Ĉar ni, kiuj estas en ĉi tiu tabernaklo, ĝemas ŝarĝite, ne pro tio, ke ni deziras senvestiĝi, sed ĉar ni deziras survestiĝi, por ke la mortaĵo estu elsorbita de la vivo.
Ĉar ni ĉiuj devos elmontriĝi antaŭ la tribunala seĝo de Kristo, por ke ĉiu ricevu tion, kion li faris en la korpo, laŭ siaj faritaĵoj, ĉu bonaj aŭ malbonaj.
Sciante do la timon al la Sinjoro, ni celas konvinki homojn, sed ni ja elmontriĝas al Dio; kaj ni esperas, ke ni elmontriĝas ankaŭ al viaj konsciencoj.