I Timothy 1

奉我们救主 神和我们的盼望基督耶稣之命,作基督耶稣使徒的保罗,
Paŭlo, apostolo de Kristo Jesuo, laŭ la ordono de Dio, nia Savanto, kaj Kristo Jesuo, nia espero,
写信给那因信主作我真儿子的提摩太。愿恩惠、怜悯、平安从父 神和我们主基督耶稣归与你!
al Timoteo, mia vera filo en fido: Graco, kompato, kaj paco de Dio, la Patro, kaj de Kristo Jesuo, nia Sinjoro.
我往马其顿去的时候,曾劝你仍住在以弗所,好嘱咐那几个人不可传异教,
Kiel mi, ekironte en Makedonujon, petis vin resti en Efeso, por ke vi admonu kelkajn homojn, ke ili ne instruu alian doktrinon,
也不可听从荒渺无凭的话语和无穷的家谱;这等事只生辩论,并不发明 神在信上所立的章程。
nek atentu fabelojn kaj senfinajn genealogiojn, kiuj naskas diskutojn, pli ol tiun administradon de Dio, kiu estas laŭ la fido — tiel faru.
但命令的总归就是爱;这爱是从清洁的心和无亏的良心,无伪的信心生出来的。
Sed la celo de la admono estas amo el pura koro kaj bona konscienco kaj sincera fido;
有人偏离这些,反去讲虚浮的话,
kion maltrafinte, kelkaj homoj sin deturnis al vanta babilado,
想要作教法师,却不明白自己所讲说的所论定的。
dezirante esti instruistoj de la leĝo, kvankam ili ne komprenas tion, kion ili diras, nek tion, pri kio ili faras aserton.
我们知道律法原是好的,只要人用得合宜;
Sed ni scias, ke la leĝo estas bona, se oni ĝin laŭleĝe uzas,
因为律法不是为义人设立的,乃是为不法和不服的,不虔诚和犯罪的,不圣洁和恋世俗的,弑父母和杀人的,
sciante, ke la leĝo ekzistas ne por justulo, sed por homoj senleĝaj kaj malobeemaj, malpiaj kaj pekemaj, malsanktaj kaj profanaj, por patromortigantoj kaj patrinomortigantoj, hommortigantoj,
行淫和亲男色的,抢人口和说谎话的,并起假誓的,或是为别样敌正道的事设立的。
malĉastuloj kaj viruzaĉantoj, homŝtelistoj, mensogantoj, falseĵurantoj, kaj ĉio ajn alia kontraŭa al la sana doktrino;
这是照著可称颂之 神交托我荣耀福音说的。
laŭ la konfidita al mi evangelio de la gloro de la benata Dio.
我感谢那给我力量的我们主基督耶稣,因他以我有忠心,派我服事他。
Mi dankas Kriston Jesuon, nian Sinjoron, kiu min kapabligas, tial, ke li trovis min fidela, destinante min al sia servado;
我从前是亵渎 神的,逼迫人的,侮慢人的;然而我还蒙了怜悯,因我是不信不明白的时候而做的。
kvankam mi antaŭe estis blasfemanto kaj persekutanto kaj insultanto; tamen mi ricevis kompaton, ĉar mi tion faris nesciante kaj nekredante;
并且我主的恩是格外丰盛,使我在基督耶稣里有信心和爱心。
kaj la graco de nia Sinjoro abunde sufiĉegis kun fido kaj amo, kiuj estas en Kristo Jesuo.
基督耶稣降世,为要拯救罪人。这话是可信的,是十分可佩服的。在罪人中我是个罪魁。
Fidinda estas la diro, kaj inda je plena akcepto, ke Kristo Jesuo envenis en la mondon, por savi pekantojn, el kiuj mi estas la ĉefa;
然而,我蒙了怜悯,是因耶稣基督要在我这罪魁身上显明他一切的忍耐,给后来信他得永生的人作榜样。
tamen pro tiu kaŭzo mi ricevis kompaton, por ke en mi, kiel la ĉefa, Jesuo Kristo elmontru sian tutan paciencegon, kiel ekzemplo por tiuj, kiuj poste kredos al li por eterna vivo.
但愿尊贵、荣耀归与那不能朽坏、不能看见、永世的君王、独一的 神,直到永永远远。阿们!
Nun al la Reĝo eterna, senmorta, nevidebla, la sola Dio, estu honoro kaj gloro por ĉiam kaj eterne. Amen.
我儿提摩太啊,我照从前指著你的预言,将这命令交托你,叫你因此可以打那美好的仗。
Ĉi tiun zorgadon mi komisias al vi, mia filo Timoteo, laŭ la profetaĵoj, kiuj antaŭiris sur vin, ke per ili vi militadu la bonan militon,
常存信心和无亏的良心。有人丢弃良心,就在真道上如同船破坏了一般。
tenante la fidon kaj bonan konsciencon, kiun forpuŝinte de si, kelkaj homoj ŝippereis rilate la fidon;
其中有许米乃和亚力山大;我已经把他们交给撒但,使他们受责罚就不再谤渎了。
el kiuj estas Himeneo kaj Aleksandro, kiujn mi transdonis al Satano, por ke ili lernu ne blasfemi.