II Chronicles 23

第七年,耶何耶大奋勇自强,将百夫长耶罗罕的儿子亚撒利雅,约哈难的儿子以实玛利,俄备得的儿子亚撒利雅,亚大雅的儿子玛西雅,细基利的儿子以利沙法召来,与他们立约。
Sed en la sepa jaro kuraĝis Jehojada kaj prenis al si en interligon la centestrojn Azarja, filo de Jeroĥam, Iŝmael, filo de Jehoĥanan, Azarja, filo de Obed, Maaseja, filo de Adaja, kaj Eliŝafat, filo de Ziĥri;
他们走遍犹大,从犹大各城里招聚利未人和以色列的众族长到耶路撒冷来。
kaj ili rondiris en Judujo kaj kolektis la Levidojn el ĉiuj urboj de Judujo kaj la ĉefojn de patrodomoj en Izrael kaj venis en Jerusalemon.
会众在 神殿里与王立约。耶何耶大对他们说:「看哪,王的儿子必当作王,正如耶和华指著大卫子孙所应许的话」;
Kaj la tuta anaro faris en la domo de Dio interligon kun la reĝo. Kaj Jehojada diris al ili: Jen la filo de la reĝo devas reĝi, kiel diris la Eternulo pri la filoj de David.
又说:「你们当这样行:祭司和利未人凡安息日进班的,三分之一要把守各门,
Jenon vi devas fari: tiu triono de vi, kiu venas en sabato, el la pastroj kaj el la Levidoj, estu pordegistoj ĉe la sojloj,
三分之一要在王宫,三分之一要在基址门;众百姓要在耶和华殿的院内。
triono en la reĝa domo, kaj triono ĉe la Pordego de la Fundamento; la tuta popolo estu sur la kortoj de la domo de la Eternulo.
除了祭司和供职的利未人之外,不准别人进耶和华的殿;惟独他们可以进去,因为他们圣洁。众百姓要遵守耶和华所吩咐的。
Neniu eniru en la domon de la Eternulo, krom la pastroj kaj la servantoj el la Levidoj; ĉi tiuj povas eniri, ĉar ili estas sanktigitaj; sed la tuta popolo faru gardon por la Eternulo.
利未人要手中各拿兵器,四围护卫王;凡擅入殿宇的,必当治死。王出入的时候,你们当跟随他。」
Kaj la Levidoj ĉirkaŭu la reĝon ĉiuflanke, ĉiu kun sia batalilo en la mano; kaj ĉiun, kiu eniros en la domon, oni mortigu. Kaj estu apud la reĝo, kiam li eniros aŭ eliros.
利未人和犹大众人都照著祭司耶何耶大一切所吩咐的去行,各带所管安息日进班出班的人来,因为祭司耶何耶大不许他们下班。
La Levidoj kaj ĉiuj Judoj faris ĉion, kion ordonis la pastro Jehojada; kaj ĉiu prenis siajn homojn, la sabate venantajn kun la sabate forirantaj, ĉar la pastro Jehojada ne forliberigis la laŭvicajn grupojn.
祭司耶何耶大便将 神殿里所藏大卫王的枪、盾牌、挡牌交给百夫长,
Kaj la pastro Jehojada disdonis al la centestroj la lancojn, ŝildojn, kaj manŝildojn de la reĝo David, kiuj estis en la domo de Dio.
又分派众民手中各拿兵器,在坛和殿那里,从殿右直到殿左,站在王子的四围;
Kaj li starigis la tutan popolon, ĉiun kun lia batalilo en la mano, de la dekstra flanko de la domo ĝis la maldekstra flanko de la domo, ĉe la altaro kaj ĉe la domo, ĉirkaŭe de la reĝo.
于是领王子出来,给他戴上冠冕,将律法书交给他,立他作王。耶何耶大和众子膏他,众人说:「愿王万岁!」
Kaj oni elkondukis la reĝidon, metis sur lin la kronon kaj la ateston, kaj proklamis lin reĝo; Jehojada kaj liaj filoj sanktoleis lin, kaj diris: Vivu la reĝo!
亚她利雅听见民奔走讚美王的声音,就到民那里,进耶和华的殿,
Kiam Atalja aŭdis la bruon de la popolo, kuranta kaj gloranta la reĝon, ŝi iris al la popolo en la domon de la Eternulo.
看见王站在殿门的柱旁,百夫长和吹号的人侍立在王左右,国民都欢乐吹号,又有歌唱的,用各样的乐器领人歌唱讚美;亚她利雅就撕裂衣服,喊叫说:「反了!反了!」
Kaj ŝi ekvidis, ke jen la reĝo staras ĉe la kolono apud la enirejo, kaj la eminentuloj kaj la trumpetistoj apud la reĝo, kaj la tuta popolo de la lando ĝojas, kaj oni trumpetas per trumpetoj, kaj la kantistoj staras kun la muzikaj instrumentoj kaj glorkantas. Tiam Atalja disŝiris siajn vestojn, kaj ekkriis: Konspiro, konspiro!
祭司耶何耶大带管辖军兵的百夫长出来,吩咐他们说:「将她赶到班外,凡跟随她的必用刀杀死!」因为祭司说:「不可在耶和华殿里杀她。」
Tiam la pastro Jehojada elirigis la centestrojn, la estrojn de la militistaro, kaj diris al ili: Elkonduku ŝin ekster la vicojn; kaj kiu ŝin sekvos, tiun oni mortigu per glavo; ĉar la pastro diris: Ne mortigu ŝin en la domo de la Eternulo.
众兵就闪开,让她去;她走到王宫的马门,便在那里把她杀了。
Kaj oni liberigis por ŝi lokon, kaj ŝi iris tra la enirejo de la Pordego de Ĉevaloj al la reĝa domo, kaj tie oni ŝin mortigis.
耶何耶大与众民和王立约,都要作耶和华的民。
Kaj Jehojada faris interligon inter li, la tuta popolo, kaj la reĝo, ke ili estu popolo de la Eternulo.
于是众民都到巴力庙,拆毁了庙,打碎坛和像,又在坛前将巴力的祭司玛坦杀了。
Kaj la tuta popolo iris en la domon de Baal kaj ĝin detruis; kaj liajn altarojn kaj bildojn ili disrompis, kaj Matanon, la pastron de Baal, ili mortigis antaŭ la altaroj.
耶何耶大派官看守耶和华的殿,是在祭司利未人手下。这祭司利未人是大卫分派在耶和华殿中、照摩西律法上所写的,给耶和华献燔祭,又按大卫所定的例,欢乐歌唱;
Kaj Jehojada komisiis la oficojn en la domo de la Eternulo al la pastroj Levidoj, kiujn destinis David por la domo de la Eternulo, por faradi bruloferojn al la Eternulo, kiel estas skribite en la instruo de Moseo, kun ĝojo kaj kantoj, laŭ la preskribo de David.
且设立守门的把守耶和华殿的各门,无论为何事,不洁净的人都不准进去。
Kaj li starigis la pordegistojn ĉe la pordegoj de la domo de la Eternulo, por ke neniu povu eniri, kiu pro io estas malpura.
又率领百夫长和贵冑,与民间的官长,并国中的众民,请王从耶和华殿下来,由上门进入王宫,立王坐在国位上。
Kaj li prenis la centestrojn kaj la potenculojn kaj la regantojn de la popolo kaj la tutan popolon de la lando, kaj li kondukis la reĝon el la domo de la Eternulo; kaj ili trairis tra la supra pordego en la reĝan domon, kaj ili sidigis la reĝon sur la regna trono.
国民都欢乐,合城都安静。众人已将亚她利雅用刀杀了。
Kaj la tuta popolo de la lando ĝojis, kaj la urbo estis trankvila. Sed Ataljan oni mortigis per glavo.