II Chronicles 25

亚玛谢登基的时候年二十五岁,在耶路撒冷作王二十九年。他母亲名叫约耶但,是耶路撒冷人。
La aĝon de dudek kvin jaroj havis Amacja, kiam li fariĝis reĝo, kaj dudek naŭ jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Jehoadan, el Jerusalem.
亚玛谢行耶和华眼中看为正的事,只是心不专诚。
Li agadis bone antaŭ la Eternulo, tamen ne el plena koro.
国一坚定,就把杀他父王的臣仆杀了,
Kiam lia reĝado fortikiĝis, li mortigis siajn servantojn, kiuj mortigis la reĝon, lian patron.
却没有治死他们的儿子,是照摩西律法书上耶和华所吩咐的说:「不可因子杀父,也不可因父杀子,各人要为本身的罪而死。」
Sed iliajn filojn li ne mortigis, ĉar tiel estas skribite en la instruo, en la libro de Moseo, kie la Eternulo ordonis, dirante: Ne devas morti patroj pro la infanoj, kaj infanoj ne devas morti pro la patroj, sed ĉiu devas morti pro sia peko.
亚玛谢招聚犹大人,按著犹大和便雅悯的宗族设立千夫长、百夫长,又数点人数,从二十岁以外,能拿枪拿盾牌出去打仗的精兵共有三十万;
Amacja kunvenigis la Judojn, kaj starigis ilin laŭ patrodomoj, laŭ milestroj kaj centestroj, ĉiujn Jehudaidojn kaj Benjamenidojn; kaj li kalkulis ilin, la havantajn la aĝon de dudek jaroj kaj pli, kaj li trovis, ke ili prezentas la nombron de tricent mil viroj elektitaj, povantaj iri en militon kaj teni lancon kaj ŝildon.
又用银子一百他连得,从以色列招募了十万大能的勇士。
Kaj li dungis de Izrael cent mil bravajn militistojn pro cent kikaroj da arĝento.
有一个神人来见亚玛谢,对他说:「王啊,不要使以色列的军兵与你同去,因为耶和华不与以色列人以法莲的后裔同在。
Sed homo de Dio venis al li, kaj diris: Ho reĝo, ne iru kun vi la militistaro de Izrael, ĉar la Eternulo ne estas kun Izrael, kun ĉiuj idoj de Efraim;
你若一定要去,就奋勇争战吧!但 神必使你败在敌人面前;因为 神能助人得胜,也能使人倾败。」
sed iru vi sola, agu kuraĝe en la milito; alie Dio faligos vin antaŭ la malamiko, ĉar Dio havas la forton, por helpi kaj por faligi.
亚玛谢问神人说:「我给了以色列军的那一百他连得银子怎么样呢?」神人回答说:「耶和华能把更多的赐给你。」
Kaj Amacja diris al la homo de Dio: Kion do oni faru kun la cent kikaroj, kiujn mi donis al la militistoj de Izrael? La homo de Dio respondis: La Eternulo povas doni al vi pli ol tio.
于是亚玛谢将那从以法莲来的军兵分别出来,叫他们回家去。故此,他们甚恼怒犹大人,气忿忿地回家去了。
Tiam Amacja apartigis la militistojn, kiuj venis al li el la lando de Efraim, ke ili iru al sia loko. Kaj forte ekflamis ilia kolero kontraŭ Judujo, kaj ili reiris al sia loko kun kolero.
亚玛谢壮起胆来,率领他的民到盐谷,杀了西珥人一万。
Kaj Amacja havis la kuraĝon kaj kondukis sian popolon kaj iris en la Valon de Salo; kaj li mortigis el la Seiranoj dek mil;
犹大人又生擒了一万带到山崖上,从那里把他们扔下去,以致他们都摔碎了。
kaj dek mil vivantajn la Judoj prenis en kaptitecon kaj kondukis ilin sur la supron de roko, kaj ĵetis ilin malsupren de la supro de la roko tiel, ke ĉiuj dishakiĝis.
但亚玛谢所打发回去、不许一同出征的那些军兵攻打犹大各城,从撒马利亚直到伯和崙,杀了三千人,抢了许多财物。
Sed la militistoj, kiujn Amacja sendis returne, por ke ili ne iru kun li en la militon, kuris en la urbojn de Judujo, de Samario ĝis Bet-Ĥoron, kaj mortigis tie tri mil homojn, kaj kaptis multe da rabakiraĵo.
亚玛谢杀了以东人回来,就把西珥的神像带回,立为自己的神,在它面前叩拜烧香。
Kiam Amacja revenis post la venkobato de la Edomidoj, li alportis la diojn de la Seiranoj kaj starigis ilin al si kiel diojn, kaj antaŭ ili li adorkliniĝis kaj al ili li incensis.
因此,耶和华的怒气向亚玛谢发作,就差一个先知去见他,说:「这些神不能救他的民脱离你的手,你为何寻求他呢?」
Tiam ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ Amacja, kaj Li sendis al li profeton, kaj ĉi tiu diris al li: Kial vi turnas vin al la dioj de la popolo, kiuj ne savis sian popolon kontraŭ via mano?
先知与王说话的时候,王对他说:「谁立你作王的谋士呢?你住口吧!为何找打呢?」先知就止住了,又说:「你行这事,不听从我的劝戒,我知道 神定意要灭你。」
Kaj dum li estis parolanta al li, la reĝo diris al li: Ĉu oni faris vin konsilisto de la reĝo? ĉesu, ĉar alie oni vin mortigos. Tiam la profeto ĉesis, kaj diris: Mi scias, ke Dio decidis pereigi vin; ĉar vi tion faris kaj vi ne aŭskultis mian konsilon.
犹大王亚玛谢与群臣商议,就差遣使者去见耶户的孙子、约哈斯的儿子、以色列王约阿施,说:「你来,我们二人相见于战场。」
Amacja, reĝo de Judujo, konsiliĝis, kaj sendis al Joaŝ, filo de Jehoaĥaz, filo de Jehu, reĝo de Izrael, por diri: Venu, ni komparu niajn fortojn.
以色列王约阿施差遣使者去见犹大王亚玛谢,说:「黎巴嫩的蒺藜差遣使者去见黎巴嫩的香柏树,说:『将你的女儿给我儿子为妻。』后来黎巴嫩有一个野兽经过,把蒺藜践踏了。
Tiam Joaŝ, reĝo de Izrael, sendis al Amacja, reĝo de Judujo, por diri: La prunelo sur Lebanon sendis al la cedro sur Lebanon, por diri: Donu vian filinon al mia filo kiel edzinon. Sed preteriris sovaĝa besto de Lebanon kaj dispremis per la piedoj la prunelon.
你说:『看哪,我打败了以东人』,你就心高气傲,以致矜夸。你在家里安居就罢了,为何要惹祸使自己和犹大国一同败亡呢?」
Vi diras al vi: Jen mi venkobatis la Edomidojn; kaj via koro fieriĝis kaj serĉas gloron. Sidu nun hejme; kial vi volas entrepreni aferon malfeliĉan, ke vi falu kaj kun vi ankaŭ Judujo?
亚玛谢却不肯听从。这是出乎 神,好将他们交在敌人手里,因为他们寻求以东的神。
Sed Amacja ne obeis; ĉar tio estis de Dio, por transdoni ilin en manojn pro tio, ke ili turnis sin al la dioj de Edom.
于是以色列王约阿施上来,在犹大的伯‧示麦与犹大王亚玛谢相见于战场。
Kaj eliris Joaŝ, reĝo de Izrael, kaj ili komparis siajn fortojn, li kaj Amacja, reĝo de Judujo, en Bet-Ŝemeŝ, kiu estas en Judujo.
犹大人败在以色列人面前,各自逃回家里去了。
Kaj la Judoj estis venkobatitaj de la Izraelidoj, kaj ili diskuris ĉiu al sia tendo.
以色列王约阿施在伯‧示麦擒住约哈斯【就是亚哈谢】的孙子、约阿施的儿子、犹大王亚玛谢,将他带到耶路撒冷,又拆毁耶路撒冷的城墙,从以法莲门直到角门,共四百肘;
Kaj Amacjan, reĝon de Judujo, filon de Joaŝ, filo de Jehoaĥaz, kaptis Joaŝ, reĝo de Izrael, en Bet-Ŝemeŝ, kaj venigis lin en Jerusalemon; kaj li detruis la muregon de Jerusalem, de la Pordego de Efraim ĝis la Pordego Angula, sur la spaco de kvarcent ulnoj.
又将俄别以东所看守 神殿里的一切金银和器皿,与王宫里的财宝都拿了去,并带人去为质,就回撒马利亚去了。
Kaj li prenis la tutan oron kaj arĝenton, kaj ĉiujn vazojn, kiuj troviĝis en la domo de Dio ĉe Obed-Edom, kaj la trezorojn de la reĝa domo, kaj ankaŭ garantiulojn, kaj li reiris en Samarion.
以色列王约哈斯的儿子约阿施死后,犹大王约阿施的儿子亚玛谢又活了十五年。
Kaj Amacja, filo de Joaŝ, reĝo de Judujo, vivis post la morto de Joaŝ, filo de Jehoaĥaz, reĝo de Izrael, ankoraŭ dek kvin jarojn.
亚玛谢其余的事,自始至终不都写在犹大和以色列诸王记上吗?
La cetera historio de Amacja, la unua kaj la lasta, estas priskribita en la libro de la reĝoj de Judujo kaj de Izrael.
自从亚玛谢离弃耶和华之后,在耶路撒冷有人背叛他,他就逃到拉吉;叛党却打发人到拉吉,将他杀了。
De la tempo, kiam Amacja deturnis sin de la Eternulo, oni faris kontraŭ li konspiron en Jerusalem, kaj li forkuris en Laĥiŝon. Sed oni sendis post li en Laĥiŝon, kaj tie oni lin mortigis.
人就用马将他的尸首驮回,葬在犹大京城他列祖的坟地里。
Kaj oni venigis lin sur ĉevaloj kaj enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de Judujo.