I Samuel 13

扫罗登基年四十岁;作以色列王二年的时候,
Unu jaro pasis post la reĝiĝo de Saul, kaj jam du jarojn li reĝis super Izrael.
就从以色列中拣选了三千人:二千跟随扫罗在密抹和伯特利山,一千跟随约拿单在便雅悯的基比亚;其余的人扫罗都打发各回各家去了。
Kaj Saul elektis al si tri mil virojn el Izrael; du mil estis kun Saul en Miĥmaŝ kaj sur la monto Bet-El, kaj mil estis kun Jonatan en Gibea de Benjamen; la ceterajn el la popolo li foririgis ĉiun al lia tendo.
约拿单攻击迦巴、非利士人的防营,非利士人听见了。扫罗就在遍地吹角,意思说,要使希伯来人听见。
Kaj Jonatan venkobatis la garnizonon de la Filiŝtoj, kiu estis en Geba. Kaj tion aŭdis la Filiŝtoj; kaj Saul disblovigis per trumpeto tra la tuta lando, dirante: Aŭdu tion la Hebreoj.
以色列众人听见扫罗攻击非利士人的防营,又听见以色列人为非利士人所憎恶,就跟随扫罗聚集在吉甲。
Kaj la tuta Izrael aŭdis jenon: Saul venkobatis la garnizonon de la Filiŝtoj, kaj Izrael fariĝis malamata por la Filiŝtoj. Kaj oni kunvokis la popolon al Saul en Gilgalon.
非利士人聚集,要与以色列人争战,有车三万辆,马兵六千,步兵像海边的沙那样多,就上来在伯‧亚文东边的密抹安营。
Kaj la Filiŝtoj kolektiĝis, por militi kontraŭ Izrael, tridek mil ĉaroj kaj ses mil rajdantoj, kaj tiom da popolo, kiom da sablo sur la bordo de la maro. Kaj ili eliris kaj stariĝis tendare en Miĥmaŝ, oriente de Bet-Aven.
以色列百姓见自己危急窘迫,就藏在山洞、丛林、石穴、隐密处,和坑中。
La Izraelidoj vidis, ke ili estas en mizero, ĉar la popolo perdis la kuraĝon, kaj la homoj kaŝis sin en kavernoj, en arbustoj, en rokoj, en kavoj, kaj en putoj.
有些希伯来人过了约旦河,逃到迦得和基列地。扫罗还是在吉甲,百姓都战战兢兢地跟随他。
Hebreoj transiris ankaŭ trans Jordanon en la landon de Gad kaj en Gileadon. Sed Saul estis ankoraŭ en Gilgal, kaj la tuta popolo tremis ĉe li.
扫罗照著撒母耳所定的日期等了七日。撒母耳还没有来到吉甲,百姓也离开扫罗散去了。
Kaj li atendis sep tagojn ĝis la templimo, kiun difinis Samuel, sed Samuel ne venis en Gilgalon; kaj la popolo komencis disiĝi de li.
扫罗说:「把燔祭和平安祭带到我这里来。」扫罗就献上燔祭。
Tiam Saul diris: Alportu al mi la bruloferon kaj la pacoferojn. Kaj li oferis la bruloferon.
刚献完燔祭,撒母耳就到了。扫罗出去迎接他,要问他好。
Apenaŭ li finis la oferadon de la brulofero, venis Samuel. Kaj Saul eliris renkonte al li, por saluti lin.
撒母耳说:「你做的是什么事呢?」扫罗说:「因为我见百姓离开我散去,你也不照所定的日期来到,而且非利士人聚集在密抹。
Sed Samuel diris: Kion vi faris? Saul respondis: Mi vidis, ke la popolo diskuras de mi, kaj vi ne venis al la difinita tempo, kaj la Filiŝtoj kolektiĝis en Miĥmaŝ;
所以我心里说:恐怕我没有祷告耶和华。非利士人下到吉甲攻击我,我就勉强献上燔祭。」
kaj mi diris: Nun la Filiŝtoj atakos min ĉi tie en Gilgal, kaj mi ankoraŭ ne preĝis antaŭ la Eternulo; mi detenis min, sed fine mi oferis la bruloferon.
撒母耳对扫罗说:「你做了糊涂事了,没有遵守耶和华─你 神所吩咐你的命令。若遵守,耶和华必在以色列中坚立你的王位,直到永远。
Tiam Samuel diris al Saul: Vi agis malprudente, ne plenumante la ordonon de la Eternulo, via Dio, kiun Li ordonis al vi; ĉar nun la Eternulo fortikigus vian reĝadon super Izrael por eterne.
现在你的王位必不长久。耶和华已经寻著一个合他心意的人,立他作百姓的君,因为你没有遵守耶和华所吩咐你的。」
Sed nun via reĝado ne longe daŭros: la Eternulo elserĉis al Si viron laŭ Sia koro, kaj la Eternulo ordonis al li esti estro super Lia popolo, ĉar vi ne plenumis tion, kion la Eternulo ordonis al vi.
撒母耳就起来,从吉甲上到便雅悯的基比亚。扫罗数点跟随他的,约有六百人。
Kaj Samuel leviĝis kaj iris de Gilgal al Gibea de Benjamen. Kaj Saul kalkulis la popolon, kiu troviĝis ĉe li, ĉirkaŭ sescent homoj.
扫罗和他儿子约拿单,并跟随他们的人,都住在便雅悯的迦巴;但非利士人安营在密抹。
Saul kaj lia filo Jonatan, kaj la popolo, kiu estis kun ili, restis en Gibea de Benjamen, kaj la Filiŝtoj staris tendare en Miĥmaŝ.
有掠兵从非利士营中出来,分为三队:一队往俄弗拉向书亚地去,
Kaj eliris el la tendaro de la Filiŝtoj tri taĉmentoj da ekstermantoj: unu taĉmento direktis sin laŭ la vojo al Ofra, al la lando Ŝual;
一队往伯‧和崙去,一队往洗波音谷对面的地境向旷野去。
la dua taĉmento direktis sin laŭ la vojo al Bet-Ĥoron; kaj la tria taĉmento direktis sin laŭ la lima vojo, kiu kondukas al la valo Ceboim, al la dezerto.
那时,以色列全地没有一个铁匠;因为非利士人说,恐怕希伯来人制造刀枪。
Sed en la tuta lando de Izrael oni ne povis trovi forĝiston, ĉar la Filiŝtoj zorgis pri tio, ke la Hebreoj ne faru glavon aŭ ponardegon.
以色列人要磨锄、犁、斧、铲,就下到非利士人那里去磨。
Kaj ĉiuj Izraelidoj devis iri al la Filiŝtoj, se iu bezonis akrigi sian plugilon aŭ sian fosilon aŭ sian hakilon aŭ sian rikoltilon.
但有锉可以锉铲、犁、三齿叉、斧子,并赶牛锥。
Kaj la tranĉrandoj de la plugilferoj kaj de la fosiloj kaj de la tridentoj kaj de la hakiloj kaj de la pikstangoj malakriĝis.
所以到了争战的日子,跟随扫罗和约拿单的人没有一个手里有刀有枪的,惟独扫罗和他儿子约拿单有。
Tial en la tago de la batalo ne troviĝis glavo nek ponardego en la manoj de la tuta popolo, kiu estis kun Saul kaj kun Jonatan, sed troviĝis nur ĉe Saul kaj ĉe lia filo Jonatan.
非利士人的一队防兵到了密抹的隘口。
Dume gardistaro el la Filiŝtoj eliris al la trapasejo de Miĥmaŝ.