I Samuel 21

大卫到了挪伯祭司亚希米勒那里,亚希米勒战战兢兢地出来迎接他,问他说:「你为什么独自来,没有人跟随呢?」
Kaj David venis en Nobon al la pastro Aĥimeleĥ, kaj Aĥimeleĥ time eliris renkonte al David, kaj diris al li: Kial vi estas sola kaj neniu estas kun vi?
大卫回答祭司亚希米勒说:「王吩咐我一件事说:『我差遣你委托你的这件事,不要使人知道。』故此我已派定少年人在某处等候我。
Kaj David respondis al la pastro Aĥimeleĥ: La reĝo ion komisiis al mi, kaj diris al mi: Neniu ion sciu pri la afero, por kiu mi sendas vin kaj kiun mi komisiis al vi; tial por miaj junuloj mi destinis lokon tian kaj tian.
现在你手下有什么?求你给我五个饼或是别样的食物。」
Nun kion vi havas sub la mano? donu en mian manon kvin panojn, aŭ tion, kio troviĝos.
祭司对大卫说:「我手下没有寻常的饼,只有圣饼;若少年人没有亲近妇人才可以给。」
Kaj la pastro respondis al David kaj diris: Simplan panon mi ne havas sub mia mano, estas nur pano sankta, se la junuloj nur detenis sin de virinoj.
大卫对祭司说:「实在约有三日我们没有亲近妇人;我出来的时候,虽是寻常行路,少年人的器皿还是洁净的;何况今日不更是洁净吗?」
Tiam David respondis al la pastro kaj diris al li: Virinoj estas for de ni de hieraŭ kaj antaŭhieraŭ, de la momento, kiam mi eliris, kaj la apartenaĵoj de la junuloj estas sanktaj; se la vojo estas malsankta, ĝi ankoraŭ hodiaŭ sanktiĝos per la apartenaĵoj.
祭司就拿圣饼给他;因为在那里没有别样饼,只有更换新饼,从耶和华面前撤下来的陈设饼。
Tiam la pastro donis al li la sanktaĵon, ĉar ne estis tie pano krom la panoj de propono, kiuj estis forprenitaj de antaŭ la Eternulo, por meti varman panon post la formeto de tiuj.
(当日有扫罗的一个臣子留在耶和华面前。他名叫多益,是以东人,作扫罗的司牧长。)
Tie unu el la servantoj de Saul estis enŝlosita en tiu tago antaŭ la Eternulo; lia nomo estis Doeg la Edomido, la ĉefa el la paŝtistoj de Saul.
大卫问亚希米勒说:「你手下有枪有刀没有?因为王的事甚急,连刀剑器械我都没有带。」
Kaj David diris al Aĥimeleĥ: Ĉu vi ne havas sub via mano lancon aŭ glavon? ĉar nek mian glavon, nek miajn aliajn batalilojn mi prenis kun mi, ĉar la afero de la reĝo estis urĝa.
祭司说:「你在以拉谷杀非利士人歌利亚的那刀在这里,裹在布中,放在以弗得后边,你要就可以拿去;除此以外,再没有别的。」大卫说:「这刀没有可比的!求你给我。」
Tiam la pastro diris: La glavo de Goljat, la Filiŝto, kiun vi mortigis en la valo de Ela, jen ĝi estas, envolvita en vesto, malantaŭ la efodo. Se vi volas preni ĝin al vi, prenu, ĉar ne haviĝas alia krom ĉi tiu. Kaj David diris: Ne ekzistas simila al ĝi, donu ĝin al mi.
那日大卫起来,躲避扫罗,逃到迦特王亚吉那里。
Kaj David leviĝis kaj forkuris en tiu tago de Saul, kaj venis al Aĥiŝ, reĝo de Gat.
亚吉的臣仆对亚吉说:「这不是以色列国王大卫吗?那里的妇女跳舞唱和,不是指著他说『扫罗杀死千千,大卫杀死万万』吗?」
Kaj la servantoj de Aĥiŝ diris al li: Tio estas ja David, reĝo de la lando! pri li oni ja kantis, dancante, kaj dirante: Saul frapis milojn, Kaj David dekmilojn!
大卫将这话放在心里,甚惧怕迦特王亚吉,
David metis tiujn vortojn en sian koron, kaj tre ektimis Aĥiŝon, la reĝon de Gat.
就在众人面前改变了寻常的举动,在他们手下假装疯癫,在城门的门扇上胡写乱画,使唾沫流在胡子上。
Tial li ŝanĝis sian aspekton antaŭ iliaj okuloj, furiozis inter iliaj manoj, desegnis sur la pordoj de la pordego, kaj fluigis salivon sur sian barbon.
亚吉对臣仆说:「你们看,这人是疯子。为什么带他到我这里来呢?
Tiam Aĥiŝ diris al siaj servantoj: Vi vidas ja, ke ĉi tiu homo estas freneza; kial do vi venigis lin al mi?
我岂缺少疯子,你们带这人来在我面前疯癫吗?这人岂可进我的家呢?」
Ĉu mankas al mi frenezuloj, ke vi alkondukis ĉi tiun, ke li faru frenezaĵojn antaŭ mi? ĉu tia povas eniri en mian domon?