II Chronicles 7

所罗门祈祷已毕,就有火从天上降下来,烧尽燔祭和别的祭。耶和华的荣光充满了殿;
Kiam Salomono finis la preĝadon, malleviĝis fajro el la ĉielo kaj forbruligis la bruloferon kaj la aliajn oferojn; kaj la majesto de la Eternulo plenigis la domon.
因耶和华的荣光充满了耶和华殿,所以祭司不能进殿。
Kaj la pastroj ne povis eniri en la domon de la Eternulo, ĉar la majesto de la Eternulo plenigis la domon de la Eternulo.
那火降下、耶和华的荣光在殿上的时候,以色列众人看见,就在铺石地俯伏叩拜,称谢耶和华说:耶和华本为善,他的慈爱永远长存!
Kaj ĉiuj Izraelidoj vidis, kiel la fajro kaj la majesto de la Eternulo malleviĝis sur la domon, kaj ili ekgenuis vizaĝaltere sur la pavimo, adorkliniĝis, kaj dankis la Eternulon, ke Li estas bona, ke eterna estas Lia favorkoreco.
王和众民在耶和华面前献祭。
Kaj la reĝo kaj la tuta popolo faris oferojn antaŭ la Eternulo.
所罗门王用牛二万二千,羊十二万献祭。这样,王和众民为 神的殿行奉献之礼。
La reĝo Salomono oferis dudek du mil bovojn kaj cent dudek mil ŝafojn. Tiamaniere la reĝo kaj la tuta popolo inaŭguris la domon de Dio.
祭司侍立,各供其职;利未人也拿著耶和华的乐器,就是大卫王造出来、借利未人颂讚耶和华的。(他的慈爱永远长存!)祭司在众人面前吹号,以色列人都站立。
La pastroj staris sur siaj postenoj, kaj la Levidoj kun la muzikaj instrumentoj por la Eternulo, kiujn faris la reĝo David, por kanti dankon al la Eternulo, ke eterna estas Lia favorkoreco, per la laŭdkantoj de David; kaj la pastroj trumpetis apud ili, kaj ĉiuj Izraelidoj staris.
所罗门因他所造的铜坛容不下燔祭、素祭,和脂油,便将耶和华殿前院子当中分别为圣,在那里献燔祭和平安祭牲的脂油。
Kaj Salomono sanktigis la mezon de la korto, kiu estis antaŭ la domo de la Eternulo; ĉar li faris tie la bruloferojn kaj alportis ofere la sebon de la pacoferoj; ĉar la kupra altaro, kiun Salomono faris, ne povis plene loki sur si la bruloferon, la farunoferon, kaj la sebon.
那时所罗门和以色列众人,就是从哈马口直到埃及小河,所有的以色列人都聚集成为大会,守节七日。
Kaj Salomono faris tiam feston dum sep tagoj, kaj kun li la tuta Izrael, tre granda anaro, kiu kunvenis de Ĥamat ĝis la torento de Egiptujo.
第八日设立严肃会,行奉献坛的礼七日,守节七日。
Kaj en la oka tago ili faris festofermon, ĉar la inaŭguron de la altaro ili faris dum sep tagoj kaj la feston dum sep tagoj.
七月二十三日,王遣散众民;他们因见耶和华向大卫和所罗门与他民以色列所施的恩惠,就都心中喜乐,各归各家去了。
En la dudek-tria tago de la sepa monato li forsendis la popolon al ĝiaj tendoj, gajan kaj ĝojantan pro la bono, kiun la Eternulo faris al David, al Salomono, kaj al Sia popolo Izrael.
所罗门造成了耶和华殿和王宫;在耶和华殿和王宫凡他心中所要做的,都顺顺利利地做成了。
Tiamaniere Salomono sukcese finis la domon de la Eternulo kaj la reĝan domon, kaj ĉion, kion Salomono en sia koro faris en la domo de la Eternulo kaj en sia domo.
夜间耶和华向所罗门显现,对他说:「我已听了你的祷告,也选择这地方作为祭祀我的殿宇。
Kaj la Eternulo aperis al Salomono en la nokto, kaj diris al li: Mi aŭdis vian preĝon, kaj Mi elektis al Mi ĉi tiun lokon kiel domon de oferoj.
我若使天闭塞不下雨,或使蝗虫吃这地的出产,或使瘟疫流行在我民中,
Se Mi ŝlosos la ĉielon tiel, ke ne estos pluvo, aŭ se Mi ordonos al la lokustoj primanĝi la teron, aŭ se Mi sendos peston sur Mian popolon,
这称为我名下的子民,若是自卑、祷告,寻求我的面,转离他们的恶行,我必从天上垂听,赦免他们的罪,医治他们的地。
sed Mia popolo, kiu portas Mian nomon, humiliĝos kaj preĝos kaj serĉos Mian vizaĝon kaj returnos sin de siaj malbonaj vojoj: tiam Mi aŭskultos el la ĉielo, kaj pardonos ilian pekon kaj resanigos ilian landon.
我必睁眼看、侧耳听在此处所献的祷告。
Nun Miaj okuloj estos nefermitaj kaj Miaj oreloj estos atentaj al preĝo sur ĉi tiu loko.
现在我已选择这殿,分别为圣,使我的名永在其中,我的眼、我的心也必常在那里。
Nun Mi elektis kaj sanktigis ĉi tiun domon, por ke Mia nomo estu tie eterne; kaj Miaj okuloj kaj Mia koro estos tie ĉiutempe.
你若在我面前效法你父大卫所行的,遵行我一切所吩咐你的,谨守我的律例典章,
Kaj se vi irados antaŭ Mi tiel, kiel iradis via patro David, kaj vi agados konforme al ĉio, kion Mi ordonis al vi, kaj vi observados Miajn leĝojn kaj preskribojn:
我就必坚固你的国位,正如我与你父大卫所立的约,说:『你的子孙必不断人作以色列的王。』
tiam Mi fortikigos la tronon de via regno, kiel Mi promesis al via patro David, dirante: Ne mankos ĉe vi viro, reganta super Izrael.
「倘若你们转去丢弃我指示你们的律例诫命,去事奉敬拜别神,
Sed se vi deturnos vin, kaj forlasos Miajn leĝojn kaj Miajn ordonojn, kiujn Mi donis al vi, kaj vi iros kaj servos al aliaj dioj kaj adorkliniĝos antaŭ ili:
我就必将以色列人从我赐给他们的地上拔出根来,并且我为己名所分别为圣的殿也必舍弃不顾,使他在万民中作笑谈,被讥诮。
tiam Mi elŝiros ilin el Mia lando, kiun Mi donis al ili; kaj ĉi tiun domon, kiun Mi sanktigis por Mia nomo, Mi forpuŝos de antaŭ Mia vizaĝo, kaj Mi faros ĝin proverbo kaj mokataĵo inter ĉiuj popoloj.
这殿虽然甚高,将来经过的人必惊讶说:『耶和华为何向这地和这殿如此行呢?』
Kaj pri ĉi tiu domo, kiu estas tre alta, ĉiu preteriranto miregos, kaj diros: Pro kio la Eternulo agis tiele kun ĉi tiu lando kaj kun ĉi tiu domo?
人必回答说:『是因此地的人离弃耶和华─他们列祖的 神,就是领他们出埃及地的 神,去亲近别神,敬拜事奉他,所以耶和华使这一切灾祸临到他们。』」
Kaj oni respondos: Pro tio, ke ili forlasis la Eternulon, Dion de siaj patroj, kiu elkondukis ilin el la lando Egipta, kaj ili aliĝis al aliaj dioj kaj adorkliniĝis antaŭ ili kaj servis al ili — pro tio Li venigis sur ilin ĉi tiun tutan malbonon.