II Chronicles 22

耶路撒冷的居民立约兰的小儿子亚哈谢接续他作王;因为跟随阿拉伯人来攻营的军兵曾杀了亚哈谢的众兄长。这样,犹大王约兰的儿子亚哈谢作了王。
La loĝantoj de Jerusalem ekreĝigis lian plej junan filon Aĥazja anstataŭ li, ĉar ĉiujn pli aĝajn mortigis la taĉmento, kiu venis kun la Araboj en la tendaron. Kaj ekreĝis Aĥazja, filo de Jehoram, reĝo de Judujo.
亚哈谢登基的时候年四十二岁【王下八26作二十二岁】,在耶路撒冷作王一年。他母亲名叫亚他利雅,是暗利的孙女。
La aĝon de kvardek du jaroj havis Aĥazja, kiam li fariĝis reĝo, kaj unu jaron li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Atalja, filino de Omri.
亚哈谢也行亚哈家的道;因为他母亲给他主谋,使他行恶。
Li ankaŭ iradis laŭ la vojoj de la domo de Aĥab, ĉar lia patrino estis lia konsilantino por malbonagi.
他行耶和华眼中看为恶的事,像亚哈家一样;因他父亲死后有亚哈家的人给他主谋,以致败坏。
Li faradis malbonon antaŭ la Eternulo, kiel la domo de Aĥab, ĉar ili estis liaj konsilantoj post la morto de lia patro, por pereigi lin.
他听从亚哈家的计谋,同以色列王亚哈的儿子约兰往基列的拉末去,与亚兰王哈薛争战;亚兰人打伤了约兰。
Ankaŭ ilian konsilon li sekvis, kaj iris kun Jehoram, filo de Aĥab, milite kontraŭ Ĥazaelon, reĝon de Sirio, al Ramot en Gilead. Kaj la Sirianoj vundis Jehoramon.
约兰回到耶斯列,医治在拉末与亚兰王哈薛打仗所受的伤,犹大王约兰的儿子亚撒利雅【即亚哈谢】因为亚哈的儿子约兰病了,就下到耶斯列看望他。
Kaj li revenis, por kuraci sin en Jizreel de la vundoj, kiujn oni faris al li en Ramot, kiam li batalis kontraŭ Ĥazael, reĝo de Sirio. Kaj Azarja, filo de Jehoram, reĝo de Judujo, iris por viziti Jehoramon, filon de Aĥab, en Jizreel, ĉar ĉi tiu estis malsana.
亚哈谢去见约兰就被害了,这是出乎 神;因为他到了,就同约兰出去攻击宁示的孙子耶户。这耶户是耶和华所膏、使他剪除亚哈家的。
Sed de Dio estis destinita pereo por Aĥazja per tio, ke li venis al Jehoram: post sia veno li eliris kun Jehoram kontraŭ Jehun, filon de Nimŝi, kiun la Eternulo sanktoleis, por ekstermi la domon de Aĥab.
耶户讨亚哈家罪的时候,遇见犹大的众首领和亚哈谢的众侄子服事亚哈谢,就把他们都杀了。
Kiam Jehu faris juĝon sur la domo de Aĥab, li trovis la eminentulojn de Judujo kaj la filojn de la fratoj de Aĥazja, kiuj servis al Aĥazja, kaj li mortigis ilin.
亚哈谢藏在撒马利亚,耶户寻找他,众人将他拿住,送到耶户那里,就杀了他,将他葬埋;因他们说,他是那尽心寻求耶和华之约沙法的儿子。这样,亚哈谢的家无力保守国权。
Kaj li serĉis Aĥazjan, kaj oni kaptis lin, kiam li estis kaŝita en Samario; kaj oni venigis lin al Jehu kaj mortigis lin kaj enterigis lin, ĉar oni diris: Li estas filo de Jehoŝafat, kiu strebis al la Eternulo per sia tuta koro. Kaj el la domo de Aĥazja restis neniu, kiu povus reĝi.
亚哈谢的母亲亚她利雅见她儿子死了,就起来剿灭犹大王室。
Kiam Atalja, la patrino de Aĥazja, vidis, ke ŝia filo mortis, ŝi leviĝis kaj ekstermis la tutan reĝan idaron de la domo de Jehuda.
但王的女儿约示巴将亚哈谢的儿子约阿施从那被杀的王子中偷出来,把他和他的乳母都藏在卧房里。约示巴是约兰王的女儿,亚哈谢的妹子,祭司耶何耶大的妻。她收藏约阿施,躲避亚她利雅,免得被杀。
Sed Jehoŝabeat, filino de la reĝo, prenis Joaŝon, filon de Aĥazja, kaj ŝtele elkondukis lin el inter la mortigataj filoj de la reĝo kaj lokis lin kaj lian nutristinon en la ĉambro de litoj; kaj kaŝis lin Jehoŝabeat, filino de la reĝo Jehoram kaj edzino de la pastro Jehojada (ĉar ŝi estis fratino de Aĥazja), for de Atalja, kaj ĉi tiu lin ne mortigis.
约阿施和她们一同藏在 神殿里六年;亚她利雅篡了国位。
Kaj li restis kaŝita ĉe ili en la domo de Dio dum ses jaroj; kaj Atalja reĝis en la lando.