I Samuel 19

扫罗对他儿子约拿单和众臣仆说,要杀大卫;扫罗的儿子约拿单却甚喜爱大卫。
Saul diris al sia filo Jonatan kaj al ĉiuj siaj servantoj, ke ili mortigu Davidon.
约拿单告诉大卫说:「我父扫罗想要杀你,所以明日早晨你要小心,到一个僻静地方藏身。
Sed Jonatan, filo de Saul, tre amis Davidon. Kaj Jonatan sciigis al David, dirante: Mia patro Saul intencas mortigi vin; tial gardu vin, mi petas, morgaŭ matene: iru en sekretan lokon kaj kaŝu vin.
我就出到你所藏的田里,站在我父亲旁边与他谈论。我看他情形怎样,我必告诉你。」
Kaj mi eliros kaj stariĝos apud mia patro sur tiu kampo, kie vi estos, kaj mi parolos pri vi al mia patro; kaj kiam mi vidos, kiel la afero staras, mi diros al vi.
约拿单向他父亲扫罗替大卫说好话,说:「王不可得罪王的仆人大卫;因为他未曾得罪你,他所行的都与你大有益处。
Kaj Jonatan parolis pri David bonon al sia patro Saul, kaj diris al li: La reĝo ne peku kontraŭ sia sklavo David, ĉar li ne pekis kontraŭ vi kaj ĉar liaj agoj estas tre bonaj por vi;
他拚命杀那非利士人,耶和华为以色列众人大行拯救;那时你看见,甚是欢喜,现在为何无故要杀大卫,流无辜人的血,自己取罪呢?」
li riskis sian vivon kaj mortigis la Filiŝton, kaj la Eternulo faris grandan savon al la tuta Izrael; vi tion vidis, kaj vi ĝojis; kial do vi volas peki kontraŭ senkulpa sango kaj mortigi Davidon senkaŭze?
扫罗听了约拿单的话,就指著永生的耶和华起誓说:「我必不杀他。」
Kaj Saul aŭskultis la voĉon de Jonatan, kaj Saul ĵuris: Mi ĵuras per la Eternulo, li ne mortos.
约拿单叫大卫来,把这一切事告诉他,带他去见扫罗。他就仍然侍立在扫罗面前。
Tiam Jonatan alvokis Davidon, kaj Jonatan rakontis al li ĉion ĉi tion; kaj Jonatan alkondukis Davidon al Saul, ke li estu antaŭ ĉi tiu kiel antaŭe.
此后又有争战的事。大卫出去与非利士人打仗,大大杀败他们,他们就在他面前逃跑。
Komenciĝis denove milito; kaj David eliris kaj batalis kontraŭ la Filiŝtoj, kaj frapis ilin per granda frapo, kaj ili forkuris de li.
从耶和华那里来的恶魔又降在扫罗身上(扫罗手里拿枪坐在屋里),大卫就用手弹琴。
Sed la malbona spirito, sendita de la Eternulo, denove venis sur Saulon, kiam li sidis en sia domo kaj lia lanco estis en lia mano kaj David ludis per la mano.
扫罗用枪想要刺透大卫,钉在墙上;他却躲开,扫罗的枪刺入墙内。当夜大卫逃走,躲避了。
Kaj Saul intencis alpiki per la lanco Davidon al la muro; sed David forsaltis de Saul, kaj la lanco enpikiĝis en la muron, kaj David forkuris kaj saviĝis en tiu nokto.
扫罗打发人到大卫的房屋那里窥探他,要等到天亮杀他。大卫的妻米甲对他说:「你今夜若不逃命,明日你要被杀。」
Tiam Saul sendis senditojn al la domo de David, por fari gardon kontraŭ li kaj mortigi lin matene. Sed al David diris lia edzino Miĥal jene: Se vi ne savos vian animon en ĉi tiu nokto, vi morgaŭ estos mortigita.
于是米甲将大卫从窗户里缒下去;大卫就逃走,躲避了。
Kaj Miĥal malsuprenigis Davidon per la fenestro, kaj li foriris, forkuris, kaj saviĝis.
米甲把家中的神像放在床上,头枕在山羊毛装的枕头上,用被遮盖。
Poste Miĥal prenis doman dion, metis ĝin sur la liton, ĉirkaŭ ĝian kapon ŝi metis tapiŝon el kapra felo, kaj kovris ĝin per vesto.
扫罗打发人去捉拿大卫,米甲说:「他病了。」
Kiam Saul sendis senditojn, por preni Davidon, ŝi diris: Li estas malsana.
扫罗又打发人去看大卫,说:「当连床将他抬来,我好杀他。」
Saul sendis la senditojn, ke ili rigardu Davidon, kaj li diris al ili: Alportu lin al mi kun la lito, por ke oni mortigu lin.
使者进去,看见床上有神像,头枕在山羊毛装的枕头上。
La senditoj venis, kaj vidis, ke sur la lito estas doma dio kaj ĉirkaŭ ĝia kapo estas tapiŝo el kapra felo.
扫罗对米甲说:「你为什么这样欺哄我,放我仇敌逃走呢?」米甲回答说:「他对我说:『你放我走,不然我要杀你。』」
Kaj Saul diris al Miĥal: Kial vi tiel trompis min kaj foririgis mian malamikon, ke li saviĝu? Kaj Miĥal diris al Saul: Li diris al mi: Foririgu min, ĉar alie mi vin mortigos.
大卫逃避,来到拉玛见撒母耳,将扫罗向他所行的事述说了一遍。他和撒母耳就往拿约去居住。
Dume David forkuris kaj saviĝis, kaj venis al Samuel en Raman, kaj rakontis al li ĉion, kion faris al li Saul. Kaj li kaj Samuel iris kaj restis en Najot.
有人告诉扫罗,说大卫在拉玛的拿约。
Kaj oni raportis al Saul, dirante: Jen David estas nun en Najot, en la regiono de Rama.
扫罗打发人去捉拿大卫。去的人见有一班先知都受感说话,撒母耳站在其中监管他们;打发去的人也受 神的灵感动说话。
Tiam Saul sendis senditojn, por preni Davidon. Sed ili ekvidis aron da profetoj, kiuj estis profetantaj, kaj Samuelon, kiu staris super ili; kaj venis sur la senditojn de Saul la spirito de Dio, kaj ili ankaŭ ekprofetis.
有人将这事告诉扫罗,他又打发人去,他们也受感说话。扫罗第三次打发人去,他们也受感说话。
Kiam oni tion raportis al Saul, li sendis aliajn senditojn; sed ankaŭ ili ekprofetis. Kaj Saul plue sendis triajn senditojn, sed ankaŭ ili ekprofetis.
然后扫罗自己往拉玛去,到了西沽的大井,问人说:「撒母耳和大卫在哪里呢?」有人说:「在拉玛的拿约。」
Tiam li mem iris en Raman, kaj venis al la granda puto, kiu estas en Seĥu, kaj demandis: Kie estas Samuel kaj David? Kaj oni respondis: En Najot, en la regiono de Rama.
他就往拉玛的拿约去。 神的灵也感动他,一面走一面说话,直到拉玛的拿约。
Kaj li iris tien, en Najoton en la Rama regiono; sed tiam ankaŭ sur lin venis la spirito de Dio, kaj li iris ĉiam profetante, ĝis li venis en Najoton en la Rama regiono.
他就脱了衣服,在撒母耳面前受感说话,一昼一夜露体躺卧。因此有句俗语说:「扫罗也列在先知中吗?」
Kaj li ankaŭ demetis siajn vestojn, kaj li ankaŭ profetis antaŭ Samuel, kaj li kuŝis senveste dum tiu tuta tago kaj dum la tuta nokto. Tial oni diras: Ĉu ankaŭ Saul estas inter la profetoj?