj Mi iros inter ili; kaj Mi estos ilia Dio, kaj ili estos Mia popolo.
又说:你们务要从他们中间出来,与他们分别;不要沾不洁净的物,我就收纳你们。
Tial Eliru el inter ili, kaj estu apartaj, diras la Eternulo, Kaj ne tuŝu malpuraĵon; Kaj Mi vin akceptos,
我要作你们的父;你们要作我的儿女。这是全能的主说的。
Kaj Mi estos por vi Patro, Kaj vi estos Miaj filoj kaj filinoj, diras la Eternulo Plejpotenca.