I Kings 21

这事以后,又有一事。耶斯列人拿伯在耶斯列有一个葡萄园,靠近撒马利亚王亚哈的宫。
Post tiu historio okazis jeno: Nabot, Jizreelano, havis vinberĝardenon en Jizreel, apud la palaco de Aĥab, reĝo de Samario.
亚哈对拿伯说:「你将你的葡萄园给我作菜园,因为是靠近我的宫;我就把更好的葡萄园换给你,或是你要银子,我就按著价值给你。」
Kaj Aĥab ekparolis al Nabot, dirante: Donu al mi vian vinberĝardenon, por ke ĝi fariĝu por mi legomĝardeno, ĉar ĝi estas proksime de mia domo; kaj mi donos al vi anstataŭ ĝi vinberĝardenon pli bonan ol ĝi; se vi volas, mi donos al vi per arĝento ĝian prezon.
拿伯对亚哈说:「我敬畏耶和华,万不敢将我先人留下的产业给你。」
Sed Nabot diris al Aĥab: La Eternulo gardu min, ke mi ne fordonu al vi la heredaĵon de miaj patroj.
亚哈因耶斯列人拿伯说「我不敢将我先人留下的产业给你」,就闷闷不乐地回宫,躺在床上,转脸向内,也不吃饭。
Tiam Aĥab revenis hejmen malĝoja kaj afliktita pro la vortoj, kiujn diris al li Nabot, la Jizreelano, dirante: Mi ne donos al vi la heredaĵon de miaj patroj. Kaj li kuŝiĝis sur sia lito kaj forturnis sian vizaĝon kaj ne manĝis panon.
王后耶洗别来问他说:「你为什么心里这样忧闷,不吃饭呢?」
Kaj venis al li lia edzino Izebel, kaj diris al li: Kial via spirito estas tiel malĝoja, ke vi ne manĝas panon?
他回答说:「因我向耶斯列人拿伯说:『你将你的葡萄园给我,我给你价银,或是你愿意,我就把别的葡萄园换给你』;他却说:『我不将我的葡萄园给你。』」
Li respondis al ŝi: Kiam mi parolis al Nabot, la Jizreelano, kaj diris al li: Donu al mi vian vinberĝardenon pro mono, aŭ, se vi volas, mi donos al vi alian vinberĝardenon anstataŭ ĝi, li diris: Mi ne donos al vi mian vinberĝardenon.
王后耶洗别对亚哈说:「你现在是治理以色列国不是?只管起来,心里畅畅快快地吃饭,我必将耶斯列人拿伯的葡萄园给你。」
Tiam diris al li lia edzino Izebel: Nun vi montru vian reĝecon super Izrael; leviĝu, manĝu panon, kaj estu bonhumora: mi donos al vi la vinberĝardenon de Nabot, la Jizreelano.
于是托亚哈的名写信,用王的印印上,送给那些与拿伯同城居住的长老贵冑。
Kaj ŝi skribis leterojn en la nomo de Aĥab kaj sigelis per lia sigelilo, kaj ŝi sendis la leterojn al la plejaĝuloj kaj al la eminentuloj, kiuj loĝis kun Nabot en lia urbo.
信上写著说:「你们当宣告禁食,叫拿伯坐在民间的高位上,
Kaj ŝi skribis en la leteroj jenon: Proklamu faston kaj sidigu Naboton sur la ĉefa loko inter la popolo;
又叫两个匪徒坐在拿伯对面,作见证告他说:『你谤渎 神和王了』;随后就把他拉出去用石头打死。」
kaj sidigu apud li du homojn malvirtajn, kaj ili atestu kontraŭ li kaj diru: Vi blasfemis kontraŭ Dio kaj la reĝo; kaj oni elkonduku lin, kaj priĵetu lin per ŝtonoj, ke li mortu.
那些与拿伯同城居住的长老贵冑得了耶洗别的信,就照信而行,
Kaj la viroj de lia urbo, la plejaĝuloj kaj la eminentuloj, kiuj loĝis en lia urbo, faris kiel ordonis al ili Izebel, kiel estis skribite en la leteroj, kiujn ŝi sendis al ili.
宣告禁食,叫拿伯坐在民间的高位上。
Ili proklamis faston kaj sidigis Naboton sur la ĉefa loko inter la popolo.
有两个匪徒来,坐在拿伯的对面,当著众民作见证告他说:「拿伯谤渎 神和王了!」众人就把他拉到城外,用石头打死。
Kaj venis du homoj malvirtaj kaj sidiĝis apud li, kaj la malvirtaj homoj atestis kontraŭ Nabot antaŭ la popolo, dirante: Nabot blasfemis kontraŭ Dio kaj la reĝo. Kaj oni elkondukis lin ekster la urbon kaj priĵetis lin per ŝtonoj, kaj li mortis.
于是打发人去见耶洗别,说:「拿伯被石头打死了。」
Kaj oni sendis al Izebel, por diri: Nabot estas priĵetita per ŝtonoj kaj mortis.
耶洗别听见拿伯被石头打死,就对亚哈说:「你起来得耶斯列人拿伯不肯为价银给你的葡萄园吧!现在他已经死了。」
Kiam Izebel aŭdis, ke Nabot estas priĵetita per ŝtonoj kaj mortis, Izebel diris al Aĥab: Leviĝu, ekposedu la vinberĝardenon de Nabot, la Jizreelano, kiun li ne volis doni al vi pro mono; ĉar Nabot jam ne vivas; li mortis.
亚哈听见拿伯死了,就起来,下去要得耶斯列人拿伯的葡萄园。
Kiam Aĥab aŭdis, ke Nabot mortis, Aĥab leviĝis, por iri en la vinberĝardenon de Nabot, la Jizreelano, por ekposedi ĝin.
耶和华的话临到提斯比人以利亚说:
Tiam aperis la vorto de la Eternulo al Elija, la Teŝebano, dirante:
「你起来,去见住撒马利亚的以色列王亚哈,他下去要得拿伯的葡萄园,现今正在那园里。
Leviĝu, iru renkonte al Aĥab, reĝo de Izrael, kiu estas en Samario; jen li nun estas en la vinberĝardeno de Nabot, kien li iris, por ekposedi ĝin;
你要对他说:『耶和华如此说:你杀了人,又得他的产业吗?』又要对他说:『耶和华如此说:狗在何处舔拿伯的血,也必在何处舔你的血。』」
kaj diru al li jene: Tiele diras la Eternulo: Vi mortigis, kaj vi ankoraŭ prenas en posedon! Kaj diru al li: Tiele diras la Eternulo: Sur la loko, kie la hundoj lekis la sangon de Nabot, la hundoj lekos ankaŭ vian sangon.
亚哈对以利亚说:「我仇敌啊,你找到我吗?」他回答说:「我找到你了;因为你卖了自己,行耶和华眼中看为恶的事。
Kaj Aĥab diris al Elija: Vi trovis min, ho mia malamiko! Kaj tiu diris: Mi trovis, ĉar vi vin vendis, por fari malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo.
耶和华说:『我必使灾祸临到你,将你除尽。凡属你的男丁,无论困住的、自由的,都从以色列中剪除。
Jen Mi venigos sur vin malbonon, kaj forbalaos la postesignojn post vi, kaj Mi ekstermos ĉe Aĥab ĉiun virseksulon, malliberulon kaj liberulon en Izrael.
我必使你的家像尼八的儿子耶罗波安的家,又像亚希雅的儿子巴沙的家;因为你惹我发怒,又使以色列人陷在罪里。
Kaj Mi agos kun via domo, kiel kun la domo de Jerobeam, filo de Nebat, kaj kiel kun la domo de Baaŝa, filo de Aĥija, pro la incito, per kiu vi Min incitis kaj pekigis Izraelon.
论到耶洗别,耶和华也说:『狗在耶斯列的外郭必吃耶洗别的肉。
Kaj ankaŭ pri Izebel parolis la Eternulo, dirante: La hundoj formanĝos Izebelon apud la murego de Jizreel.
凡属亚哈的人,死在城中的必被狗吃,死在田野的必被空中的鸟吃。』」
Kiu mortos ĉe Aĥab en la urbo, tiun manĝos la hundoj; kaj kiu mortos sur la kampo, tiun manĝos la birdoj de la ĉielo.
(从来没有像亚哈的,因他自卖,行耶和华眼中看为恶的事,受了王后耶洗别的耸动;
Estis neniu tia, kiel Aĥab, kiu fordonis sin al farado de malbono antaŭ la okuloj de la Eternulo, al kio instigadis lin lia edzino Izebel.
就照耶和华在以色列人面前所赶出的亚摩利人,行了最可憎恶的事,信从偶像。)
Li fariĝis tre abomeninda, sekvante la idolojn, konforme al ĉio, kion faradis la Amoridoj, kiujn la Eternulo forpelis de antaŭ la Izraelidoj.)
亚哈听见这话,就撕裂衣服,禁食,身穿麻布,睡卧也穿著麻布,并且缓缓而行。
Kiam Aĥab aŭdis tiujn vortojn, li disŝiris siajn vestojn kaj metis sakaĵon sur sian korpon kaj fastis kaj dormis en la sakaĵo kaj iradis malĝoje.
耶和华的话临到提斯比人以利亚说:
Tiam aperis vorto de la Eternulo al Elija, la Teŝebano, dirante:
「亚哈在我面前这样自卑,你看见了吗?因他在我面前自卑,他还在世的时候,我不降这祸;到他儿子的时候,我必降这祸与他的家。」
Ĉu vi vidas, kiel Aĥab humiliĝis antaŭ Mi? Pro tio, ke li humiliĝis antaŭ Mi, Mi ne venigos la malbonon dum lia vivo; dum la vivo de lia filo Mi venigos la malbonon sur lian domon.