I Kings 6

以色列人出埃及地后四百八十年,所罗门作以色列王第四年西弗月,就是二月,开工建造耶和华的殿。
En la jaro kvarcent-okdeka post la eliro de la Izraelidoj el la lando Egipta, en la kvara jaro de la reĝado de Salomono, en la monato Ziv, tio estas la dua monato, oni komencis konstrui la domon por la Eternulo.
所罗门王为耶和华所建的殿,长六十肘,宽二十肘,高三十肘。
Kaj la domo, kiun la reĝo Salomono konstruis por la Eternulo, havis la longon de sesdek ulnoj, la larĝon de dudek, kaj la alton de tridek ulnoj.
殿前的廊子长二十肘,与殿的宽窄一样,阔十肘;
Kaj la portiko antaŭ la templo de la domo havis la longon de dudek ulnoj, konforme al la larĝo de la domo; dek ulnoj estis ĝia larĝo antaŭ la domo.
又为殿做了严紧的窗櫺。
Kaj li faris en la domo fenestrojn fermeblajn kaj kovreblajn.
靠著殿墙,围著外殿内殿,造了三层旁屋;
Kaj li aranĝis ĉe la muro de la domo galeriojn ĉirkaŭ la muroj de la domo, ĉirkaŭ la templo kaj la plejsanktejo, kaj li faris flankajn ĉambrojn ĉirkaŭe.
下层宽五肘,中层宽六肘,上层宽七肘。殿外旁屋的梁木搁在殿墙坎上,免得插入殿墙。
La malsupra galerio havis la larĝon de kvin ulnoj, la meza havis la larĝon de ses ulnoj, kaj la tria havis la larĝon de sep ulnoj; ĉar ĉirkaŭ la domo ekstere li faris ŝtupaĵojn, por ne enfortikigi en la muroj de la domo.
建殿是用山中凿成的石头。建殿的时候,锤子、斧子,和别样铁器的响声都没有听见。
Kiam la domo estis konstruata, ĝi estis konstruata el ŝtonoj prete ĉirkaŭhakitaj; martelo aŭ hakilo aŭ ia alia fera instrumento ne estis aŭdata en la domo dum ĝia konstruado.
在殿右边当中的旁屋有门,门内有旋螺的楼梯,可以上到第二层,从第二层可以上到第三层。
La pordo de la meza galerio estis ĉe la dekstra flanko de la domo; kaj per ŝtuparo oni povis supreniri en la mezan galerion kaj el la meza en la trian.
所罗门建殿,安置香柏木的栋梁,又用香柏木板遮盖。
Kaj li konstruis la domon kaj finis ĝin, kaj li kovris la domon per traboj kaj tabuloj el cedroj.
靠著殿所造的旁屋,每层高五肘,香柏木的栋梁搁在殿墙坎上。
Kaj li konstruis la galeriojn ĉirkaŭ la tuta domo, havantajn la alton de kvin ulnoj; kaj li kovris la domon per cedra ligno.
耶和华的话临到所罗门说:
Kaj la Eternulo ekparolis al Salomono, dirante:
「论到你所建的这殿,你若遵行我的律例,谨守我的典章,遵从我的一切诫命,我必向你应验我所应许你父亲大卫的话。
Koncerne la domon, kiun vi konstruas: se vi irados laŭ Miaj leĝoj kaj plenumados Miajn instrukciojn kaj observados ĉiujn Miajn ordonojn, por agadi laŭ ili, tiam Mi plenumos Mian promeson pri vi, kiun Mi eldiris al via patro David,
我必住在以色列人中间,并不丢弃我民以色列。」
kaj Mi loĝos inter la Izraelidoj kaj ne forlasos Mian popolon Izrael.
所罗门建造殿宇。
Kaj Salomono konstruis la domon kaj finis ĝin.
殿里面用香柏木板贴墙,从地到棚顶都用木板遮蔽,又用松木板铺地。
Kaj li konstruis la murojn de la domo interne el cedraj tabuloj; de la planko de la domo ĝis la plafono li kovris interne per ligno, kaj li kovris la plankon de la domo per cipresaj tabuloj.
内殿,就是至圣所,长二十肘,从地到棚顶用香柏木板遮蔽【或作隔断】。
Kaj li konstruis en la distanco de dudek ulnoj de la rando de la domo cedrotabulan muron de la planko ĝis la plafono, kaj li konstruis tion interne por interna sanktejo, la plejsanktejo.
内殿前的外殿,长四十肘。
Kvardek ulnojn da longo havis la domo, tio estas la antaŭa parto de la templo.
殿里一点石头都不显露,一概用香柏木遮蔽;上面刻著野瓜和初开的花。
Sur la cedroj interne de la domo estis skulptitaj tuberoj kaj floroj; ĉio estis cedra, oni vidis nenian ŝtonon.
殿里预备了内殿,好安放耶和华的约柜。
La plejsanktejon li aranĝis en la domo por tio, ke oni starigu tie la keston de interligo de la Eternulo.
内殿长二十肘,宽二十肘,高二十肘,墙面都贴上精金;又用香柏木做坛,包上精金。
La internon de la plejsanktejo, kiu havis la longon de dudek ulnoj, la larĝon de dudek ulnoj, kaj la alton de dudek ulnoj, li tegis per pura oro, kaj ankaŭ la cedran altaron li tegis.
所罗门用精金贴了殿内的墙,又用金鍊子挂在内殿前门扇,用金包裹。
Kaj Salomono tegis la domon interne per pura oro, kaj li tiris orajn ĉenojn antaŭ la plejsanktejo kaj tegis ĝin per oro.
全殿都贴上金子,直到贴完;内殿前的坛,也都用金包裹。
Kaj la tutan domon li tegis per oro, absolute la tutan domon, kaj la tutan altaron antaŭ la plejsanktejo li tegis per oro.
他用橄榄木做两个基路伯,各高十肘,安在内殿。
Kaj li faris en la plejsanktejo du kerubojn el oleastra ligno, havantajn la alton de dek ulnoj.
这一个基路伯有两个翅膀,各长五肘,从这翅膀尖到那翅膀尖共有十肘;
Kvin ulnojn havis unu flugilo de kerubo, kaj kvin ulnojn la dua flugilo de kerubo; dek ulnoj estis de unu fino de ĝiaj flugiloj ĝis la dua fino de ĝiaj flugiloj.
那一个基路伯的两个翅膀也是十肘,两个基路伯的尺寸、形像都是一样。
Kaj dek ulnojn havis ankaŭ la dua kerubo; la saman mezuron kaj la saman formon havis ambaŭ keruboj.
这基路伯高十肘,那基路伯也是如此。
La alto de unu kerubo estis dek ulnoj, kaj tiel same ankaŭ de la dua kerubo.
他将两个基路伯安在内殿里;基路伯的翅膀是张开的,这基路伯的一个翅膀挨著这边的墙,那基路伯的一个翅膀挨著那边的墙,里边的两个翅膀在殿中间彼此相接;
Kaj li starigis la kerubojn meze de la interna parto de la domo; kaj la flugiloj de la keruboj estis etenditaj, kaj la flugilo de unu kerubo estis altuŝanta la muron, kaj la flugilo de la dua kerubo estis altuŝanta la duan muron; sed la flugiloj, kiuj estis direktitaj en la mezon de la domo, estis altuŝantaj unu la alian.
又用金子包裹二基路伯。
Kaj li tegis la kerubojn per oro.
内殿、外殿周围的墙上都刻著基路伯、棕树,和初开的花。
Kaj sur ĉiuj muroj de la domo ĉirkaŭe li faris skulptitajn figurojn de keruboj, palmoj, kaj floroj, interne kaj ekstere.
内殿、外殿的地板都贴上金子。
Ankaŭ la plankon de la domo li kovris per oro interne kaj ekstere.
又用橄榄木制造内殿的门扇、门楣、门框;门口有墙的五分之一。
Ĉe la enirejo en la plejsanktejon li faris pordojn el oleastra ligno kun kvinangulaj fostoj.
在橄榄木做的两门扇上刻著基路伯、棕树,和初开的花,都贴上金子。
Sur du pordoj el oleastra ligno li faris skulptitajn kerubojn kaj palmojn kaj florojn kaj tegis per oro; li tegis per oro la kerubojn kaj la palmojn.
又用橄榄木制造外殿的门框,门口有墙的四分之一。
Ankaŭ ĉe la enirejo en la templon li faris kvarangulajn fostojn el oleastra ligno;
用松木做门两扇。这扇分两扇,是摺叠的;那扇分两扇;也是摺叠的。
kaj du pordojn el cipresa ligno; ambaŭ duonoj de unu pordo estis kunmeteblaj, kaj ambaŭ duonoj de la dua pordo estis kunmeteblaj.
上面刻著基路伯、棕树,和初开的花,都用金子贴了。
Kaj li faris sur ili kerubojn kaj palmojn kaj florojn kaj tegis per oro ĝuste laŭ la skulptaĵo.
他又用凿成的石头三层、香柏木一层建筑内院。
Kaj li konstruis la internan korton el tri vicoj da ĉirkaŭhakitaj ŝtonoj kaj el vico da cedraj traboj.
所罗门在位第四年西弗月,立了耶和华殿的根基。
En la kvara jaro, en la monato Ziv, estis fondita la domo de la Eternulo.
到十一年布勒月,就是八月,殿和一切属殿的都按著样式造成。他建殿的工夫共有七年。
Kaj en la dek-unua jaro, en la monato Bul, tio estas en la oka monato, la domo estis finita en ĉiuj siaj detaloj kaj laŭ sia tuta plano; li konstruis ĝin dum sep jaroj.