Paŭlo, apostolo de Kristo Jesuo per la volo de Dio, kaj la frato Timoteo, al la eklezio de Dio, kiu estas en Korinto, kune kun ĉiuj sanktuloj, kiuj estas en la tuta Aĥaja lando:
Sed se ni afliktiĝas, tio estas por via konsolo kaj saviĝo; aŭ se ni konsoliĝas, tio estas por via konsolo, kiu energias, per la pacienca elportado de la samaj suferoj, kiujn ni ankaŭ suferadas;
Ĉar ni ne volas, ke vi nesciu, fratoj, pri la aflikto, kiu okazis al ni en Azio, ke ni ekstreme super la forto estis depremitaj, tiel, ke ni forte malesperis, eĉ pri la vivo;
Ĉar jen estas nia singratulado, nome la atesto de nia konscienco, ke en sankteco kaj sincereco antaŭ Dio, ne laŭ homa saĝeco, sed laŭ la graco de Dio, ni kondutadis en la mondo, kaj precipe ĉe vi.