II Chronicles 16

亚撒三十六年,以色列王巴沙上来攻击犹大,修筑拉玛,不许人从犹大王亚撒那里出入。
En la tridek-sesa jaro de la reĝado de Asa iris Baaŝa, reĝo de Izrael, kontraŭ Judujon, kaj li konstruis Raman, por bari la eliradon kaj eniradon al Asa, reĝo de Judujo.
于是亚撒从耶和华殿和王宫的府库里拿出金银来,送与住大马色的亚兰王便哈达,说:
Tiam Asa elprenis arĝenton kaj oron el la trezorejoj de la domo de la Eternulo kaj de la reĝa domo, kaj sendis al Ben-Hadad, reĝo de Sirio, kiu loĝis en Damasko, kaj dirigis al li:
「你父曾与我父立约,我与你也要立约。现在我将金银送给你,求你废掉你与以色列王巴沙所立的约,使他离开我。」
Estas interligo inter mi kaj vi, kiel inter mia patro kaj via patro; jen mi sendas al vi arĝenton kaj oron: neniigu vian interligon kun Baaŝa, reĝo de Izrael, por ke li foriru de mi.
便哈达听从亚撒王的话,派军长去攻击以色列的城邑。他们就攻破以云、但、亚伯玛音,和拿弗他利一切的积货城。
Kaj Ben-Hadad obeis la reĝon Asa, kaj sendis siajn militestrojn kontraŭ la urbojn de Izrael, kaj ili venkobatis Ijonon kaj Danon kaj Abel-Maimon, kaj ĉiujn provizejojn en la urboj de Naftali.
巴沙听见就停工,不修筑拉玛了。
Kiam Baaŝa tion aŭdis, li ĉesis konstrui Raman kaj haltigis sian laboradon.
于是亚撒王率领犹大众人,将巴沙修筑拉玛所用的石头、木头都运去,用以修筑迦巴和米斯巴。
Tiam la reĝo Asa prenis ĉiujn Judojn; kaj ili forportis la ŝtonojn de Rama kaj ĝian lignon, el kiuj Baaŝa faris la konstruadon; kaj li konstruis el tio Geban kaj Micpan.
那时,先见哈拿尼来见犹大王亚撒,对他说:「因你仰赖亚兰王,没有仰赖耶和华─你的 神,所以亚兰王的军兵脱离了你的手。
En tiu tempo venis la antaŭvidisto Ĥanani al Asa, reĝo de Judujo, kaj diris al li: Ĉar vi apogis vin sur la reĝo de Sirio, kaj ne apogis vin sur la Eternulo, via Dio, tial saviĝis el via mano la militistaro de la reĝo de Sirio.
古实人、路比人的军队不是甚大吗?战车马兵不是极多吗?只因你仰赖耶和华,他便将他们交在你手里。
Ĉu la Etiopoj kaj Luboj ne estis kun granda forto, kun ĉaroj kaj rajdistoj en tre granda nombro? tamen, ĉar vi apogis vin sur la Eternulo, Li transdonis ilin en vian manon;
耶和华的眼目遍察全地,要显大能帮助向他心存诚实的人。你这事行得愚昧;此后,你必有争战的事。」
ĉar la okuloj de la Eternulo ĉirkaŭrigardas la tutan teron, por subteni tiujn, kies koro estas plene aldonita al Li. Malsaĝe vi agis per ĉi tio; pro tio de nun vi havos militojn.
亚撒因此恼恨先见,将他囚在监里。那时亚撒也虐待一些人民。
Asa ekkoleris kontraŭ la antaŭvidisto kaj metis lin en malliberejon, ĉar li indignis kontraŭ li pro tio; ankaŭ kelkajn el la popolo Asa premis en tiu tempo.
亚撒所行的事,自始至终都写在犹大和以色列诸王记上。
La historio de Asa, la unua kaj la lasta, estas priskribita en la libro de la reĝoj de Judujo kaj Izrael.
亚撒作王三十九年,他脚上有病,而且甚重。病的时候没有求耶和华,只求医生。
En la tridek-naŭa jaro de sia reĝado Asa malsaniĝis je siaj piedoj; tre forta fariĝis lia malsano; sed eĉ en sia malsano li turnis sin ne al la Eternulo, sed al kuracistoj.
他作王四十一年而死,与他列祖同睡,
Kaj Asa ekdormis kun siaj patroj, kaj mortis en la kvardek-unua jaro de sia reĝado.
葬在大卫城自己所凿的坟墓里,放在床上,其床堆满各样馨香的香料,就是按做香的作法调和的香料,又为他烧了许多的物件。
Kaj oni enterigis lin en lia tombo, kiun li pretigis al si en la urbo de David; kaj oni kuŝigis lin sur lito plenigita de aromaĵoj kaj diversaj lerte preparitaj ŝmiraĵoj, kaj oni faris por li tre grandan brulon.