I Samuel 31

非利士人与以色列人争战。以色列人在非利士人面前逃跑,在基利波有被杀仆倒的。
Dume la Filiŝtoj batalis kontraŭ Izrael; kaj la Izraelidoj forkuris de la Filiŝtoj kaj falis mortigitaj sur la monto Gilboa.
非利士人紧追扫罗和他儿子们,就杀了扫罗的儿子约拿单、亚比拿达、麦基舒亚。
Kaj la Filiŝtoj kuratingis Saulon kaj liajn filojn, kaj la Filiŝtoj mortigis Jonatanon kaj Abinadabon kaj Malki-Ŝuan, filojn de Saul.
势派甚大,扫罗被弓箭手追上,射伤甚重,
La batalo fortiĝis kontraŭ Saul; kaj la arkpafistoj trovis lin, kaj li estis forte vundita de la arkpafistoj.
就吩咐拿他兵器的人说:「你拔出刀来,将我刺死,免得那些未受割礼的人来刺我,凌辱我。」但拿兵器的人甚惧怕,不肯刺他;扫罗就自己伏在刀上死了。
Tiam Saul diris al sia armilportisto: Eltiru vian glavon kaj trapiku min per ĝi, por ke ne venu tiuj necirkumciditoj, por trapiki min kaj mokmalhonori min. Sed lia armilportisto ne volis, ĉar li forte timis. Tiam Saul prenis sian glavon kaj faligis sin sur ĝin.
拿兵器的人见扫罗已死,也伏在刀上死了。
Kiam lia armilportisto vidis, ke Saul mortis, li ankaŭ faligis sin sur sian glavon kaj mortis kune kun li.
这样,扫罗和他三个儿子,与拿他兵器的人,以及跟随他的人,都一同死亡。
Tiamaniere mortis Saul kaj liaj tri filoj kaj lia armilportisto kaj ĉiuj liaj viroj en tiu tago kune kun li.
住平原那边并约旦河西的以色列人,见以色列军兵逃跑,扫罗和他儿子都死了,也就弃城逃跑。非利士人便来住在其中。
Kiam la Izraelidoj, kiuj estis transe de la valo kaj transe de Jordan, vidis, ke la Izraelidoj forkuras kaj ke Saul kaj liaj filoj mortis, ili forlasis la urbojn kaj forkuris; kaj venis la Filiŝtoj kaj ekloĝis en ili.
次日,非利士人来剥那被杀之人的衣服,看见扫罗和他三个儿子仆倒在基利波山,
En la sekvanta tago venis la Filiŝtoj, por senvestigi la mortigitojn; kaj ili trovis Saulon kaj liajn tri filojn falintajn sur la monto Gilboa.
就割下他的首级,剥了他的军装,打发人到(或译:送到)非利士地的四境,报信与他们庙里的偶像和众民;
Tiam ili dehakis lian kapon kaj deprenis liajn armilojn kaj sendis en la landon de la Filiŝtoj ĉirkaŭen, por anonci en la domo de iliaj idoloj kaj al la popolo.
又将扫罗的军装放在亚斯她录庙里,将他的尸身钉在伯‧珊的城墙上。
Kaj ili metis liajn armilojn en la templon de Aŝtar, kaj lian korpon ili pendigis sur la muro de Bet-Ŝan.
基列‧雅比的居民听见非利士人向扫罗所行的事,
Kiam la loĝantoj de Jabeŝ en Gilead aŭdis pri tio, kion faris la Filiŝtoj al Saul,
他们中间所有的勇士就起身,走了一夜,将扫罗和他儿子的尸身从伯‧珊城墙上取下来,送到雅比那里,用火烧了;
tiam ĉiuj kuraĝuloj leviĝis kaj iris tutan nokton kaj prenis la korpon de Saul kaj la korpojn de liaj filoj de la muro de Bet-Ŝan, kaj venis en Jabeŝon kaj forbruligis ilin tie.
将他们骸骨葬在雅比的垂丝柳树下,就禁食七日。
Kaj ili prenis iliajn ostojn kaj enterigis sub la tamarisko en Jabeŝ, kaj ili fastis dum sep tagoj.