II Chronicles 8

所罗门建造耶和华殿和王宫,二十年才完毕了。
Post paso de la dudek jaroj, dum kiuj Salomono konstruis la domon de la Eternulo kaj sian domon,
以后所罗门重新修筑希兰送给他的那些城邑,使以色列人住在那里。
kaj post kiam Salomono konstruis ankaŭ la urbojn, kiujn Ĥiram donis al Salomono, kaj li enloĝigis tie la Izraelidojn,
所罗门往哈马琐巴去,攻取了那地方。
Salomono iris kontraŭ Ĥamat-Coban kaj venkoprenis ĝin.
所罗门建造旷野里的达莫,又建造哈马所有的积货城,
Kaj li konstruis Tadmoron en la dezerto, kaj ĉiujn urbojn de provizoj, kiujn li konstruis en Ĥamat.
又建造上伯‧和崙、下伯‧和崙作为保障,都有墙,有门,有闩;
Li ankaŭ konstruis Bet-Ĥoronon la supran kaj Bet-Ĥoronon la malsupran, urbojn fortikigitajn kun muregoj, pordoj, kaj rigliloj,
又建造巴拉和所有的积货城,并屯车辆马兵的城,与耶路撒冷、黎巴嫩,以及自己治理的全国中所愿意建造的。
kaj Baalaton, kaj ĉiujn urbojn de provizoj, kiujn Salomono havis, kaj ĉiujn urbojn por la ĉaroj kaj la urbojn por la rajdistoj, kaj ĉion, kion Salomono deziris konstrui en Jerusalem kaj sur Lebanon kaj en la tuta lando de sia regado.
至于国中所剩下不属以色列人的赫人、亚摩利人、比利洗人、希未人、耶布斯人,
Koncerne la tutan popolon, kiu restis el la Ĥetidoj, Amoridoj, Perizidoj, Ĥividoj, kaj Jebusidoj, kiuj ne estis el la Izraelidoj:
就是以色列人未曾灭绝的,所罗门挑取他们的后裔作服苦的奴仆,直到今日。
el iliaj infanoj, kiuj restis post ili en la lando kaj kiujn la Izraelidoj ne ekstermis, Salomono faris tributulojn ĝis la nuna tago.
惟有以色列人,所罗门不使他们当奴仆做工,乃是作他的战士、军长的统领、车兵长、马兵长。
Sed el la Izraelidoj Salomono ne faris servantojn por liaj laboroj, ĉar ili estis militistoj, estroj de liaj korpogardistoj, estroj super liaj ĉaroj kaj super liaj rajdistoj.
所罗门王有二百五十督工的,监管工人。
La nombro de la ĉefaj oficistoj, kiujn havis la reĝo Salomono, estis ducent kvindek.
所罗门将法老的女儿带出大卫城,上到为她建造的宫里;因所罗门说:「耶和华约柜所到之处都为圣地,所以我的妻不可住在以色列王大卫的宫里。」
La filinon de Faraono elkondukis Salomono el la urbo de David en la domon, kiun li konstruis por ŝi; ĉar li diris: Virino ne devas loĝi ĉe mi en la domo de David, reĝo de Izrael, ĉar ĝi estas sankta pro tio, ke en ĝin eniris la kesto de la Eternulo.
所罗门在耶和华的坛上,就是在廊子前他所筑的坛上,与耶和华献燔祭;
Tiam Salomono komencis alportadi bruloferojn al la Eternulo sur tiun altaron de la Eternulo, kiun li konstruis antaŭ la portiko,
又遵著摩西的吩咐在安息日、月朔,并一年三节,就是除酵节、七七节、住棚节,献每日所当献的祭。
por oferadi laŭ la ordo de ĉiu tago, konforme al la ordono de Moseo pri la sabatoj, la monatkomencoj, kaj la festoj, kiuj estis tri fojojn en jaro, Pasko, Pentekosto, kaj festo de laŭboj.
所罗门照著他父大卫所定的例,派定祭司的班次,使他们各供己事,又使利未人各尽其职,讚美耶和华,在祭司面前做每日所当做的;又派守门的按著班次看守各门,因为神人大卫是这样吩咐的。
Kaj li starigis, konforme al la preskribo de sia patro David, la partiojn de la pastroj por ilia servado, kaj la Levidojn por iliaj postenoj, por ke ili glorkantu kaj servu apud la pastroj laŭ la ordo de ĉiu tago, ankaŭ la pordegistojn laŭ iliaj grupoj por ĉiu pordego; ĉar tia estis la ordono de David, la homo de Dio.
王所吩咐众祭司和利未人的,无论是管府库或办别的事,他们都不违背。
Kaj oni en nenio dekliniĝis de la ordono de la reĝo pri la pastroj kaj Levidoj kaj pri la trezoroj.
所罗门建造耶和华的殿,从立根基直到成功的日子,工料俱备。这样,耶和华的殿全然完毕。
Tiele estis aranĝita la tuta laboro de Salomono de post la tago, kiam estis fondita la domo de la Eternulo, ĝis la domo de la Eternulo estis tuta preta.
那时,所罗门往以东地靠海的以旬‧迦别和以禄去。
Tiam Salomono iris en Ecjon-Geberon kaj en Elaton, sur la bordo de la maro, en la lando de Edom.
希兰差遣他的臣仆,将船只和熟悉泛海的仆人送到所罗门那里。他们同著所罗门的仆人到了俄斐,得了四百五十他连得金子,运到所罗门王那里。
Kaj Ĥiram sendis al li per siaj servantoj ŝipojn, kaj servistojn, kiuj konis la maron; kaj ili veturis kun la servantoj de Salomono en Ofiron, kaj prenis de tie kvarcent kvindek kikarojn da oro kaj venigis al la reĝo Salomono.