I Peter 3

你们作妻子的要顺服自己的丈夫;这样,若有不信从道理的丈夫,他们虽然不听道,也可以因妻子的品行被感化过来;
Tiel same, edzinoj, submetu vin al viaj propraj edzoj; por ke, eĉ se iuj ne obeas al la vorto, ili sen la vorto estu gajnitaj per la konduto de siaj edzinoj,
这正是因看见你们有贞洁的品行和敬畏的心。
rigardante vian konduton kun timo ĉastan.
你们不要以外面的辫头发,戴金饰,穿美衣为妆饰,
Via ornamo estu ne la ekstera ornamo de harplektado kaj orportado, aŭ la surmetado de vestoj;
只要以里面存著长久温柔、安静的心为妆饰;这在 神面前是极宝贵的。
sed la kaŝita homo de la koro en la nedifektebla vesto de spirito milda kaj trankvila, kiu estas multevalora antaŭ Dio.
因为古时仰赖 神的圣洁妇人正是以此为妆饰,顺服自己的丈夫,
Ĉar tiel same ankaŭ, en la tempo antikva, la sanktaj virinoj, kiuj esperis al Dio, ornamis sin, submetante sin al siaj propraj edzoj;
就如撒拉听从亚伯拉罕,称他为主。你们若行善,不因恐吓而害怕,便是撒拉的女儿了。
kiel Sara obeis al Abraham, nomante lin sinjoro; kies infanoj vi fariĝis, bonfarante, kaj ne ektimigate per ia teruro.
你们作丈夫的,也要按情理(原文是知识)和妻子同住;因她比你软弱(比你软弱:原文作是软弱的器皿),与你一同承受生命之恩的,所以要敬重她。这样,便叫你们的祷告没有阻碍。
Tiel same, edzoj, kunvivadu kun viaj edzinoj laŭscie, donante honoron al la virino kiel al la plimalforta ilo, kaj estante ankaŭ kun ili kunheredantoj de la graco de vivo, por ke viaj preĝoj ne malhelpiĝu.
总而言之,你们都要同心,彼此体恤,相爱如弟兄,存慈怜谦卑的心。
Fine, estu ĉiuj samideaj, simpatiaj, fratamemaj, kompatemaj, humilanimaj;
不以恶报恶,以辱骂还辱骂,倒要祝福;因你们是为此蒙召,好叫你们承受福气。
ne repagantaj malbonon kontraŭ malbono, nek insulton kontraŭ insulto, sed kontraŭe benadantaj; ĉar al tio vi estas vokitaj, por ke vi heredu benon.
因为经上说:人若爱生命,愿享美福,须要禁止舌头不出恶言,嘴唇不说诡诈的话;
Ĉar: Kiu volas ami vivon kaj vidi bonajn tagojn, Tiu gardu sian langon kontraŭ malbono, Kaj sian buŝon kontraŭ mensoga parolo;
也要离恶行善,寻求和睦,一心追赶。
Li dekliniĝu de malbono kaj faru bonon, Li serĉu pacon, kaj ĉasu ĝin.
因为,主的眼看顾义人;主的耳听他们的祈祷。惟有行恶的人,主向他们变脸。
Ĉar la okuloj de la Eternulo estas turnitaj al la piuloj, Kaj Liaj oreloj al iliaj krioj; Sed la vizaĝo de la Eternulo estas kontraŭ tiuj, kiuj faras malbonon.
你们若是热心行善,有谁害你们呢?
Kaj kiu faros al vi malbonon, se vi fariĝos fervoraj en la bono?
你们就是为义受苦,也是有福的。不要怕人的威吓(的威吓:或译所怕的),也不要惊慌;
Sed se vi eĉ suferus pro justeco, feliĉegaj vi estus; kaj ilian timon ne timu, nek maltrankviliĝu;
只要心里尊主基督为圣。有人问你们心中盼望的缘由,就要常作准备,以温柔、敬畏的心回答各人;
sed la Sinjoron Kriston sanktigu en viaj koroj; estu ĉiam pretaj doni defendan respondon al ĉiu, kiu vin demandas pri la motivo de la espero en vi, sed kun humileco kaj timo;
存著无亏的良心,叫你们在何事上被毁谤,就在何事上可以叫那诬赖你们在基督里有好品行的人自觉羞愧。
havantaj bonan konsciencon; por ke, dum vi estas malestimataj, hontu tiuj, kiuj kalumnias vian bonan konduton en Kristo.
 神的旨意若是叫你们因行善受苦,总强如因行恶受苦。
Ĉar pli bone estus, se tiel volus Dio, suferi pro bonfarado, ol pro malbonfarado.
因基督也曾一次为罪受苦(有古卷作:受死),就是义的代替不义的,为要引我们到 神面前。按著肉体说,他被治死;按著灵性说,他复活了。
Ĉar Kristo ankaŭ unufoje suferis pro pekoj, justulo pro maljustuloj, por ke li nin konduku al Dio; mortigite en la karno, sed vivigite en la spirito;
他借这灵曾去传道给那些在监狱里的灵听,
en kiu ankaŭ li iris kaj predikis al la enkarceraj spiritoj,
就是那从前在挪亚预备方舟、 神容忍等待的时候,不信从的人。当时进入方舟,借著水得救的不多,只有八个人。
kiuj iam malobeis, kiam la longedaŭra pacienco de Dio atendis en la tagoj de Noa dum la pretigado de la arkeo, en kiu malmultaj, tio estas ok personoj, elsaviĝis tra akvo;
这水所表明的洗礼,现在借著耶稣基督复活也拯救你们;这洗礼本不在乎除掉肉体的污秽,只求在 神面前有无亏的良心。
kiu ankaŭ vin nun savas en antitipo, la bapto, ne la formetado de la karna malpuraĵo, sed la demando de bona konscienco al Dio per la releviĝo de Jesuo Kristo;
耶稣已经进入天堂,在 神的右边;众天使和有权柄的,并有能力的,都服从了他。
kiu estas dekstre de Dio, irinte en la ĉielon; al li anĝeloj kaj aŭtoritatoj kaj potencoj estas submetitaj.