II Chronicles 2

所罗门定意要为耶和华的名建造殿宇,又为自己的国建造宫室。
Kaj Salomono ordonis, ke oni konstruu domon al la nomo de la Eternulo kaj reĝan domon por li.
所罗门就挑选七万扛抬的,八万在山上凿石头的,三千六百督工的。
Salomono starigis sepdek mil portistojn, okdek mil montajn ŝtonhakistojn, kaj tri mil sescent kontrolistojn super ili.
所罗门差人去见推罗王希兰,说:「你曾运香柏木与我父大卫建宫居住,求你也这样待我。
Kaj Salomono sendis al Ĥiram, reĝo de Tiro, por diri: Vi scias, kiel vi agis kun mia patro David, kaj sendis al li cedran lignon, por ke li konstruu al si domon, por loĝi en ĝi;
我要为耶和华─我 神的名建造殿宇,分别为圣献给他,在他面前焚烧美香,常摆陈设饼,每早晚、安息日、月朔,并耶和华─我们 神所定的节期献燔祭。这是以色列人永远的定例。
nun jen mi konstruas domon al la nomo de la Eternulo, mia Dio, por ke ĝi estu konsekrita al Li, por incensadi antaŭ Li bonodorajn incensojn, prezenti tie konstante panojn de propono, bruloferojn matene kaj vespere, en sabatoj, monatkomencoj, kaj festoj de la Eternulo, nia Dio, kio estas eterna leĝo por Izrael.
我所要建造的殿宇甚大;因为我们的 神至大,超乎诸神。
La domo, kiun mi konstruas, estos granda; ĉar pli granda estas nia Dio, ol ĉiuj dioj.
天和天上的天,尚且不足他居住的,谁能为他建造殿宇呢?我是谁?能为他建造殿宇吗?不过在他面前烧香而已。
Kiu havus sufiĉe da fortoj, por konstrui al Li domon? la ĉielo kaj la ĉielo de ĉieloj ne povas ja Lin ampleksi. Kaj kiu mi estas, ke mi konstruu al Li domon, kiu servus por io alia, ol por nura incensado antaŭ Li?
现在求你差一个巧匠来,就是善用金、银、铜、铁,和紫色、朱红色、蓝色线,并精于雕刻之工的巧匠,与我父大卫在犹大和耶路撒冷所预备的巧匠一同做工;
Sendu do nun al mi homon, kiu estas majstro en farado de objektoj el oro, arĝento, kupro, fero, el ŝtofo purpura, ruĝa, kaj blua, kaj kiu povoscias gravuri gravuraĵojn, kune kun la artistoj, kiuj estas ĉe mi en Judujo kaj en Jerusalem kaj kiujn mia patro David preparis.
又求你从黎巴嫩运些香柏木、松木、檀香木到我这里来,因我知道你的仆人善于砍伐黎巴嫩的树木。我的仆人也必与你的仆人同工。
Kaj sendu al mi lignon cedran, cipresan, kaj santalan de Lebanon; ĉar mi scias, ke viaj servantoj povoscias haki arbojn Lebanonajn. Kaj jen miaj servantoj estos kun viaj,
这样,可以给我预备许多的木料,因我要建造的殿宇高大出奇。
por pretigi por mi multe da ligno; ĉar la domo, kiun mi konstruas, devas esti granda kaj mirinda.
你的仆人砍伐树木,我必给他们打好了的小麦二万歌珥,大麦二万歌珥,酒二万罢特,油二万罢特。」
Jen por la ĉarpentistoj, por la lignohakistoj, viaj servantoj, mi destinis dudek mil kor’ojn da draŝita tritiko, dudek mil kor’ojn da hordeo, dudek mil bat’ojn da vino, kaj dudek mil bat’ojn da oleo.
推罗王希兰写信回答所罗门说:「耶和华因为爱他的子民,所以立你作他们的王」;
Ĥiram, reĝo de Tiro, respondis per letero, kiun li sendis al Salomono: Pro amo de la Eternulo al Sia popolo Li faris vin reĝo super ĝi.
又说:「创造天地的耶和华─以色列的 神是应当称颂的!他赐给大卫王一个有智慧的儿子,使他有谋略聪明,可以为耶和华建造殿宇,又为自己的国建造宫室。
Kaj Ĥiram diris plue: Benata estu la Eternulo, Dio de Izrael, kiu kreis la ĉielon kaj la teron, kaj kiu donis al la reĝo David filon saĝan, kleran, kaj ĉiokomprenan, kiu konstruos domon por la Eternulo kaj reĝan domon por si.
现在我打发一个精巧有聪明的人去,他是我父亲希兰所用的,
Nun mi sendis homon saĝan kaj kompetentan, mian majstron Ĥuram;
是但支派一个妇人的儿子。他父亲是推罗人,他善用金、银、铜、铁、石、木,和紫色、蓝色、朱红色线与细麻制造各物,并精于雕刻,又能想出各样的巧工。请你派定这人,与你的巧匠和你父─我主大卫的巧匠一同做工。
li estas filo de virino el la idinoj de Dan, kaj lia patro estis Tirano; li povoscias fari objektojn el oro, arĝento, kupro, fero, ŝtono, kaj ligno, el ŝtofo purpura, blua, bisina, kaj ruĝa, fari ĉiajn gravuraĵojn, kaj trovi bonajn ideojn pri ĉio, kio estos komisiita al li, kune kun viaj artistoj kaj kun la artistoj de mia sinjoro David, via patro.
我主所说的小麦、大麦、酒、油,愿我主运来给众仆人。
Nun la tritikon, hordeon, oleon, kaj vinon, pri kiuj mia sinjoro parolis, li sendu al siaj servantoj;
我们必照你所需用的,从黎巴嫩砍伐树木,扎成筏子,浮海运到约帕;你可以从那里运到耶路撒冷。」
kaj ni hakos lignon de Lebanon, kiom vi bezonas, kaj ni sendos ĝin al vi per flosoj sur la maro ĝis Jafo; kaj vi venigos tion en Jerusalemon.
所罗门仿照他父大卫数点住在以色列地所有寄居的外邦人,共有十五万三千六百名;
Kaj Salomono kalkulis ĉiujn fremdulojn, kiuj estis en la lando de Izrael post la kalkulo, kiun aranĝis lia patro David; kaj troviĝis da ili cent kvindek tri mil sescent.
使七万人扛抬材料,八万人在山上凿石头,三千六百人督理工作。
Kaj li faris el ili sepdek mil portistojn, okdek mil montajn ŝtonhakistojn, kaj tri mil sescent kontrolistojn, por devigadi la popolon labori.