II Chronicles 1

大卫的儿子所罗门国位坚固;耶和华─他的 神与他同在,使他甚为尊大。
Salomono, filo de David, fortikiĝis en sia regno; kaj la Eternulo, lia Dio, estis kun li kaj levis lin alte.
所罗门吩咐以色列众人,就是千夫长、百夫长、审判官、首领与族长都来。
Kaj Salomono kunvokis la tutan Izraelon, la milestrojn kaj centestrojn, la juĝistojn, kaj ĉiujn estrojn en la tuta Izrael, la ĉefojn de la patrodomoj.
所罗门和会众都往基遍的邱坛去,因那里有 神的会幕,就是耶和华仆人摩西在旷野所制造的。
Kaj Salomono kune kun la tuta komunumo iris al la altaĵo en Gibeon, ĉar tie estis la tabernaklo de kunveno de Dio, tiu, kiun faris Moseo, servanto de la Eternulo, en la dezerto.
只是 神的约柜,大卫已经从基列‧耶琳搬到他所预备的地方,因他曾在耶路撒冷为约柜支搭了帐幕,
Sed la keston de Dio David estis transportinta el Kirjat-Jearim sur tiun lokon, kiun David pretigis por ĝi; ĉar li aranĝis por ĝi tendon en Jerusalem.
并且户珥的孙子、乌利的儿子比撒列所造的铜坛也在基遍耶和华的会幕前。所罗门和会众都就近坛前。
La kupra altaro, kiun faris Becalel, filo de Uri, filo de Ĥur, estis tie, antaŭ la tabernaklo de la Eternulo; kaj Salomono kaj la komunumo ĝin serĉis.
所罗门上到耶和华面前会幕的铜坛那里,献一千牺牲为燔祭。
Kaj Salomono supreniris tie antaŭ la Eternulo sur la kupran altaron, kiu estis antaŭ la tabernaklo de kunveno, kaj alportis sur ĝi mil bruloferojn.
当夜, 神向所罗门显现,对他说:「你愿我赐你什么,你可以求。」
En tiu nokto Dio aperis al Salomono, kaj diris al li: Petu, kion Mi donu al vi.
所罗门对 神说:「你曾向我父大卫大施慈爱,使我接续他作王。
Kaj Salomono diris al Dio: Vi estis tre favorkora al mia patro David, kaj Vi faris min reĝo anstataŭ li;
耶和华 神啊,现在求你成就向我父大卫所应许的话;因你立我作这民的王,他们如同地上尘沙那样多。
nun, ho Dio Eternulo, plenumiĝu do Via vorto al mia patro David. Ĉar Vi faris min reĝo super popolo grandnombra kiel la polvo de la tero,
求你赐我智慧聪明,我好在这民前出入;不然,谁能判断这众多的民呢?」
tial donu al mi nun saĝecon kaj sciadon, por ke mi povosciu eliradi kaj eniradi antaŭ tiu popolo; ĉar kiu povas regi tiun Vian grandan popolon?
 神对所罗门说:「我已立你作我民的王。你既有这心意,并不求资财、丰富、尊荣,也不求灭绝那恨你之人的性命,又不求大寿数,只求智慧聪明好判断我的民;
Tiam Dio diris al Salomono: Pro tio, ke ĉi tio estis en via koro, kaj vi ne petis riĉecon, nek havaĵojn, nek gloron, nek la animon de viaj malamikoj, kaj eĉ longan vivon vi ne petis, sed vi petis por vi saĝecon kaj sciadon, por regi Mian popolon, super kiu Mi faris vin reĝo:
我必赐你智慧聪明,也必赐你资财、丰富、尊荣。在你以前的列王都没有这样,在你以后也必没有这样的。」
pro tio saĝeco kaj sciado estas donataj al vi; sed ankaŭ riĉecon, havaĵojn, kaj gloron Mi donos al vi en tia grado, kiun ne havis la reĝoj antaŭ vi, kaj ankaŭ post vi oni tion ne havos.
于是,所罗门从基遍邱坛会幕前回到耶路撒冷,治理以色列人。
Kaj Salomono revenis de la altaĵo en Gibeon, de la tabernaklo de kunveno, en Jerusalemon. Kaj li reĝis super Izrael.
所罗门聚集战车马兵,有战车一千四百辆,马兵一万二千名,安置在屯车的城邑和耶路撒冷,就是王那里。
Kaj Salomono kolektis al si ĉarojn kaj rajdistojn. Li havis mil kvarcent ĉarojn kaj dek du mil rajdistojn; kaj li lokis ilin en la urboj de ĉaroj kaj ĉe la reĝo en Jerusalem.
王在耶路撒冷使金银多如石头,香柏木多如高原的桑树。
Kaj la reĝo atingis tion, ke la arĝento kaj oro estis en Jerusalem kiel ŝtonoj, kaj la cedroj estis en tiel granda kvanto, kiel la sikomoroj sur la malaltaj lokoj.
所罗门的马是从埃及带来的,是王的商人一群一群按著定价买来的。
La ĉevalojn al Salomono oni venigadis el Egiptujo; kaj societo de komercistoj de la reĝo aĉetadis ilin amase laŭ difinita prezo.
他们从埃及买来的车,每辆价银六百舍客勒,马每匹一百五十舍客勒。赫人诸王和亚兰诸王所买的车马,也是按这价值经他们手买来的。
Ili liveradis el Egiptujo ĉiun ĉaron pro sescent sikloj da arĝento, kaj ĉiun ĉevalon pro cent kvindek; tiel same ili estis liverataj per iliaj manoj al ĉiuj reĝoj de la Ĥetidoj kaj al la reĝoj de Sirio.