I Thessalonians 2

弟兄们,你们自己原晓得我们进到你们那里并不是徒然的。
Ĉar vi mem scias, fratoj, ke nia alveno al vi ne montriĝis senfrukta;
我们从前在腓立比被害受辱,这是你们知道的;然而还是靠我们的 神放开胆量,在大争战中把 神的福音传给你们。
sed suferinte kaj insultite en Filipi, kiel vi scias, ni kuraĝiĝis en nia Dio prediki al vi la evangelion de Dio meze de granda konflikto.
我们的劝勉不是出于错误,不是出于污秽,也不是用诡诈。
Ĉar nia instruado ne devenis de eraro, nek de malpureco, kaj ĝi ne estas kun ruzo;
但 神既然验中了我们,把福音托付我们,我们就照样讲,不是要讨人喜欢,乃是要讨那察验我们心的 神喜欢。
sed kiel Dio nin aprobis, por konfidi al ni la evangelion, tiel ni parolas, por plaĉi ne al homoj, sed al Dio, kiu esploras niajn korojn.
因为我们从来没有用过谄媚的话,这是你们知道的;也没有藏著贪心,这是 神可以作见证的。
Ĉar, kiel vi scias, ni neniam troviĝis kun vortoj flataj, nek kun avideca preteksto (Dio estas atestanto),
我们作基督的使徒,虽然可以叫人尊重,却没有向你们,或向别人求荣耀;
nek celante homan gloron ĉe vi aŭ ĉe iu alia, kvankam ni povis esti al vi ŝarĝaj, kiel apostoloj de Kristo.
只在你们中间存心温柔,如同母亲乳养自己的孩子。
Sed ni estis mildaj inter vi, kiel vartistino, fleganta siajn proprajn infanojn;
我们既是这样爱你们,不但愿意将 神的福音给你们,连自己的性命也愿意给你们,因你们是我们所疼爱的。
tiel same ni, sentante por vi koran inklinon, volonte tiam dividus kun vi, ne nur la evangelion de Dio, sed ankaŭ niajn proprajn animojn, ĉar vi fariĝis por ni tre karaj.
弟兄们,你们记念我们的辛苦劳碌,昼夜做工,传 神的福音给你们,免得叫你们一人受累。
Ĉar vi memoras, fratoj, nian penadon kaj laboregon: nokte kaj tage laborante, por ke ni ne fariĝu ŝarĝo por iu el vi, ni predikadis al vi la evangelion de Dio.
我们向你们信主的人,是何等圣洁、公义、无可指摘,有你们作见证,也有 神作见证。
Vi estas atestantoj, kaj Dio ankaŭ, kiel sankte kaj juste kaj senkulpe ni kondutis ĉe vi kredantoj;
你们也晓得我们怎样劝勉你们,安慰你们,嘱咐你们各人,好像父亲待自己的儿女一样,
kiel vi scias, ke por ĉiu el vi ni estis kiel patro ĉe siaj infanoj, vin admonante kaj kuraĝigante, kaj petegante,
要叫你们行事对得起那召你们进他国、得他荣耀的 神。
ke vi iradu inde je Dio, kiu vin vokas en Sian regnon kaj gloron.
为此,我们也不住的感谢 神,因你们听见;我们所传 神的道就领受了;不以为是人的道,乃以为是 神的道。这道实在是 神的,并且运行在你们信主的人心中。
Pro ĉi tio ankaŭ ni senĉese dankas Dion, ke ricevinte per nia parolo la vorton de Dio, vi akceptis ne la homan vorton, sed, kiel ĝi vere estas, la Dian vorton, kiu ankaŭ energias en vi, kiuj kredas.
弟兄们,你们曾效法犹太中在基督耶稣里 神的各教会;因为你们也受了本地人的苦害,像他们受了犹太人的苦害一样。
Ĉar vi, fratoj, fariĝis imitantoj de la eklezioj de Dio en Kristo Jesuo, kiuj estas en Judujo; ĉar tiajn samajn suferojn vi ankaŭ spertis ĉe viaj samlandanoj, kiajn tiuj ĉe la Judoj,
这犹太人杀了主耶稣和先知,又把我们赶出去。他们不得 神的喜悦,且与众人为敌;
kiuj mortigis la Sinjoron Jesuo kaj la profetojn, kaj nin elpelis, kaj ne plaĉas al Dio, kaj estas kontraŭuloj al ĉiuj homoj;
不许我们传道给外邦人使外邦人得救,常常充满自己的罪恶。 神的忿怒临在他们身上已经到了极处。
ili malhelpis al ni prediki al la nacianoj, por ke ili saviĝu, por kompletigi ĉiam la sumon de siaj pekoj; kaj sur ilin venis la kolero ĝis ekstrema mezuro.
弟兄们,我们暂时与你们离别,是面目离别,心里却不离别;我们极力的想法子很愿意见你们的面。
Sed, fratoj, ni, senigite je vi dum kelka tempo, persone, ne kore, des pli fervore klopodis vidi vian vizaĝon kun multa sopiro;
所以我们有意到你们那里;我保罗有一两次要去,只是撒但阻挡了我们。
ĉar ni deziris veni al vi; mi, Paŭlo, tion deziris pli ol unufoje; sed malhelpis nin Satano.
我们的盼望和喜乐,并所夸的冠冕是什么呢?岂不是我们主耶稣来的时候,你们在他面前站立得住么?
Ĉar kio estas nia espero, aŭ ĝojo, aŭ krono de singratulado? Ĉu ĝi ja ne estas vi, antaŭ nia Sinjoro Jesuo Kristo ĉe lia alveno?
因为你们就是我们的荣耀,我们的喜乐。
Ĉar vi estas nia gloro kaj nia ĝojo.