I Kings 17

基列寄居的提斯比人以利亚对亚哈说:「我指著所事奉永生耶和华─以色列的 神起誓,这几年我若不祷告,必不降露,不下雨。」
Kaj Elija, la Teŝebano, el la loĝantoj de Gilead, diris al Aĥab: Kiel vivas la Eternulo, Dio de Izrael, antaŭ kiu mi staras, ne estos en ĉi tiuj jaroj roso nek pluvo, krom en la okazo, se mi tion diros.
耶和华的话临到以利亚说:
Kaj aperis la vorto de la Eternulo al li, dirante:
「你离开这里往东去,藏在约旦河东边的基立溪旁。
Foriru de ĉi tie, kaj direktu vin orienten, kaj kaŝu vin ĉe la torento Kerit, kiu estas oriente de Jordan.
你要喝那溪里的水,我已吩咐乌鸦在那里供养你。」
El tiu torento vi trinkados, kaj al la korvoj Mi ordonis, ke ili tie vin nutru.
于是以利亚照著耶和华的话,去住在约旦河东的基立溪旁。
Kaj li iris kaj faris, kiel ordonis la Eternulo; li iris kaj restis ĉe la torento Kerit, kiu estas oriente de Jordan.
乌鸦早晚给他叼饼和肉来,他也喝那溪里的水。
Kaj la korvoj alportadis al li panon kaj viandon matene kaj panon kaj viandon vespere; kaj el la torento li trinkadis.
过了些日子,溪水就干了,因为雨没有下在地上。
Post kelka tempo la torento elsekiĝis, ĉar ne estis pluvo en la lando.
耶和华的话临到他说:
Tiam aperis al li la vorto de la Eternulo, dirante:
「你起身往西顿的撒勒法【撒勒法与路四26同】去,住在那里;我已吩咐那里的一个寡妇供养你。」
Leviĝu, iru Carfaton, kiu apartenas al Cidon, kaj restu tie; Mi ordonis tie al virino vidvino, ke ŝi liveradu al vi manĝaĵon.
以利亚就起身往撒勒法去。到了城门,见有一个寡妇在那里捡柴,以利亚呼叫她说:「求你用器皿取点水来给我喝。」
Kaj li leviĝis, kaj iris Carfaton. Kiam li venis al la pordego de la urbo, li ekvidis virinon vidvinon, kiu kolektis lignon. Kaj li vokis al ŝi, kaj diris: Alportu al mi iom da akvo en vazo, por ke mi trinku.
她去取水的时候,以利亚又呼叫她说:「也求你拿点饼来给我!」
Kaj ŝi ekiris, por preni; tiam li vokis al ŝi, kaj diris: Alportu al mi pecon da pano en viaj manoj.
她说:「我指著永生耶和华─你的 神起誓,我没有饼,罈内只有一把面,瓶里只有一点油;我现在找两根柴,回家要为我和我儿子做饼;我们吃了,死就死吧!」
Sed ŝi respondis: Kiel vivas la Eternulo, via Dio, mi ne havas bakitaĵon, sed nur plenmanon da faruno en la vazo kaj iom da oleo en la kruĉo; jen mi kolektis du pecojn da ligno, kaj mi iros kaj pretigos tion por mi kaj por mia filo, kaj ni tion manĝos kaj mortos.
以利亚对她说:「不要惧怕!可以照你所说的去做吧!只要先为我做一个小饼拿来给我,然后为你和你的儿子做饼。
Kaj Elija diris al ŝi: Ne timu, iru kaj faru, kiel vi diris; tamen antaŭe faru al mi el tio malgrandan bakitaĵon kaj alportu al mi; kaj por vi kaj por via filo vi faros poste.
因为耶和华─以色列的 神如此说:罈内的面必不减少,瓶里的油必不缺短,直到耶和华使雨降在地上的日子。」
Ĉar tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael: La faruno en la vazo ne konsumiĝos, kaj la oleo en la kruĉo ne mankos, ĝis la tago, kiam la Eternulo donos pluvon sur la teron.
妇人就照以利亚的话去行。她和她家中的人,并以利亚,吃了许多日子。
Kaj ŝi iris kaj faris, kiel ordonis Elija; kaj manĝis ŝi kaj li kaj ŝia domo dum kelka tempo.
罈内的面果不减少,瓶里的油也不缺短,正如耶和华借以利亚所说的话。
La faruno en la vazo ne konsumiĝis, kaj la oleo en la kruĉo ne mankis, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris per Elija.
这事以后,作那家主母的妇人,她儿子病了;病得甚重,以致身无气息。
Post tiu okazintaĵo malsaniĝis la filo de la virino, la dommastrino; kaj lia malsano estis tre forta, tiel, ke li tute ĉesis spiri.
妇人对以利亚说:「神人哪,我与你何干?你竟到我这里来,使 神想念我的罪,以致我的儿子死呢?」
Tiam ŝi diris al Elija: Kio estas inter mi kaj vi, homo de Dio? Vi venis al mi, por rememorigi pri miaj pekoj kaj mortigi mian filon!
以利亚对她说:「把你儿子交给我。」以利亚就从妇人怀中将孩子接过来,抱到他所住的楼中,放在自己的床上,
Kaj li diris al ŝi: Donu al mi vian filon. Kaj li prenis lin el ŝiaj brakoj, kaj portis lin en la subtegmenton, en kiu li loĝis, kaj metis lin sur sian liton.
就求告耶和华说:「耶和华─我的 神啊,我寄居在这寡妇的家里,你就降祸与她,使她的儿子死了吗?」
Kaj li vokis al la Eternulo, kaj diris: Ho Eternulo, mia Dio! ĉu eĉ al la vidvino, ĉe kiu mi loĝas, Vi faros malbonon, mortigante ŝian filon?
以利亚三次伏在孩子的身上,求告耶和华说:「耶和华─我的 神啊,求你使这孩子的灵魂仍入他的身体!」
Kaj li etendis sin super la infano tri fojojn, kaj vokis al la Eternulo, kaj diris: Ho Eternulo, mia Dio, revenigu la animon de ĉi tiu infano en lian internon.
耶和华应允以利亚的话,孩子的灵魂仍入他的身体,他就活了。
Kaj la Eternulo aŭskultis la voĉon de Elija, kaj la animo de la infano revenis en lian internon, kaj li reviviĝis.
以利亚将孩子从楼上抱下来,进屋子交给他母亲,说:「看哪,你的儿子活了!」
Kaj Elija prenis la infanon kaj portis lin malsupren el la subtegmento en la domon kaj redonis lin al lia patrino; kaj Elija diris: Rigardu, via filo vivas.
妇人对以利亚说:「现在我知道你是神人,耶和华借你口所说的话是真的。」
Tiam la virino diris al Elija: Nun mi eksciis, ke vi estas homo de Dio kaj ke la vorto de la Eternulo en via buŝo estas vera.